Malfermi la ĉefan menuon
Idaso kaj Marpeso estas disigitaj de Apolono fare de Zeŭso, proksimume 480 a.K., Agrigento

'Idaso (helene Iδας, latine Idas) estis en la helena mitologio filo de mesenia reĝo Afareo kaj lia edzino kaj duonfratino Areno.

Li estis frato kaj ĝemelo de Linkeo. Ili havis la saman patrinon, sed Idaso estis verŝajne filo de mara dio Pozidono. Dum male Idaso estis fortulo, Linkeo ricevis donace tiel akran vidkapablon, ke li vidis tra ligno kaj eĉ en mallumo aŭ en profundon de tero.

Iliaj kuzoj estis Dioskuroj, fratoj Kastoro kaj Polideŭko. Ankaŭ ili havis la saman patrinon, Ledon, patro de Kastoro estis sparta reĝo Tindareo, dum Polideŭka patro estis la plej alta dio Zeŭso, de tie ĉi disponis Polideŭko per senmorteco. Ambaŭ Dioskuroj estis nedisigeblaj, kune travivadis ĉiujn aventurojn. Ambaŭ gajnis en olimpiaj ludoj, dum Polideŭko estis fama en pugnobatado, Kastoro havis famon de soldato kaj dresisto de ĉevaloj.

Inter ambaŭ duopoj de kuzoj ofte sparkis. La unua granda konflikto venis, kiam Dioskuroj forrabis filinojn de mesenia vicreĝo Leŭkipo kaj havis kun ili infanojn. Leŭkipidinoj Foibo kaj Hilareia nome estis longe fianĉinigitaj al Idaso kaj Linkeo.

Idaso poste svatis sin al Marpeso, filino de aiatolia reĝo Eŭeno. Tiu starigis kondiĉon por kandidato - la kandidato devas konkuri kontraŭ li en regado de ĉevalaro. Se la kandidato malvenkos, perdos la kapon. Idas la kondiĉon akceptis kaj super la reĝo venkis. La reĝo pro tiu ĉi humiligo mortigis siajn ĉevalojn kaj mortigis ankaŭ sin. Necesas aldiri, ke Idaso providence petis sian patron Pozidonon pruntedoni al li flugilhavan veturilon. Post la venkita konkuro Idaso devis batali kontraŭ dio Apolono, kiu volis Marpeson por si. En pezan batalon miksis sin Zeŭso, la rivalojn deŝiris kaj ordonis, ke ili lasu decidon al la virino. Marpeso poste elektis Idason, ĉar ne kredis en Apolonan stabilan favoron.

Idaso kun Linkeo ĉeestis ĉason de kalidona apro kaj ankaŭ ekspedicion de Argonaŭtoj en Kolĉidon por la oran ŝaffelon, en ambaŭ ekspedicioj ĉeestis ankaŭ Dioskuroj. Poste okazis interpacigo kaj post morto de la reĝo Afareo ili eĉ entreprenis komunan aranĝon, forrabon de bova grego el Arkadio. Alivorte temis pri ŝtelo de bovaro. La ago sukcesis, sed problemoj ekestis ĉe disdivido de rabitaĵo. Okazis disputo kaj poste duelo. Idaso ĵetis lancon en arbokronon kaj trapikis Kastoron. Polideŭko elkuris al rebato, Idaso ĵetis kontraŭ li ŝtonegon el tomba monumento de patro. Polideŭko, grave vundita, mortigis Linkeon per lanco. Kaj poste jam intervenis Zeŭso kaj Idason mortigis per fulmo.

Ne estas necese sciigi, ke ekzistas ankaŭ aliaj versioj de tiu ĉi fratmurda historio, sed tiel jam en mitoj okazas.


FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Idás en la ĉeĥa Vikipedio.