Ornitiskioj[1] (Ornithischia) estas ordo de bek-havantaj, herbovoraj dinosaŭroj. La nomo "ornitiskio" venas de la malnovgrekaj vortoj ορνιθειος 'birda' kaj ισχιον 'kokso'. Oni nomas la orniskiajn dinosaŭrojn "bird-koksaj" pro iliaj birdecaj koksostrukturoj, kvankam birdoj efektive devenas de la saŭriskioj. Estante herbovoroj kiuj ofte vivis grege, la ornitiskioj estis pli multnombraj ol la saŭriskioj. Ili estis predobestoj de la teropodoj kaj malpli grandaj ol la saŭropodoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ornitiskioj
Troveblo de fosilioj: triaso-kretaceo

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Ornitiskioj Ornithischia
Seeley, 1888
Konserva statuso
Subordoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ornitiskia pelvo-strukturo (maldekstra flanko)

Klasado redakti

Taksonomio redakti

Lineaj rangoj laŭ Benton (2004):

Filogenio redakti

Oni dividas la orniskiojn inter du kladoj: la tireoforoj (Thyreophora) kaj la cerapodoj (Cerapoda). Inter la plej konataj tireoforoj estas la stegosaŭroj (kiel stegosaŭro (Stegosaurus)), kaj la ankilosaŭroj (kiel ankilosaŭro (Ankylosaurus)). Inter la plej konataj cerapodoj estas la margincefaloj (ceratopoj kiel la kolkrispaj ceratopoj kaj pakicefalosaŭroj) kaj la ornitopodoj (inter ili hadrosaŭroj kiel edmontosaŭro (Edmontosaurus)). La cerapodoj estas grupo identigita relative lastatempe (Sereno, 1986), kaj povas esti ke ĝi povos montriĝi identa kun la pli malnova grupo de Ornitopoda.

Ornithischia
|-?Pisanosaurus
`--+-?Fabrosauridae
   `--Genasauria
      |--Thyreophora
      |  |--Scutellosaurus
      |  `--Thyreophoroidea
      |     |--Emausaurus
      |     `--Eurypoda
      |        |--Stegosauria
      |        `--Ankylosauromorpha
      |           |--Scelidosaurus
      |           `--Ankylosauria
      `--Cerapoda
         |--Stormbergia
         |--Agilisaurus
         |--Hexinlusaurus
         |--Heterodontosauridae
         `--+--Ornithopoda
            `--Marginocephalia
               |--Pachycephalosauria
               `--Ceratopsia

Referencoj redakti