Makrobio

romia filozofo, gramatikisto, latinisto, helenisto kaj filozofo

Ambrozio Aŭrelio Teodozio Makrobio (latine Ambrosius Aurelius Theodosius Macrobius, 375-435) estis Romia filozofo, gramatikisto, latinisto, helenisto, kaj filozofo. Saturnalja, lia ĉefa verko, estis simpozio konsistanta je sep libroj, kiu ne atingis nian epokon. Ĝi estis dediĉita al lia filo Eŭstako kaj entenis eltiraĵojn el grekaj kaj latinaj aŭtoroj, laŭ la dialoga formato. Li havis grandan influon en la Mezepoko pro la transmisio kaj ellaborado de parto da filozofa tradicio greka naciana.

Makrobio
Persona informo
Macrobius Ambrosius Theodosius
Naskiĝo ĉ. 370
en Africa proconsularis
Morto ĉ. 430
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Infanoj Macrobius Plotinus Eustathius vd
Profesio
Okupo filozofoverkistoŝtata funkciulo • muzika teoriisto • filologo • poeto vd
Aktiva dum 4-a jarcento–5-a jarcento vd
Verkado
Verkoj Saturnalia vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia dua plej konata verko, Komento pri sonĝo de Skipio far Cicerono, estis grava fonto por la platonismo de la latina Okcidento dum la Mezepoko. Alia verko, Pri la diferencoj kaj similaĵoj de la grekaj kaj latinaj verboj, ne atingis niajn tagojn. Liaj ĉefaj verkoj instigas nin kredi ke li estis pagano. Kune kun Sankta Aŭgusteno (354-430) kaj Kasiodoro (490-583), li estis grava atestanto en la Romia Antikveco ĉefe rilate al la demandoj pri la animoj.

Biografio redakti

La ĝusta ordo de liaj nomoj "Macrobius Ambrosius Theodosius", aperas en la plej malnovaj manuskriptoj de la "Saturnaljo", kaj en la eltiraĵoj de lia perdita verko "De differentii ...". Nur en la postaj manuskriptoj liaj nomoj estis inversigitaj kiel "Ambrosius Theodosius Macrobius", kaj estis adoptita de James Willis[1]. Alan Cameron[2] rimarkis tion, ke Kasiodoro kaj Boecio ambaŭ referencias lin kiel "Macrobius Theodosius", ĉar dum lia tuta vivo, li estis konata kiel "Theodosius": En la dediĉo al la "De differentiis" li estis referencita kiel "Theodosius Symmacho suo" kaj en la dediĉa epistolo en la "Fabloj" de Aviano, li estas referencita kiel "Theodosi optime".

En sia verko "Saturnalia" li asertas ke "li naskiĝis en malproksimaj ĉieloj"[3], kaj liaj du verkoj estis dediĉitaj al lia filo, Eŭstako. Thomas Richard Glover (1866-1933)[4] konsideras lin aŭ grekoetnia aŭ naskiĝinta en iu grekaparolanta parto de la Romia Imperio, tiel kiel, Egiptio, dank'al lia intima konado pri la greka literaturo. John Edwin Sandys (1844-1922) iris pluen kaj argumentis ke Makrobio naskiĝis en la grekaj provincoj. Tamen, aliaj spertuloj, komencante kun Ludwig von Jan (1807-1869), elstaras ke malgraŭ lia familiareco kun la greka literaturo, Makrobio havis pli da intimaĵo kun la latina ol kun la greka, -- kaj tio evidentiĝas pro lia entuziasmo al Vergilio kaj Cicerono -- kaj favoras al la nordo de Afriko, kiu estis parto de la latinaparolanta porcio de la Romia Imperio.

Kelkaj erudiciuloj provis identigi lin al iu Makrobio, kiu estas menciita en la Teodozia kodo kiel pretorana prefekto en Hispanio (399-400), kaj alia prokonsulo en Afriko (410). La Teodozia kodo same registras iu preposto (aŭ lordo-ĉamberlano) nomata Makrobio, en 422. La nomoj je serio da aŭtoritatuloj estas ligitaj al Makrobio, kun datoj florantaj inter 399 kaj 410. Ekzistas sennombraj malakceptadoj kaj Alan Cameron rimarkas ke la kompleta nomo de la unua kandidato atestigas en iu subskribo kiel "Flavius Macrobius Maximianus", dum la alia ekskludiĝas ĉar iu preposto dum tiu periodo supozeble estis eŭnuko[5].

Tamen, ĉar Makrobio estas ofte menciita kiel "vir clarissimus et inlustris", kies titolo akiriĝas per aktivado en publika oficejo, ni povas sekure atendi ke lia nomo aperu en la "Codex Theodosianus". Krom tio, Cameron reliefas ke, dum sia tuta vivo, Makrobio estis referencita kiel "Theodosius", kaj serĉe de tiu nomo, Cameron malkovris iun "Theodosius", kiu estis pretorana prefekto de Italio, en la jaro 430. "Kurioze estas ke la sola supervivanta leĝo kiu supozeble mencias ĉi-Theodosius-on, rilatas al aprobo pri privilegioj al iu afrika prokonsulejo, surbaze de informo ricevita rilate el romia provinco Hadrumetum[6], en Tunizio", laŭ Cameron.

Selektita verkaro redakti

 
Makrobio kaj lia filo Eŭstako

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti