Piastoj
(Alidirektita el Sileziaj Piastoj)
Piastoj estis la unua historie konfirmita pola dinastio. Regante duklandon, la Piastoj unuigis polajn teritoriojn, kaj en 1000 fondis reĝlandon kun unua reĝo Boleslao la 1-a. Kun paŭzoj, la dinastio regis ĝis 1370 (dato de la morto de Kazimiro la 3-a, kiu ne havis idojn). Alia branĉo de la dinastio, la Sileziaj Piastoj, regis ĝis la 17-a jarcento en la sileziaj princlandoj, kiuj apartiĝis de Pollando kaj integriĝis en Bohemion kadre de la germanlingva Sankta Romia Imperio.
Piastoj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
dinastio | ||
Fino | 1675 vd | |
Lando | Reĝlando Pollando (1025–1385) vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Piast la Radfaristo vd | |
Branĉoj | Sileziaj Piastoj • Grandpollandaj Piastoj • Malgrandpollandaj Piastoj • Mazoviaj Piastoj • Kujaviaj Piastoj vd | |
Regadoj | ||
Reĝoj de Pollando | ||
Dum | 1000-1370 | |
Antaŭulo | (duko altigita al reĝo) | |
Sekvanto | Anĵuo-Sicilio | |
Reganto de sileziaj princlandoj | ||
Sileziaj Piastoj | ||
Dum | ĝis 17-a jarcento | |
Duko de Bohemio | ||
Boleslao la 4-a | ||
Dum | 1002-1003 | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La vorto piast probable devenas de la nomo de ofico. Piast devis zorgi pri idoj de duko. Legenda prapatro de la dinastio, Piast, reprenis potencon de antaŭa suvereno, Popiel.