Henriko la 1-a (Pollando)

princeps de Pollando

Henriko la 1-a de Pollando, aŭ Henriko la Barbulo (pole Henryk I Brodaty [henrik brodati] aŭ en tiama lingvo Jędrzych [jendĵiĥ], germane Heinrich der Bärtige [hajnrih]; naskiĝis inter 1165 kaj 1170, mortis la 19-an de marto 1238 en Krosno ĉe Odro) estis en la jaroj 1201-1238 princo por princlando de Vroclavo, en jaroj 1201-1202 princo por Opola princlando, en jaroj 1206-1207 kaj de 1234 princo por princlando de Kalisz, en jaroj 1201-1206, 1210-1218 kaj de 1230 princo por princlando de Lebus (Lubuŝio), de 1232 princo por princlando de Krakovo kaj per tio princeps (plejaĝa princo) de Pollando, de 1234 princo por sud-okcidenta parto de Grandpollando (ĝis la rivero Warta), de 1230 protekto por la urbo Opole, de 1232 protekto por la urbo Sandomierz, de 1234 plena regado pri Opola princlando. Henriko la Barbulo devenis el silezia linio de pola dinastio Piastoj kaj fondis dinastion de “Sileziaj Henrikoj”. Li estis edzo de Hedvigo de Silezio, la posta sanktulino.

Henriko la 1-a
princeps de Pollando
Henriko la Barbulo, kuprogravuraĵo de Bartolomeo Strachowsky, 1733
Henriko la Barbulo, kuprogravuraĵo de Bartolomeo Strachowsky, 1733
Persona informo
Naskiĝo inter 1165 kaj 1170
en Głogów
Morto 19-an de marto 1238 (1238-03-19)
en Krosno ĉe la Odro
Tombo Sanctuary of St. Jadwiga in Trzebnica [#]
Lingvoj pola [#]
Familio
Dinastio Piastoj [#]
Patro Boleslao la 1-a la Alta [#]
Patrino Christina [#]
Gefratoj Jaroslav de Opolo [#]
Edz(in)o Hedvigo de Silezio [#]
Infanoj Henriko la 2-a la Pia • Konrado la Buklohara • Gertruda de Silezio [#]
Profesio
Okupo monarko [#]
duko de Silezio (duklando de Vroclavo) POL województwo dolnośląskie COA.svg
Dum 1201-1238
Antaŭulo Boleslao la 1-a la Alta
Sekvanto Henriko la 2-a la Pia
duko de Opolo POL województwo opolskie COA.svg
Dum 1201-1202
Antaŭulo Boleslao la 1-a la Alta
Sekvanto Mjeŝko la Tordokrura
2-a periodo
Dum 1229/1230-1238 (regento)
Antaŭulo Kazimiro la 1-a de Opolo
Sekvanto Henriko la 2-a la Pia
duko de Ratiboro POL księstwo raciborskie COA.svg
Dum 1229/1230-1238 (regento)
Antaŭulo Kazimiro la 1-a de Opolo
Sekvanto Henriko la 2-a la Pia
reganto de Lubuŝio DEU Lebus COA.svg
Dum 1201-1206
Antaŭulo Boleslao la 1-a la Alta
Sekvanto Vladislao la 3-a Maldikakrura
2-a periodo
Dum 1210-1218
Antaŭulo Konrado la 2-a de Luzacio
Sekvanto Vladislao la 3-a Maldikakrura
3-a periodo
Dum 1230-1238
Antaŭulo Ludwik Turyński
Sekvanto Henriko la 2-a la Pia
princo de princlando Kalisz POL województwo kaliskie IRP COA.svg
Dum 1206-1207
Antaŭulo Vladislao la 3-a Maldikakrura
Sekvanto Vladislao Odonic
2-a periodo
Dum 1234
Antaŭulo Vladislao Odonic
Sekvanto Mjeŝko la 2-a la Dika
duko de Krakovo
princeps (plejaĝa princo) de Pollando
POL Przemysł II 1295 COA.svg
Dum 1232-1238
Antaŭulo Vladislao la 3-a Maldikakrura
Sekvanto Henriko la 2-a la Pia
duko de Sandomierz POL województwo sandomierskie IRP COA.svg
Dum 1232-1238 (regento)
Antaŭulo Boleslao la 1-a de Mazovio
Sekvanto Henriko la 2-a la Pia
duko de Grandpollando POL województwo wielkopolskie COA.svg
Dum 1234-1238 (nur sud-okcidenta parto)
Antaŭulo Vladislao Odonic
Sekvanto Henriko la 2-a la Pia
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Genealogio. Edziĝo kun Hedvigo de Silezio.Redakti

