Provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari
La provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari - perse استان چهارمحال و بختياری - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Ŝahr-e Kord. La provinco kovras areon de 16 332 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 857 910 loĝantojn.
Provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari
| |
---|---|
![]() situo de la provinco en Irano
| |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Ŝahr-e Kord |
Areo | 16 332 km² |
Loĝantaro | 857 910 (stato de oktobro 2006) |
Loĝdenso | 53 loĝantoj/km² |
ISO-kodo | IR-08 |
![]() la ponto Zaman Ĥan estas inter la historiaj kulturaj heredaĵoj de la provinco
| |
GeografioRedakti
La provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari situas en la sudokcidenta centra parto de Irano kaj ĉirkaŭiĝas de la provincoj Ĥuzestano, Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad kaj Isfahano.
Gravaj urboj estas Ŝahr-e Kord, Ŝahrekian, Hafŝejan, Boruĝen, Lordegan, Farsan, Ardal, Farroĥŝahr, Naafĥ, Saman, Junegan, Ben, Gandoman, Boldaĝi kaj Faradonbeh.
En la provinco krom la persa lingvo paroliĝas la regionaj iranaj lingvoj Baĥtijārī kaj Lorī.
Administra dividoRedakti
La provinco konsistas el 5 distriktoj:
mapo | mallongigo | distrikto |
---|---|---|
A | Ardal | |
B | Boruĝen | |
F | Farsan | |
L | Lordegan | |
ShK | Ŝahr-e Kord |
Eksteraj ligilojRedakti
- oficiala retejo Arkivigite je 2008-09-16 per la retarkivo Wayback Machine
Koordinatoj: 31° 58' 0" norde, 50° 40' 28" oriente
Alborzo | Ardabilo | Buŝehro | Farso | Gilano | Golestano | Hamadano | Hormozgano | Ĥomo | Ĥuzestano | Ilamo | Isfahano | Jazdo | Kazvino | Kermano | Kermanŝaho | Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad | Kurdistano | Lorestano | Markazi | Mazandarano | Norda Ĥorasano | Okcidenta Azerbajĝano | Orienta Azerbajĝano | Razavi-Ĥorasano | Semnano | Sistano kaj Baluĉistano | Suda Ĥorasano | Teherano | Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | Zanĝano