Ĉi tiu artikolo temas pri estaĵo en la helena mitologio. Por konstelacio rigardu la paĝon Cefeo (konstelacio). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilojn CEF kaj CEP.

CefeoKefeo (el la greka Κηφεύς, «ĝardenisto») estas la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio:

Cefeo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Belus
Patrino Ankinoo
Gefratoj Phineus
Edzo/Edzino Kasiopeo
Infanoj Andromedo
vdr
La konstelacio Cefeo, laŭ la Aratea de Leiden, 9-a jarcento.

Cefeo, reĝo de Etiopio redakti

Li estis filo de la egiptiaetiopia reĝo Belo kaj de Ankinoo[1]Sido, do fratoj siaj estis Egipto kaj Danao, respektivaj reĝoj de Egiptio kaj Libio. Tamen, kelkaj versioj asertas ke li estis filo de Fenikso. Cefeo iĝis reĝo de la cefenoj, popolo kiun la plejmulto de la verkistoj situas ĉe la nuna Etiopio, sed ankaŭ ĉe la bordo de la rivero EŭfratoJopo, la nuntempa Jafo (Palestino).

Li edziĝis al Kasiopeo, kaj estis patro de Andromedo. Kune kun ili, Cefeo ĉefrolas la miton pri Perseo, kiun oni de tiam rememorigas per atribuo de konstelacioj ĉe la norda duonsfero; Cefeo, Andromedo, Kasiopeo, Pegazo, Perseo, Keto, ktp. La rakontaro ofte priskribas Cefeon kiel malforta homo, kiu ĉiam obeas la volon de sia orgojla edzino. La poeto Arato (2-a jarcento a.K.) montras lin kun ambaŭ mano etenditaj, kiel petego por ke la gedioj kompatu lin kaj lian popolon.

 
Cefeo kaj Kasiopeo dankas Perseon pro la liberado de sia filino. Pentraĵo de Pierre Mignard (1679).

Kasiopeo tiel fanfaronis pri sia beleco kaj tiu de sia filino ke ŝi eĉ asertis esti pli belaj ol la nereidinoj. Ĉiu tiuj mara diaĵoj plendis antaŭ Pozidono, kiu pune inundis la landon kaj sendis teruran monstron por ke ĝi katastrofu tra la marbordo. Kiam Cefeo konsultis la orakolon de Amono, ĝi respondis ke la nura maniero liberiĝi de tiu puno estis oferi la princinon Andromedon al la monstro. Do, oni molĝoje katenigis ŝin al roko kaj atendis la alvenon de la estaĵo.

Tamen, la heroo Perseo estis preterpasonte tiun lokon kaj rimarkis la aferon. Li konsultis al Cefeo, kaj petis al li permeson edziĝi al Andromedo se li sukcesos mortigi la monstron. Cefeo akceptis, malvolonte kaj nur por savi la princinon, pro tio ke ŝi jam estis promesita al lia onklo FineoAgenoro. Do Perseo rajdis Pegazon kaj atakis la monstron per sia falĉilo, senkapigis ĝin kaj poste stonigis ĝin per la terura rigardo de la gorgono Meduzo. Li dankis la helpon de la gedioj per oferado de bovido, bovino kaj taŭro al Ateno, Hermeso kaj Zeŭso, respektive[2].

 
Perseo stonigas Fineon kaj lia akompanantaron per la kapo de Meduzo, laŭ Luca Giordano (ĉ. 1680).

Cefeo kaj Kasiopeo nur devige akceptis la geedziĝon de Perseo kaj Andromedo, sed la nupto-festo subite ĉesis pro la alveno de la armeo Agenoro, kiu pledis por sia rajto edziĝi al la princino. Kasiopea (kiu tre eble estis tiu, kiu informis Agenoron pri la okazintaĵoj) kaj Cefeo apogis lin, kaj petis la morton de Perseo. Dum la posta batalado, multaj soldatoj de Agenoro mortis fare de Perseo, sed ilia alta nombro faris lin malkaŝi denove la kapon de Meduzo kaj stonigi Agenoron kaj lian ceterajn apogantojn.[3].Kas Pozidono enmetis Cefeon kaj Kasiopeon surĉielen, en konstelacioj kiu primokas Kasiopeon (ŝi aperas ligita al paliso kaj dum kelkaj monatoj jare aperas invertite. Ateno faris same al Andromedo, sed ĉi foje kiel premio pro tio ke ŝi obstine pledis por edziniĝi al Perseo malgraŭ la volo de siaj gepatroj. La spuroj de ŝiaj katenoj ankoraŭ videblas en klifo de Jopo[4].

