Provinco Lorestano

provinco de Irano

La provinco LorestanoLuristano - perse استان لرستان, kurde parêzgeh Luristan - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Khoramabado, kie ankaŭ troviĝas la historia fortikaĵo Falak-ol-Aflak. La provinco kovras areon de 28 294 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 1 716 527 loĝantojn. Ĝi troviĝas en la okcidento de la regno.

Provinco Lorestano
استان لرستان
Provinco
provinco de Irano [+]

LandoIrano

ĈefurboĤorramabado
- koordinatoj33° N, 48° O (mapo)33.487148.3538Koordinatoj: 33° N, 48° O (mapo)
Areo28 294 km² (2 829 400 ha) [+]
Loĝantaro1 760 649 [+] (2016)

ISO 3166-2IR-15 (IR-20 ĝis 2020)

Provinco Lorestano (Tero)
Provinco Lorestano (Tero)
situo de la provinco en Irano

Provinco Lorestano (Irano)
Provinco Lorestano (Irano)
DEC

Map
Provinco Lorestano
Vikimedia Komunejo:  Lorestan Province [+]
vdr
Daribagh-Sad

La plej grandaj urboj estas Ĥoramabado, Boruĝerd, Aligudarz, Dorud, Kuhdaŝt, Azna, Delfan, Selseleh kaj Pol-e-Doĥtar.

La nomo de la provinco laŭvorte signifas "lando de la luroj“.

Administra divido redakti

La provinco konsistas el naŭ distriktoj:

  • Alaŝtar
  • Aligudarz
  • Azna
  • Boruĝerd
  • Dorud
  • Khoramabado
  • Kuhdaŝt
  • Nurabad
  • Pol-e Doĥtar

Geografio redakti

Situo redakti

 
La distriktoj de la provinco
 
Azna

Lorestano de la nordokcidento ĝis la sudoriento ampleksas longon de 640 kilometroj kaj larĝon de inter 160 kaj 180 kilometroj. La teritorio estas tre monteca. La montoĉeno Zagros de la nordokcidento ĝis la sudoriento pejzaĝe difinas la provincon. La plej granda montopinto nomiĝas Oŝtoran Kuh kaj altas 4050 metrojn, la plej malaltaj valoj troviĝas en alto de 500 metroj super la marnivelo.

Pluraj gravaj riveroj de Irano fontas en la montara pejzaĝo de la provinco: Cajandeh Rud, Ĝarahi, Karun, Diks, Abi kaj Karĥeh. Ekzistas multaj fekundaj valoj kaj montetoj. La klimato estas humide kontinenta.

Klimato redakti

En la provinca ĉefurbo en jara averaĝo falas 530 mm da pluvo kaj en la montaro ĝis 1270 mm. La monatoj junio ĝis septembro estas relative sekaj. La temperaturoj en la provinca ĉefurbo altas inter 12 kaj 32 °C somere kaj inter −2 kaj 8 °C vintre.

Historio redakti

Lorestano estas inter la plej malnovaj regionoj de Irano. Ekde la 4-a jarmilo a.K. pruveblas homaj setlejoj ĉi tie. La teritorio unue estis sub la regado de la sumeranoj, poste de la regno Elam, ĝis la persoj ĉirkaŭ la jaro 600 a.K. enmigris ĉi tien. Lorestano poste apartenis al la persaj regnoj de la aĥemenidoj, la partoj kaj la sasanidoj.

Dum la jaro 660 p.K. la araboj konkeris la regionon kaj pli poste la persoj rekonkeris ĝin. La nuntempaj loĝantoj de la provinco plejparte apartenas al la popolo de luroj. Oni supozas, ke ili enmigris ĉi tien de la regiono de la Kaspia Maro. Plue en Lorestano ankoraŭ vivas signifaj grupoj de baĥtiaroj kaj kurdoj. Inter la 12-a kaj 15-a jarcentoj la provincon regis kurda regno.

Eksteraj ligiloj redakti