Henriko la Barbulo estis laŭ aĝo la kvara filo de la silezia princo Boleslao la 1-a, la Alta kaj Kristina, lia dua edzino, kiu devenis probable el Germanio. Kiam Henriko naskiĝis probable ne estis destinita kiel heredonto de heredaĵo post lia patro. Laŭ tiama kutimo li estus destinita al pastraro, sed pro antaŭtempa morto de pli maljunaj fratoj (Boleslao, Konrad kaj Jan) kaj pastra kariero de duonfrato Jaroslav de Opolo, jam en ĉirkaŭ 1190 jaro ekestis ununura heredonto. Ĝuste tiam Boleslao komencis inicigi filon al granda politiko, edziginte lin al Hedvigo de Silezio (la posta sanktulino). Hedviga estis filino de princo de Merano, Bertold la 6-a, estis parenca al imperiestroj de Germanio kaj al suverenoj de Hungario, Ĉeĥio, Aŭstrio kaj Francio.

Genealogia devenoRedakti

 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
4. Vladislao la 2-a, la Ekzilito
mortis la 30-an de majo 1159
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
2. Boleslao la 1-a, la Alta
mortis la 7-an8-an de decembro 1201
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
5. Agnesa de Babenberg
mortis la 24-an25-an de januaro, inter 1160 kaj 1163
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
1. Henriko la 1-a, la Barbulo
mortis la 19-an de marto 1238
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
6. nekonata prapatro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
3. Kristina de Germanio(?)
mortis la 23-an de februaro 1201
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
7. nekonata prapatrino
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Komenco de la regado. Perdo de Opole.Redakti

 
Silezia princlando dum la ragado de Henriko Barbulo en 1201-1202 (oranĝa koloro).

Tuj post la morto de Boleslao la 1-a la Alta, kiu okazis la 7-a aŭ la 8-a de decembro 1201, Henriko estis bone preparita al preno de regado. Tamen oni okazis mallongtempaj malfacilaĵoj. En komenco 1202 jaro Henriko perdis princlandon de Opole, kiun apenaŭ en 1201 jaro alligis lia patro (post morto de Jarosław, filo de Boleslao la 1-a la Alta). Henriko perdis la princlandon pro kuraĝa atako de lia onklo Mjeŝko la Tordokrura, kiu ĝis tiam estis la princo por princlando de Racibórz. La ambicia princo Mjeŝko certe okupus pli multe da terenoj de Henriko, sed kontraŭstariĝis altranguloj de kristana eklezio. Paco estis kontraktita pro perado de arkiepiskopo de GnieznoHenriko Kietlicz kaj episkopoj: de krakova episkopujo - Pełka kaj de vroclava episkopujo - Cyprian. Tamen la paco ne estis profita por nova princo Henriko la 1-a Barbulo. Li ne nur devis redoni princlandon de Opole sed ankaŭ pagi 1000 da arĝentaj “grzywna”-oj (grzywna [elparolu gĵivna] - paga rimedo dum mezepoko en Pollando).

Dinastioj: de Ŝtaŭfoj, de Vitelsbaĥoj, de Velfoj kaj de Přemyslidoj.Redakti

En sekvaj jaroj Henriko la 1-a Barbulo dediĉiĝis por eŭropa politiko. Tiam en Germanio daŭris persista konflikto inter Ŝtaŭfoj kaj Velfoj. Henriko en ĉi tiu konflikto persone ne partoprenis. Li zorgis pri neŭtraleco. Tamen pro fianĉiĝo de lia filino Gertruda kun Otto de Vitelsbaĥoj (malamiko de Velfoj) li ekestis ebla aliancano de tiu germana familio. Samtempe Henriko gastigis ĉe si Dypoldon, kiun forpelis el Ĉeĥio reĝo Přemysl Otakar la 1-a. Dypoldo devenis el flanka linio de Přemyslidoj, kaj ĉeĥia reĝo estis unu el la plej altrangaj aliancanoj de Velfoj en Germanio. Ankaŭ grava por Henriko estis parenceco pere de edzino kun grafoj el Andechs.

