Megapento
Laŭ la helena mitologio, Megapento (el la greka Μεγαπένθης, «granda malĝojo») estis reĝo de Argolando. Li estis filo de Preto kaj patro de Argeo (aŭ Anaksagoro), sia posteulo, kaj de la princino Ifianiro, edzino de Melampo[1].
Megapento | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Preto |
Patrino | Antea |
Infanoj | Argeus • Anaksagoro • Iphianeira |
Li estis la sola vira filo de la gereĝoj Preto kaj Stenebeo, filino de likia reĝo[2][3]. Pro tio li heredis kaj regis Argolandon, sed nur la parton ĉirkaŭ Tirinso, ĉar lia patro trionigis la reĝlandon kaj donacis du trionojn el ĝi al la divenisto Melampo kaj al lia frato Biaso, respektive. Per tio, Preto pagis la servon de Melampo, kiu sukcesis liberigi la princinojn (la pretidinojn) el malsano kiu frenezigis ilin pro ilia rifuzo partopreni la kultadon honore al Dionizo[4].
Tamen, li interkonsentis kun sia kuzo Perseo interŝanĝon de iliaj respektivaj reĝlandoj, ĉar tiu lasta hontis pri depostuli la tronon de Argo post kiam li nevolonte mortigis ĝian lastan reĝon, lian avon Akrisio[5][6]. Troviĝas ankaŭ versio de la rakonto laŭ kiu tiu interŝanĝo ne estis tiel paca[7]: laŭ ĝi, post la morto de Akrisio, Perseo vojaĝis al Argo por postuli la tronon, sed tiam li trovis ke Preto perforte jam okupis ĝin. Ofendite, la heroo ŝtonigis la uzurpinton per la kapo de la gorgono Meduzo kaj regis la tutan Argolandon ĝis kiam Megapento mortigis lin por venĝi sian patron[8] .
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Tirinso | Poste: |
---|---|---|
Preto | Megapento | Perseo |
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Argo | Poste: |
---|---|---|
Perseo | Megapento | Argeo aŭ Anaksagoro |
Megapento, filo de Menelao
redaktiLi estis filo de Menelao kiu regis Sparton inter la morto de sia patro kaj la alveno de Oresto, ĉar la spartanoj preferis esti regataj de tiu lasta anstataŭ de bastardo. Laŭ kelkaj legendoj, lia patrino esti Heleno, kvankam en la plimulto de la versioj Megapento estis filo de Pieriso[9], Terido aŭ Tereiso, etolia konkubino de Menelao[10][11], kaj naskiĝis dum la sieĝo de Trojo. Li ricevis sian nomon, kiu signifas «granda malĝojo», pro tio ke li naskiĝis kiam Menelao funebris la malaperon de sia edzino.
Danke al la klopodoj de lia patro, Megapento edziĝis al Ifiloĥo aŭ Eĥemelo, filino de Alektoro[12]. Li ankaŭ aperis en la 15-a libro de Odiseado[13], kie li oferadis altvalorajn donacojn al Telemaĥo, kune kun Menelao kaj Heleno. Megapento estis prezentita sur la trono de Amiklo, rajdante kun sia frato aŭ duonfrato Nikostrato[14], la saman ĉevalon[15].
Laŭ rodisa tradicio, Megapento kaj Nikostrato forsendis Helenon en ekzilon tuj post la morto de Menelao kaj dum Oresto suferadis persekuton fare de la erinioj. Heleno rifuĝis en la rodisa ĉefurbo, kune kun Polikso[16]
Aliaj roluloj same nomiĝintaj
redaktiKrom la antaŭe priskribitaj, Megapento estis ankaŭ la nomo de rolulo priskribita de Eŭstakio[17].
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.18.4 kaj 3.19.9.
- ↑ Pierre Grimal. Dictionnaire de la Mythologie Grecque et Romain.
- ↑ Perseo, ĉe Diccionario de mitología griega REA Arkivigite je 2010-10-08 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ Eva Moreda. Diccionario de mitología clásica [1] Arkivigite je 2010-06-30 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.4.4. [2].
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.16.3. [3].
- ↑ Higeno. Fabulae, 244.
- ↑ Ovidio. Metamorfozoj, 5.236-241.
- ↑ Homero. Odiseado, 4.12.
- ↑ Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.11.1.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.18.6.
- ↑ Homero. Odiseado, 4.10 kaj skolioj.
- ↑ Homero. Odiseado, 15.100.
- ↑ Laŭ Paŭzanio (Priskribo de Grekio, 2.18.6) Megapento kaj Nikostrato naskiĝis el sklavino, kvankam Pseŭdo-Apolodoro (Mitologia biblioteko, 3.11.1) konsideras tiun lastan filo de Heleno. Iel ajn, la du (duon)fratoj akiris la spartan tronon kaj elpatruĝigis Helenon kune (Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.19.9).
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.18.13.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.19.2, 2.18.5 kaj 3.18.7.
- ↑ Eŭstakio. Pri Homero, 1480.