Provinco Ĥuzestano
Provinco Ĥuzestano (perse استان خوزستان, Ostān-e Ĥūzestān) estas provinco de Irano. Ĝia ĉefurbo estas Ahvazo. La plej grava haveno estas Abadano. Alia grava urbo estas Dezful.
Provinco Ĥuzestano
| |
---|---|
![]() situo de la provinco en Irano
| |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Ahvazo |
Areo | 64 055 km² |
Loĝantaro | 4 531 720 (stato de oktobro 2011) |
Loĝdenso | 71 loĝantoj/km² |
ISO-kodo | IR-10 |
![]() ponto de Ahvazo dumnokte
| |
La areo de la regiono estas 64 055 km². Laŭ la stato de oktobro 2011 en la provinco vivis 4 531 720 personoj. La loĝdenso sekve estas 71 homoj/km². La ISO-kodo de la provinco estas IR-10.
En la regiono loĝas etnaj malplimultoj de araboj, luroj kaj baĥtiaroj. Dum antikveco la regiono apartenis al la malnova imperio de Elamo. Ĝi estas la plej varma regiono de Irano; jam dum antikveco ĝi estis fama pro sia ega varmo dum somero.
Parto de la provinco ege suferis dum la dek-jara iraka-irana milito de 1980 ĝis 1989.
Propra muzika stilo de tiu regiono nomiĝas Bandari ("havena"). Ĝi sentigas arabajn influojn.
Plej grandaj urbojRedakti
- Ahvazo (provinca ĉefurbo)
Distriktaj ĉefurbojRedakti
VidindaĵojRedakti
Esperanto-movadoRedakti
Ekzistas gastiganto de Pasporta Servo en Ahvazo.
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de Gubernio de Ĥuzestano (angle, arabe, perse)
- fotoj de Ĥuzestano (Esperante)