Liko - (helene Λύκος, latine Lycus) estis en la helena mitologio citita kelkfoje, dufoje temis pri reĝoj, alifoje temis pri nomo de Kentaŭro kaj ankaŭ tiun ĉi nomon havas subtera rivero en Frigio.

Liko de Tebo redakti

En Tebo, post morto de Labdako transprenis regadon Nikteo, kiu havis belegan filinon Antiopon, kiun kontraŭ volo de ŝia patro edziĝis Sikiona reĝo Epopeo. Nikteo kontraŭ li malsukcese militis kaj sur mortlito petis sian fraton Likon, venĝi lin. Liko aranĝis militekspedicion al Peloponezo, detruis urbon Sikionon kaj reĝon Epopeon mortigis.

Sur reenvojaĝo al Tebo Antiopo naskis du filojn, Amfionon kaj Zeton, sed Liko ordonis forĵeti ilin en arbaro. Duan tagon trovis ilin paŝtisto kaj prenis ilin por edukado. Antiopo vivis sen ĝojo kaj turmentiĝis pro sopiro pri infanoj. Ankaŭ suferis pro malbona traktado de Lika edzino Dirka. Ŝi postulis de Antiopo multe da laboro, batadis kaj turmentis ŝin. Zeŭso ekamis forte Antiopon, malfermis ŝian malliberejon ke Antiopo povu forkuri. Ŝi venis al paŝtisto, kiu savis ŝiajn filojn. Sed Dirka elesploris ŝin kaj mensoge sciigis al ŝiaj filoj ĉion plej malbonan kaj instigis ilin la nekonatan virinon forpeli. Persvadis ilin eĉ al la plej terura krimego: ke ili ligu ŝin al sovaĝa virbovo kaj mortŝanceligu ŝin. Lastmomente la paŝtisto malkovris al la knaboj, kia estis lia sonĝo kaj rakontis al ili kiel li trovis ilin antaŭ kelkaj jaroj kaj ke nun aperiĝis ilia propra patrino. Amfiono kaj Zeto konsciiĝis kio povis okazi kaj turniĝis kontraŭ Dirka kaj faris al ŝi kion ŝi konsilis fari al Antiopo. Sovaĝa virbovo mortigis ŝin kaj el ŝia sango elŝprucis fonto, kiun oni nomis Dirka.

Antiopo kaj ŝiaj filoj revenis en Tebon. Pro konsilo de dio Hermeso ili rezignis pri puno al la reĝo Liko, donacis al li vivon, sed forpelis lin el la urbo. Eblas ankaŭ, ke validas alia versio de tiu ĉi okazaĵo, ke ili mortigis lin. Ili transprenis regadon, plibonigadis la urbon kaj ekkonstruadis fortajn muregojn ĉirkaŭ ĝi.

Liko kaj Heraklo redakti

Argonaŭtoj sur vojaĝo al Kolĥido vizitis landon nomatan Misio, kie regis alia reĝo Liko. Tiu akceptis ŝipanojn gastame kaj pruve de amikeco preparis sian filon Daskilon al forvojaĝo kun Jasona ekspedicio, kies admiranto li estis. Li estis amiko de Heraklo kiu ekstremis sovaĝajn Bebrikojn, kiam ili atakis lian landon. Ilian landon Heraklo dediĉis al Liko, kiu pro dankemo nomis ĝin Herakleio.

Alia versio priskribas Likon tute negative, onidire li perfidis Heraklon dum lia ekskurso en submondon, kaptis lian edzinon kaj infanojn kaj volis pereigi ilin. Sed Heraklo ĝustatempe revenis, savis sian familion kaj Likon mortigis.

Tiel li estas ankaŭ arte esprimita en tiuj ĉi verkoj:

  • Eŭripida tragedio "Heraklo" (el periodo ĉirkaŭ la jaro 420 a.K.) aŭ
  • statuaro de Antonio Canova Heraklo mortigas Likon (el tempo ĉirkaŭ la jaro 1800, nun en Nacia muzeo en Napolo).


Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lykos en la ĉeĥa Vikipedio.