Alpes Cottiae estis provinco de la Romia Imperio, unu el tri malgrandaj provincoj en la Alpoj en la limregiono de la modernaj ŝtatoj Francio kaj Italio. La nomo pluvivas en la moderna geografia toponimo "Kotiaj Alpoj" (france Alpes Cottiennes; itale Alpi Cozie). En la antikva epoko, la precipa takso de la provinco estis gardi la alpajn pasejojn inter Gaŭlio kaj la itala duoninsulo. La provinco okcidente najbaris al la romia provinco Gallia Narbonensis, sude al la provinco Alpes Maritimae, oriente al Italia kaj norde al Alpes Poeninae. La provinca ĉefurbo estis Segusio - la moderna urbo Susa en Piemonto.

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajano
Alpes Cottiae, jen malhelruĝe akcentita (limoj de la jaro 117)

La provinco havis sian originon en la reĝlando de Donnus, reganto de la lokaj liguraj triboj meze de la unua jarcento antaŭ nia erao, kaj ekhavis sian nomon laŭ ties filo Cottius, kies regoteritorio estis integrita en la Romian Imperion sub imperiestro Aŭgusto Cezaro. Komence, Cottius kaj lia samnoma filo restis formalaj regantoj kun titolo "reĝo" obea al la romia imperio, poste, sub imperiestro Nerono romia provincestro estis nomita. Al la romia imperio la provinco oficiale apartenis ekde la jaro 14 antaŭ nia erao.

En iuj mapoj (vidu ekzemple dekstre), la tri malgrandaj alpaj provincoj Alpes Maritimae, Alpes Cottiae kaj Alpes Poeninae konsideriĝis parto de la pli granda najbara provinco Italia, kiu laŭ la nomo kovris la tutan italan duoninsulon.