Unua pentristo de la Reĝo

Unua pentristo de la Reĝo (france Premier peintre du Roi) estas la titolo de kortega pentristo en la administrado de Bâtiments du Roi, sekcio de la Domo de la Reĝo en Francio dum la Malnova Reĝimo. Ĝia postenulo havis pozicion similan al tiu de la unua arkitekto de la reĝo (kvankam multe malpli prestiĝa). Ekzistis neniuj aliaj korteganoj en lia subigo, kaj ofte li estis lasita sen postenulo.

Portreto de Charles Le Brun, la unua pentristo de la reĝo kaj iniciatinto de la Reĝa Akademio pri Pentrado kaj Skulptarto, pentristo Nicolas de Largillierre, ĉirkaŭ 1683-1686, Muzeo de Luvro, Parizo

Male al aliaj landoj, la unua pentristo de la reĝo ofte estis, eĉ kutime, ne profesia portretisto, sed ĉiam estis denaska franco. La plej fama el tiuj, Nicolas Poussin, estis persvadita reveni al Francio en 1640 por preni la postenon, sed revenis al Romo iom pli ol jaron poste. Malgraŭ tio, li tenis ĉi tiun postenon dum pliaj 23 jaroj.

En kontrasto, lia posteulo, Charles Le Brun, dediĉis multon de sia tempo al laborado por Ludoviko la 14-a, ornamante liajn palacojn, dezajnante kaj kontrolante la reĝajn fabrikojn - Manufacture Savonnerie -fabrikon por tapiŝoj kaj la Manufakturo Gobelin -fabrikon por gobelinoj kaj meblaro. Le Brun havis dumvivan rivalecon kun la portretisto Pierre Mignard, kiu finfine sukcedis lin en la aĝo de 78, sed tenis la postenon nur dum kvin jaroj ĝis sia morto[1].

Kronologia listo de la Unuaj pentristoj de la Reĝo redakti

Referencoj redakti

  1. Lada Nikolenko. "Mignard." Grove Art Online. Oxford Art Online. Oxford University Press. Web. 25 May. 2017
  2. Levey, Michael. (1993) Painting and sculpture in France 1700-1789. New Haven: Yale University Press, p. 172. (ISBN 0300064942)
  3. Miniature of Marie-Victoire Jaquotot by Nicolas-Jean Otthenin (French, fl. c. 1800-1817) after Étienne-Charles Le Guay (French, 1762-1846). Alirita 2022-08-20.
  4. Virginie Desrante Jaquotot Marie Victoire.

Literaturo redakti