Amphicoelias (signifas 'duobla kavo', el la pragreka αμφι / amfi 'ambaŭflanke' kaj κοιλος / koilos 'kava, konkava’) estas genro de la plantovora saŭropodaj dinosaŭroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amphicoelias
Amphicoelias altus
Amphicoelias altus
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Sauropsida
Ordo: Saurischia
Subordo: Sauropodomorpha
Infraordo: Sauropoda
Familio: Diplodocidae
Amphicoelias
Cope, 1878
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Anatomio redakti

La tipa specio de la genro Amphicoelias estas A. altus, kiun nomumis Edward Drinker Cope en decembro de 1877, laŭ manka skeleto el du vertebroj, unu osta pelvo kaj unu femurosto. Henry Fairfield Osborn kaj C.C. Mook en 1921 aldonis pluajn ostojn al la skeleto de A. altushoz; skapolon, korakoidon, ulnon kaj denton. Osborn kaj Mook notis, ke ekzistas simileco inter Amphicoelias kaj Diplodocus, sed la antaŭaj kruroj de Amphicoelias estas pli longaj ol tiuj de la Diplodocus. La femurosto de la Amphicoelias estas okulfrape longa, svelta kaj havas rondan diametron. La besto altis ĉ. 9 metrojn.