Post la morto de Cefeo kaj foriro de Perseo al Serifo, la tronon de la cefenoj heredis Perseso, filo de Perseo kaj Andromedo, do nepo de sia antaŭlo.

Antaŭe:Mitaj reĝoj de EtiopioPoste: 
Belo (Tebo)LibioPerseso

Cefeo, reĝo de Tegeo redakti

Alia reĝo same nomita estis Cefeo, filo de Aleo, reĝo de Arkadio, kaj de NeeroKleobulo, do frato de Likurgo, Amfidamo, Alcidico kaj Aŭgo. Cefeo famis pro tio ke li akompanis Jasonon en lia ekspedicio al Kolĥido, do li estis unu el la argonaŭtoj[5][6].

Cefeo heredis la tronon de Tegeo, en Arkadio, de sia patro. Li havis dekdu filojn (inter ili, Eropo[7]) kaj almenaŭ tri filinoj: Steropo[8], Eropo[9] (amantino de Areso) kaj Antinoo[10].

Kiam Heraklo pretigis sian atakon al Lakonio venĝeme kontraŭ la filoj de Hipokoonto, li petis helpon al Cefeo kaj al liaj filoj. La tegea reĝo komence rifuzis, pro timo al ebla invado de la argolandanoj se li foriras sian urbon. Sed Heraklo donis al Steropo buklon de gorgono en hidrio, kiu havis magian povon: se oni levigas ĝin trifoje sen rigardi antaŭen, ĉiuj la malamikoj forfuĝos. Pensante ke per tio la urbo restos protektita, Cefeo kaj siaj idaro konsentis pri interveni en la milito, sed ĉiuj (aŭ Cefeo ka deksep el sia filoj) trovis morton dumbatale[11][12].

Verŝajne, la urbo Caphyae ricevis sian nomon de ĉi tiu Cefeo[13].

Antaŭe:Mitaj reĝoj de TegeoPoste: 
AleoCefeo-

Cefeo, filo de Likurgo redakti

Cefeo estis ankaŭ filo de la reĝo Likurgo, kiu partoprenis la ĉasadon de la Kalidonia apro[14]. Li kaj Anceo komence rifuzis partopreni la ĉasadon pro tio ke virino (Atalanto) ĉeestis, sed Meleagro sukcesis konvinki lin per minaco ĉesigi la ĉasadon. Ateno multe amis tiun heroon, kaj donacis al li haron de la Meduzo, kiu verŝajne malvenkebligis lin[15].

Tamen, la plejmulto de la verkistoj identigas tiun rolulon kun la antaŭe priskribita.

Cefeo, filo de Geo redakti

Laŭ J.F.M. Noël, Cefeo estis ankaŭ filo de la tera diino, kaj de Ponto, protogena personigo de la Oceano[15].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Herodoto. Historio, 2.91.
  2. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.4.3.
  3. Higeno. Fabloj, 64.
  4. Higeno. Poezia astronomio, 2.9-10.
  5. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.9.16.
  6. Apolonio el Rodiso. Pri la argonaŭtoj, 1.161.
  7. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.5.1.
  8. Menciita kiel Asteropo, πλόκιον Γοργάδος, en la Suido.
  9. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.44.7.
  10. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.8.4.
  11. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.9.16, 2.7.3. kaj 3.9.1.
  12. Diodoro Sicilia. Historia biblioteko, 4.33.5.
  13. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.23.3.
  14. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.8.2.
  15. 15,0 15,1 J.F.M. Noël. Dictionaire Universel de la Fable et de la Mythologie.