Provinco Farso

provinco de Irano
"Fars" alidirektas ĉi tien. Por rivero Fars en Rusio, vidu la paĝon Rivero Fars.

La provinco Fars (perse فارس), plene esperantigite provinco Farso, estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Ŝirazo. La provinco kovras areon de 122 608 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havas 4 336 878 loĝantojn. Ĝi troviĝas centre en la sudo de la ŝtato kaj jam antaŭ 3 000 jaroj estis la kerno de la Persa Imperio. Du potencaj antikvaj persaj dinastioj devenis de ĉi tie: la aĥemenidoj (559 ĝis 330 a.K.) kaj la sasanidoj (224 bis 651).

Provinco Farso
فارس
Provinco
provinco de Irano [+]

LandoIrano

ĈefurboŜirazo
- koordinatoj30° N, 53° O (mapo)29.62552.531666666667Koordinatoj: 30° N, 53° O (mapo)
Areo122 608 km² (12 260 800 ha) [+]
Loĝantaro4 851 274 [+] (2016)

HorzonoUTC+03:30, UTC+04:30 [+]
ISO 3166-2IR-07 (IR-14 ĝis 2020)

Provinco Farso (Tero)
Provinco Farso (Tero)
situo de la provinco en Irano

Provinco Farso (Irano)
Provinco Farso (Irano)
DEC

Map
Provinco Farso
Vikimedia Komunejo:  Fars Province [+]
vdr

Administra divido redakti

La provinco konsistas el 23 distriktoj:

  • Abadeh
  • Arsanĝan
  • Bavanat
  • Darab
  • Eklid
  • Estahban
  • Faraŝband
  • Fasa
  • Firuzabad
  • Ĝahrom
  • Kazeruno
  • Ĥonĝ
  • Ĥorrambid
  • Lamard
  • Larestan
  • Mamasani
  • Marvdaŝt
  • Mohr
  • Nejriz
  • Kirokarzin
  • Sepidan
  • Ŝiraz
  • Zarrindaŝt
 
distriktoj de la provinco
 
la antikva persa ĉefurbo Persepolis

Geografio redakti

Kvankam Fars "nur" estas unu el la 30 nunaj administraj unuoj de Irano, ĝi ampleksas 10 procentojn de la ŝtata teritorio. La provincaj limoj estas de ĉirkaŭ 400 kilmetroj ĝis ĉirkaŭ 1000 kilometroj sude de Teherano inter la montaroj Kuhrud kaj Zagros, kiuj altas ĝis 4.300 respektive 4.500 metrojn – la klimato inter la du montaroj estas relative agrabla kaj milda. La plej granda parto de la loĝantaro estas persoj, luroj kaj kaŝgajoj. Krom ili en la loĝantaro ankaŭ ekzistas signifaj grupoj de kurdoj, baĥtiaroj kaj turkmenoj.

Vidindaĵoj redakti

La centre en la provinco situanta urbego Ŝirazo estas inter la plej belaj historiaj urboj de Irano kaj pro sia milda klimato konatas pro sia ĝardena kulturo. Aparte variaj floroj kultiviĝis en la urbo, kaj aparte famas pluraj en la urbo nove kultivitaj specoj de rozoj. Ĉe la montaj deklivoj ĉirkaŭ la urbo estas multaj vitejoj. La okangula pavilono de la "persa muzeo" priskribas la regionon kaj siajn dinastiojn de regintoj.

En Ŝiraz urborande entombiĝis du el la plej famaj poetoj de Persio en elegantaj maŭsoleoj: Hafiz (1320 ĝis 1398) kaj Sadio (1184 ĝis 1282). En la urbo ankaŭ laboris la matematikisto kaj astronomo Omar Ĉajjam.

Sur altebenaĵo 50 kilometrojn nordoriente situas Persepolis, la antikva ĉefurbo de la Persa Imperio. La urbo fondiĝis de Dario la 1-a dum la 6-a jarcento a.K., sed dum la jaro 331 a.K. bruldetruiĝis fare de la armeo de Aleksandro la Granda. De la palacoj, la Apadana-kolonaro kaj aliaj historiaj konstruaĵoj sur granda platformo ankoraŭ multo videblas. Ankaŭ la ankoraŭ pli malnova rezideja urbo Pasargado situas en la regiono Fars. La antikvaj limoj de Fars limis al la persaj provincoj Jazd kaj Ĥorasan, la centroj de la Zaratuŝtrismo respektive de la antikva scienco.

En Fars ankaŭ la dinastio de la Buĝidoj inter la jaroj 932 kaj 1062 iĝis potenca – origine tiu dinastio venis el Tabaristano borde de la Kaspia Maro.

Vidu ankaŭ redakti