Dinosaŭroj fascinas la homojn jam dum longaj jaroj. Malfacile vi trovos hodiaŭ homon, kiu neniam aŭdis pri tiranosaŭro aŭ triceratopso.
Ĉu vi ankaŭ metis al vi la demandon, ĉu la dinosaŭroj estis varmsangaj aŭ kial ili pereis? Al kelkaj el tiuj ĉi demandoj vi trovos respondojn ĉi tie, al kelkaj dum ankoraŭ ne. Tial ne timu redakti - ĉiu el vi povas kontribui. Se vi trovos ion, kion vi povas plibonigi (enhavon, gramatikon, formatadon...), do faru tion.
Helpu fari el Vikipedio valoran fonton de informoj pri la dinosaŭroj!
Dinosaŭroj, la plej grandaj rampuloj, estis la dominantaj ter-bestoj antaŭ 225 - 65 milionoj da jaroj. Tio estas multe pli longa tempodaŭro, ol homoj estas sur la Tero. Oni trovis restaĵojn de dinosaŭroj preskaŭ ĉie sur la Tero, tamen la plej riĉa tombejo de dinosaŭroj troviĝas en Mongolio.
La subita malapero de ĉi tiuj kreitaĵoj neniam estis klarigita kontentige. Unu teorio atribuas la malaperon al dramecaj ŝanĝoj en klimato. Multaj sciencistoj kredas, ke asteroido kolizianta kun la Tero, produktis tiom da polvo en la atmosfero, ke sunlumo estis blokita dum longa tempo. Ĉi tiu evento povis kaŭzi malaperon de manĝaĵo en ĉirkaŭaĵo kaj malhelpi al la kresko de plantaro.