Pierre MIGNARD (naskiĝis la 7-an de novembro 1612 en Troyes, mortis la 30-an de majo 1695 en Parizo) estas franca pentristo.

Pierre Mignard
Pierre Mignard, memportreto
Naskiĝo la  7-an de novembro 1612(nun 1612-11-07)
en Troyes
Morto la 30-an de majo 1695 (82‑jara)
en Parizo
Nacieco franca
Sukcesis kiel pentristo
Artista nomo Mignard le Romain
Artista celigo portretoj, grandaj komponaĵoj
Persona informo
Tombo Couvent des Jacobins de la rue Saint-Jacques
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Frat(in)o Nicolas Mignard
Infano Catherine-Marguerite Mignard
Okupo
Okupo pentristo • murpentristo
Verkoj Q17583690
vdr

Biografio redakti

Unue destinita al medicino, li eniris en 1624 en la atelieron de pentristo Jehan Boucher en Bourges. Reveninte al Troyes, li laboris ĉe skulptisto nomita François Gentil antaŭ ol foriri al Fontainebleau - tiama ĉefurbo de artoj - kie li studis Le Primatice, Le Rosso kaj Fréminet. Li pentris la kapelon de kastelo de Coubert-en-Brie por marŝalo de Vitry kiu prenis lin sub sian protekton kaj kunprenis al Parizo kie li fariĝis lernanto de Simon Vouet kaj renkontis Charles Le Brun (multajn jarojn poste ambaŭ homoj estis rivaloj), Eustache Le Sueur, kaj Charles-Alphonse Du Fresnoy kun kiu li ligiĝis.

En 1635 li foriris al Romo kie li renkontis Nicolas Poussin, eble pentriston Sassoferrato kaj Anna Avolara, filinon de arĥitekto, al kiu li enamiĝis tamen edziĝis nur en 1660 pro diversaj obstakloj. Fariĝinta fama en Romo, li estis memkompreneble revokita al Francio de Ludoviko la 14-a en 1657. Survoje al Parizo, li renkontis Molière en Avignon kaj fariĝis unu el la malmultaj intimuloj de la trupo kiu ne estis komediisto. En 1669 Molière verkis laŭdon (Poemo al la Gloro de Val-de-Grâce) al lia ĉefverko, la Kupolo de Val-de-Grâce, mendita en 1663 de Anna de Aŭstrio kaj por kiu 35,000 pundoj estis al li pagitaj.

Mignard partigis sian karieron inter portretoj - il estis la adorato de la grandaj damoj de la reĝlando pro tio - kaj la grandaj dekoraciaj komponaĵoj. Li interalie pentris en Kastelo de Versailles. En junio 1687, li estis farita nobelo de la reĝo, kiu en 1690 - je la morto de Le Brun - nomis lin sia unua pentristo, kaj faris el li direktoron de la reĝaj manufakturoj kaj enirigis en reĝan Akademion de pentrado kaj skulptarto por setliĝi tie kiel direktoro.

Je lia morto oni faris al Mignard grandan funebron en Preĝejo de Sankta Roĥo (Parizo) kaj li estis entombigita en Monaĥejo de la Jakobenoj. Li havis kvar gefilojn. Lia filino Catherine edziniĝis en 1696 kun grafo de Feuquières.

Konsiderante liajn Madonojn kun inspiritaj mienoj kaj la afektecon ofte atribuitan al lia pentrado, rilato establiĝis[1] inter lia nomo kaj la adjektivo « mignard » aŭ la vorto « mignardise », pejorativaj derivaĵoj de « mignon » ("ĉarma", "gracia", "beleta", "afabla", ankaŭ "njo-knabo"). Li tamen restis unu el la plej famaj francaj klasikaj pentristoj: amiko de tiamaj sprituloj (krom Molière, menciindas La Fontaine, RacineBoileau), oni ŝuldas al li portretojn de Molière kaj Bossuet, de Jacques de Cordon d'Evieu, de Palatina princino, de dukino de Châtillon, de grafino de Fiesque, de Julie d'Angennes, de F-ino de Montpensier, de F-ino de Valois, de grand-dukino de Toskanio, de S-ino de la Sablière, de dukino de Brissac, de dukino de Ventadour, de S-ino de Montespan, de F-ino de La Vallière, de S-ino de Sévigné, de F-ino de Grignan, de F-ino de Fontanges kaj de S-ino de Tencin. Aliflanke, li pentris dek fojojn Ludovikon la 14-a.

Verkoj redakti

 
Mignard, Virgulino kun vinberoj
  • Ecce Homo, olepentraĵo sur tolaĵo, 138 x 163,5 cm, (verko mendita de Madamo de Maintenon por la komunumo de Saint-Cyr), Muzeo de Beaux-Arts, Rouen.
  • La Sankta Familio kun alegorio de la Redempto, olepentraĵo sur tolaĵo, 120 x 100 cm, Muzeo de Beaux-Arts, Rouen.
  • Pierre Mignard en sia ateliero, 1690, olepentraĵo sur tolaĵo, 235 x 188 cm, Muzeo de Luvro, Parizo.
 
Mignard, fresko de kupolo de Preĝejo de Val-de-Grâce, La Gloro de Beatuloj


Referencoj redakti

  1. Le Robert - Dictionnaire historique de la Langue Française - ISBN 2-85036-187-9

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti