Varsovia genuflekso

Varsovia genuflekso (germane: Warschauer Kniefall, Der Kniefall von Warschau) estas nomo de evento, kiam la germana kanceliero Willy Brandt genuiĝis antaŭ la Monumento al Herooj en Varsovio, la 7-an de decembro 1970.

Disvolviĝo redakti

Post la dua mondmilito la rilatoj inter Okcidenta Germanio kaj Pollando estis malbonaj. Germanio invadis Pollandon en 1939. Dum la okupacio inter jaroj 1939 ĝis 1945 Wehrmacht kaj SS faris multajn militkrimojn, kiel masakroj kaj etnaj purigadoj, holokaŭsto. En 1944, post la Ribelo de Varsovio, la germana armeo detruis Varsovion kaj mortigis multajn polojn.

En 1969, Willy Brandt, politikisto de SPD, elektiĝis kiel Kanceliero de Germanio. Li estis kontraŭnaziisto, kiu baraktis kontraŭ Nazia Germanio. Por plibonigi la rilatojn kun Orienta Germanio kaj Orienta Eŭropo, li decidis agnoski la Odro-Niso-limon, ŝtata limo inter Orienta Germanio kaj Pollando post 1945. Ĝis 1970, Okcidenta Germanio refuzis agnoski Odro-Niso-limon, ĉar multaj germanoj, kiuj forpeliĝis el Orienta Eŭropo post la dua mondmilito, protestis kontraŭ perdo de ilia hejmlando.

La 7-an de decembro 1970, dum vizito en Varsovio, Brandt vizitis la Monumenton al Herooj de Varsovio. Post demeto de florkrono, li surgenuiĝis kaj silentis por mallonga tempo, antaŭ multaj ĵurnalistoj kaj polaj politikistoj.

Reago redakti

La agon de Brandt kritikis kelkaj germanaj politikistoj. En 1972, Brandt per 2 voĉoj gajnis parlamentan voĉdonadon kiu celis anstataŭi lin. En 1972 SPD venkis en la federaciaj balotoj, kaj havis sian plej bonan rezulton en la historio. Lia ago plibonigis la reputacion de Germanio post la dua mondmilito.

Poste, li rememoris tiun eventon tiel: "Unter der Last der jüngsten Geschichte tat ich, was Menschen tun, wenn die Worte versagen. So gedachte ich Millionen Ermordeter." (Sub la pezo de historio, mi faris kion homoj faris kiam mankas vortoj. Tiel mi memorfestis milionojn da mortigitaj homoj.)[1]

En 2000, en Varsovio kreiĝis Monumento de Willy Brandt.

Referencoj redakti

  1. Der Kniefall von Warschau, 7-a de decembro 2010, Mitteldeutscher Rundfunk.