Keŝm
Keŝm aŭ Keŝmo[1] (perse قشم, angle latinlitere Qeshm) estas irana insulo en la Hormuza Markolo ĉe la orienta fino de la Persa Golfo. Per la Markolo de Ĥuran la insulo estas dividata de la kontinenta parto de Irano.
Keŝm | ||
---|---|---|
La roka valo Ĉahkuh sur Keŝm | ||
insulo | ||
Situo | Persa Golfo | |
Geografia situo | 26° 45′ N, 55° 49′ O (mapo)26.7555.816666666667397Koordinatoj: 26° 45′ N, 55° 49′ O (mapo) | |
| ||
Longo | 136 km | |
Larĝo | 40 km | |
Areo | 1 491 km² | |
Plej alta loko | Namakdan 397 m ü. NHN | |
Ŝtato | Irano | |
Teritorio | Provinco Hormozgan | |
Loĝantaro | 113 846 (2010) 76 loĝ./km² | |
La insulo havas areon de proksimume 1500 kvadrataj kilometroj kaj longon de pli-malpli 136 kilometroj - sekve ĝi estas kaj la plej granda insulo de la Persa Golfo kaj de la ŝtato Irano. La insula surfaco estas plejparte roka kaj preskaŭ senplanta.
Dum la antikva epoko la insulo estis konata sub la nomo Aleksandria. Pro sia strategie grava situo poste multaj regnoj batalis kontroli la insulon, ekzemple la regno Elamo, la umajadoj, abasidoj, britoj kaj portugaloj. La brita navigisto kaj malkovrinto William Baffin dum la jaro 1622 sur la insulo en batalo kontraŭ la portugala armeo estis mortige vundita.
Dum la jaro 1645 la nederlandanoj okupis la insulon, sed reforlasis ĝin malmultajn jarojn poste. Nuntempe la insulo estas sendogana ekonomia zono, simile al la pli okcidenta irana insulo Kiŝ en la Persa Golfo, kaj pro tio gajnis signifon por la internacia komerco.
Referencoj
redakti- ↑ D-rino Ludmila Jiroušková: Poŝatlaso de la mondo 1971