Diodoro el Sicilio (90 a. K. - 27 a. K.) estis greka historiisto, kiu vivis en Sicilio en la 1-a jarcento a. K. Li verkis historion de la mondo ("Bibliotheca historica") en 40 libroj (15 el kiuj supervivas netuŝitaj) inter la jaroj 60 a. K. kaj 30 a. K. La verko inkluzivas grandajn sekciojn dediĉitajn al mito, legendo kaj al la nekutimaj moroj de eksterlandaj triboj.[1] La historio estas aranĝita en tri partoj: la unua kovras mitan historion ĝis la detruo de Trojo, aranĝita geografie, priskribante regionojn ĉirkaŭ la mondo de Egiptio, Hindio kaj Arabio ĝis Eŭropo. La dua kovras la tempon de la Troja Milito ĝis la morto de Aleksandro la Granda. La tria kovras la periodon al proksimume 60 a. K. Bibliotheca, kun la signifo "biblioteko", agnoskas ke li uzis la klopodon de multaj aliaj verkintoj.

Diodoro Sicilia
Persona informo
Διόδωρος Σικελιώτης
Diodorus Siculus
Naskiĝo -90 a. K.
en Agira, Sicilio, Italio
Morto -27 a. K.
en Antikva Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Agyrion vd
Profesio
Okupo historiistogeografo • mitologo vd
Laborkampo historio vd
Aktiva en Sicilio • Sicilio vd
Verkado
Verkoj Historia biblioteko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ sia propra verko, li estis naskita en Agyrium en Sicilio (nun nomita Agira). Kun unu escepto, antikveco havigas neniujn aldonajn informojn pri lia vivo kaj faroj krom liaj skribitaj verkoj. Nur Hieronimo, en sia "Chronicon" sub la "jaro de Abrahamo 1968" (49 a. K.) skribas, "Diodoro de Sicilio, verkisto de greka historio, iĝis glora". Tamen, lia angla tradukisto, Charles Henry Oldfather (1887-1954), rimarkas pri la "frapa koincido" ke unu el nur du konataj grekaj surskriboj de Agyrium ( Inscriptiones Graecae XIV, 588) estas la tomboŝtono de unu "Diodoro, filo de Apolonio".

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
Bibliotheca historica, 1746