Henriko la 1-a Barbulo trankvile atendis rezultaton de la konflikto. Kiam en 1204 jaro Ŝtaŭfoj atingis superecon dum milito en Germanio, silezia princo rompis fianĉiĝon de lia filino kun Otto de Vitelsbaĥoj. Germana reĝo Filipo en leteroj avertis Henrikon pri impulsiĝema karaktero de futura bofilo. Baldaŭ oni okazis, ke tute pravis germana reĝo. Kiam Otto de Vitelsbaĥoj eksciis pri fianĉa rompo, li akuzis Ŝtaŭfojn pri intrigoj kaj ĵuris venĝon. Jam en 1208 jaro tuta Eŭropo eksciis pri brutala murdo, Otto mortigis Filipon. Ĉi tiu evento ŝanĝis politikan situacion en Germanio kaj donis al Otto la 4-a de Velfoj neatentitan venkon pri trono. Samtempe grafoj el Andechs perdis sian gravecon. Tiamaniere Henriko la 1-a Barbulo perdis gravajn aliancanojn en Germanio. Nur en 1218 jaro interrilatoj kun Ĉeĥio normaliĝis, kiam li edzigis sian filon Henriko la 2-a la Pia al Anna, filino de Přemysl Otakar la 1-a.

Komenco de kunlaboro kun Vladislao la 3-a Maldikakrura.Redakti

En sekvaj jaroj la silezia princo okupiĝis pri aferoj en Pollando. En 1202 jaro mortis princo de Grandpollando Mjeŝko la 3-a la Maljuna, kio kaŭzis multajn ŝanĝojn en politiko. Tiam ekstaris du frakcioj. Al la unua frakcio apartenis: princo de Opola kaj Ratibora princlando Mjeŝko la Tordokrura kaj ankaŭ posteulo kaj filo de Mjeŝko la Maljuna Vladislao la 3-a Maldikakrura. Ĉi tiu frakcio volis subteni fortan regan povon de princoj kaj restarigi principon de heredo laŭ pliaĝeco, ke post morto de reganto sekvas nova regonto - la plej maljuna vira familiano. Al la dua frakcio apartenis princoj – junioroj: Leszek Biały, Konrad la 1-a de Mazovio kaj Władysław Odonic. Ili volis daŭre teni siajn havaĵojn, kaj Władysław ankaŭ volis reakiri de Vladislao Maldikakrura rajtan patrimonion. En la konflikto Henriko la 1-a Barbulo volis resti neŭtrala, kvankam por li pli konformaj estis la ideoj de la unua frakcio. Barbulo havis ŝancon al profitoj pro tio, ke estis, post Mjeŝko la Tordokrura, la plej maljuna ido de Piastoj.

Baldaŭ cirkonstancoj devigis Henrikon al malneŭtraleco. En 1206 jaro Vladislao la 3-a Maldikakrura estis forigita de krakova princa trono. Nova princo ekestis Leszek Biały, pli maljuna filo de Kazimierz la 2-a Sprawiedliwy. Vladislao Maldikakrura pro perdo de Krakovo volis pli grandigi havaĵojn en Okcidenta Pomerio. Pro tio, li al Henriko Barbulo proponis interŝanĝon: princlandon de Kalisz kontraŭ aparteninta al Silezio - princlando de Lebus. Henriko rapide konsentis pri interŝanĝo (al li tre profita), tamen ĉi tio okazis kaŭzo de sekva incidento. Pro ĉi tiu interŝanĝo sentis sin maljustita fratido de Vladislao Maldikakrura, Władysław Odonic, kiu sen rezultoj postulis pri sia parto de heredaĵo. Władysław Odonic estis protektita de kristana eklezio kun fronte Henriko Kietlicz kaj parto da potenculoj. Tamen Vladislao Maldikakrura montriĝis pli potenca kaj ambaŭ kontraŭuloj – la princo kaj la arkiepiskopo estis ekzilitaj. Kietlicz kaj Odonic alveturis al Vroclavo, kio embarasigis Henrikon, ĉar li devis esti dankema al arkiepiskopo pro helpo en komenco de lia regado. Post mallonga hezito Barbulo decidis protekti la ekzilitojn kaj eĉ donis al Odonic la ĝuste ricevitan princlandon de Kalisz, kun kondiĉo, ke se Odonic reakirus patrimonion (probable temas pri Poznań) tiam Kalisz redonus al silezia princo. Ĉi tiu politiko malpli bonigis interrilatojn kun Vladislao la 3-a Maldikakrura. Tamen la situacio ne daŭris tro longe. En 1208 oni okazis kunveno en Głogów, kie denove iliaj interrilatoj boniĝis.

