Provinco Hormozgano

provinco de Irano

La provinco Hormozgano - perse استان هرمزگان - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Bandar Abas. La provinco kovras areon de 70 669 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 1 403 674 loĝantojn.

Provinco Hormozgano
استان هرمزگان
Provinco
provinco de Irano [+]

LandoIrano

ĈefurboBandar Abas
- koordinatoj27° N, 56° O (mapo)27.188456.2768Koordinatoj: 27° N, 56° O (mapo)
Areo70 697 km² (7 069 700 ha) [+]
Loĝantaro1 776 415 [+] (2016)

ISO 3166-2IR-22 (IR-23 ĝis 2020)

Provinco Hormozgano (Tero)
Provinco Hormozgano (Tero)
situo de la provinco en Irano

Provinco Hormozgano (Irano)
Provinco Hormozgano (Irano)
DEC

Map
Provinco Hormozgano
Vikimedia Komunejo:  Hormozgan Province [+]
vdr
portugala kastelo
la valo Ĥahkoŭh sur la insulo Keŝm
suda marbordo de la insulo Kiŝ

Geografio redakti

Hormozgano situas en la sudo de Irano ĉe la Hormuza markolo. Ĝi estas la parto de Irano plej proksima al la Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj.

Geografie ĝi konsistas plejparte el dezertosimilaj montoj kaj ekstreme humida kaj varmega marborda regiono. Multaj irananoj preferas la marbordon por la vintraj ferioj.

Ĉefurbo de Hormozgan estas Bandar Abas, la "Haveno de Abas". Pliaj gravaj urboj estas Bandar Lengeh, Haĝi Abad, Minab, Keŝm, Ĵasko, Bastak, Bandar Ĥamir, Gavbandi, Roŭdan kaj Abumusa.

Administra divido redakti

La provinco konsistas el 8 distriktoj:

distrikto areo
en km²
loĝantoj
(1996)
Abu Musa 68 2.500
Bandar Abas 14.086 379.500
Bandar-e-Langeh 15.248 144.500
Ĝask 9.380 52.000
Maĝi Abad 20.142 49.500
Minab 7.495 170.500
Keŝm 1.730 62.500
Rudan 3.044 71.500

Vidindaĵoj redakti

La irana organizaĵo pri kultura heredaĵo en la provinco notas 212 lokojn de historia kaj kultura signifo. Interalie temas pri la sekvaj lokoj:

  • Emarat e Kolah Farangi, starigita dum la nederlanda okupo de la regiono
  • Berkeh haje Baran, tradiciaj akvo-stokejoj
  • Gele-dari, tradicia banloko
  • hinduisma templo en Bandar Abas
  • Latidan-ponto, starigita dum la regado de Ŝaho Abas la 1-a de Persio
  • Fekri-domo
  • Sadio-domo
  • portugala kastelo
  • insulo Keŝm
  • Hara-mangrovarbaroj (biosfera protektejo de UNESKO)
  • insulo Kiŝ en la Persa Golfo
  • Geno, plia bio-sfera protektejo de UNESKO
  • diversaj varmaj fontoj

Eksteraj ligiloj redakti