Malfermi la ĉefan menuon

Eŭeno (helene Εύηνος, latine Euenos) estis en la helena mitologio filo de la dio de milito Areso, kaj estis etola reĝo.

Lia edzino estis Eŭena. Ili havis kune la filinon Marpeson. Pri ŝi svatiĝis fortulo Idaso, filo de la mesena reĝo Afareo. Eŭeno starigis kondiĉon por la svatiĝantoj: ili devas konkursi kun li per ĉeval-jugilaro kaj okaze de malvenko ili perdos la kapon. Idaso por tiu ĉi okazo elpetis de mara dio Pozidono, flugilhavan veturilon kaj per ĝi venkis. La reĝo Eŭeno netoleris tiun ĉi humiligon, mortigis siajn ĉevalojn kaj poste ankaŭ sin mem.

Li dronis sin en la rivero Likormo, kiu pli malfrue ricevis lian nomon. Ĝi estis la rivero, trans kiu portis vojaĝantojn kentaŭro Neso. Unu okazaĵo pri ĝi estas en historietoj de la heroo Heraklo. Tiu ĉi rivero nun nomiĝas Evino.

En helenaj mitoj rolas ankoraŭ aliaj portantoj de tiu nomo. La plej konata estas filo de la estro de ekspedicio de Argonaŭtoj, Jazono kaj la reĝino Hipsipilo.

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Euénos en la ĉeĥa Vikipedio.