Edmontosaurus (signife "lacerto el Edmontono") kaj ankaŭ Edmontosaŭro,[1] estas genro de Hadrosaŭredoj (anasbekaj) dinosaŭroj. Ĝi enhavas du konatajn speciojn: Edmontosaurus regalis kaj Edmontosaurus annectens. Ili vivis fine de la periodo de la Kretaceo, nome proksimume antaŭ 73 al 66 milionoj da jaroj, en teritorio kie nun estas Nordameriko. La Edmontosaŭro estis unu el la plej grandaj inter la hadrosaŭredoj, ĉar ili atingis ĉirkaŭ 13 metrojn de longo kaj 4 tunojn de pezo.

Rekonstruo de E. annectens.
Rekonstruo de E. regalis.

Notoj redakti

  1. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. paĝo 320.