Braĥiosaŭro

Braĥiosaŭro (Brachiosaurus) apartenas al la plej grandaj konataj saŭropodaj dinosaŭroj (kaj per tio ankaŭ al la plej grandaj surteraj animaloj de ĉiuj tempoj). Tiu ĉi grandegulo vivis fine de la ĵurasia periodo antaŭ proksimume 150 milionoj da jaroj sur teritorioj de Usono (Colorado, Wyoming, Utah) kaj Eŭropo (Portugalio). Braĥiosaŭro estis preskaŭ 20-22 metroj longa, 12-13 metroj alta kaj ĝi povus pezi ĉirkaŭ 30 ĝis 50 tunoj.

Skeleto de braĥiosaŭro en Ĉikago
Braĥiosaŭro
Komparo de grandecoj de homo kaj braĥiosaŭro

Tenantoj de rekordo redakti

Ĝis la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento tiu ĉi saŭropodo estis la plej granda bone konata dinosaŭro, sed poste superis ĝis kelkaj nove malkovritaj specioj de grandegulaj saŭropodoj (Supersaurus vivianae), Sauroposeidon proteles, Argentinosaurus huinculensis kaj Puertasaurus reuili).

Populareco redakti

Braĥiosaŭro apartenas al la plej konataj kaj la plej popularaj dinosaŭroj en filmo Ĵurasia parko, danke al kiu ĝi fariĝis konata. Skeleto de "Brachiosaurus" brancai (nun Giraffatitan brancai) en berlina muzeo de Humboldt estas senĉese la plej alta kunmuntita skeleto de dinosaŭro en la mondo.

Interesaĵoj redakti

  • La pezo de cerbo de tiu ĉi dinosaŭro ne superis unu centmilonon de la pezo de korpo (ĉe mezproksima homo tio estas unu kvindekono).