Marpeso
En la helena mitologio, Marpeso - (helene Μάρπησσα, latine Marpessa) estis filino de aitolia reĝo Eveno kaj lia edzino Evena.
Marpeso | |
---|---|
![]() | |
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Eveno |
Patrino | Alcippe |
Edzo/Edzino | Idaso |
Infanoj | Cleopatra Alcyone |

Ŝi edziniĝis al fortulo Idaso, filo de mesenia reĝo Afareo. Idaso devis pro ŝi batali kontraŭ ŝia patro en konkurso de jungitaroj. Se li malvenkus, li perdus la kapon. Sed Idaso por tiu ĉi okazo elpetis de sia patro, dio de maroj Posejdono, flugilhavan veturilon kaj per ĝi venkis. La reĝo Eveno ne povis toleri tiun ĉi humiligon, mortigis siajn ĉevalojn kaj poste ankaŭ sin mem.
La duan duelon pri la edzino okazigis Idaso kontraŭ dio Apolono, kiu pri Marpeso ankaŭ klopodis. La batalo estis malfacila kaj kiam ŝajnis, ke al Apolono jam ne sufiĉos fortoj, aliĝis al batalo Zeŭso, duelon haltigis kaj decidis, ke la edzon al si elektos Marpeso mem. Kaj ŝi preferis Idason, ĉar ŝi ne fidis je Apolona fideleco kaj stabileco.
Sed ŝia edzineco ne daŭris longe. Idaso pereis en plena forto dum duelo kun kuzo Polideŭko, trafis lin Zeŭsa fulmo.
El tiu edzineco restis al Marpeso filino Kleopatra, kiu pli poste fariĝis edzino de kalidona heroo Meleagro (mitologio). Sed tiu pro volo de diinoj de sorto Moiroj mortis ankaŭ juna kaj oni diras, ke poste per sia propra mano mortis ankaŭ lia edzino kaj patrino.
Fonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Marpéssa ĉeĥe.