Buleo de papo Inocento la 3-a.Redakti

En 1210 jaro oni okazis surpriza evento, papo Inocento la 3-a eldonis buleon, kiu restarigis principon de heredo laŭ pliaĝeco (post morto de reganto sekvos nova regonto - la plej maljuna vira familiano). La dekreto estis malbona por Leszek Biały, kaj donis profitojn al Mjeŝko la Tordokrura. La buleo estis eldonita pro peto, ne priskribita nome, silezia princo, kiu devis esti nur Henriko Barbulo, ĉar Mjeŝko estis titolita: princo por princlando de Opole kaj Racibórz. En la tuta Pollando ekestis konsterno – neniu altrangulo sciis kion fari.

Arkiepiskopo Henriko Kietlicz decidis kunvoki interregionan sinodon en loko Borzykowa, kie oni pripensu pri solvo de la problemo. Al sinodo venis ne nur ekleziaj episkopoj sed ankaŭ princoj – junioroj kaj Henriko Barbulo. Leszek Biały volis havi protekton de la eklezio, do kune kun aliaj Piastoj eldonis grandan imunecan privilegion, kiu donis al episkopoj netuŝeblecon de iliaj posedaĵoj (ĉi tiun privilegion ne subskribis Henriko la Barbulo kaj Vladislao Maldikakrura, malgraŭ ke ili observis la imunecon). Mjeŝko la Tordokrura anstataŭ veturi al Borzykowa venis kune kun militistaro al Krakovo, kie pro decida senordo senprobleme surtroniĝis. Ĉi tio estis rega apogeo de Mjeŝko la Tordokrura, ĉar jam en majo de la sekva jaro la maljuna princo mortis. Nur tiam Kietlicz povis kontribui, ke en Romo la buleo pri restarigo de heredo laŭ pliaĝeco estis senvalidigita. Henriko Barbulo, malgraŭ ke ĝuste li estis la plej maljuna Piasto, ne kontraŭstaris, ĉar li okupiĝis pri aliaj aferoj. Al trono en Krakovo revenis Leszek Biały.

La unua milito pri Lebus.Redakti

 
Regiono de Henriko Barbulo en 1210-aj jaroj (oranĝa koloro) kaj ankaŭ terenoj kiuj mallonge apartenis al Henriko: princlando de Lebus (roza koloro) kaj princlando de Kalisz (verda koloro).

Kaŭzo, pro kiu Henriko Barbulo rezignis pri Krakovo estis, ke margrafo de Lebus Konrad Łużycki okupis princlandon de Lebus. Kvankam Lebus de 1206 jaro apartenis al Vladislao Maldikakrura, tamen kiam princo de Vladislao Maldikakrura perdis tiel strategie gravan terenon tiam regnado de Henriko Barbulo estis minacita. Tial Barbulo rapide translokigis militistaron al okcidenta limo de lia regno. Komence silezia princo pace provis solvi la konflikton. Tial li sendis delegitojn al Altenburg, kie restadis imperiestro Otto la 4-a por reakirigi terenon de Lebus. Tamen la delegitoj revenis sengajnaj, tial Henriko Barbulo decidis organizi militan invadon. Fine oni okazis, ke silezia princo havis bonŝancon, ĉar la 6-a de majo 1210 jaro mortis margrafo Konrad Łużycki, kaj Henriko ekokupis apartenitan al li princlandon de Lebus kune kun Gubin. En la urbo Gubin Henriko Barbulo regis ĝis almenaŭ 1218 jaro.

La triopa piasta alianco.Redakti

En la sekvaj jaroj Henriko Barbulo decidis plilarĝigi kunlaboron kun Leszek Biały kaj Vladislao la 3-a Maldikakrura. La kondiĉoj de alianco estis determinitaj en 1217 jaro dum kunvenoj kun Leszek Biały kaj Vladislao Maldikakrura en loko Danków kaj en la sekva jaro kun Vladislao Maldikakrura en Sądowel. Ĉiu el membroj de tiu specifa triopa piasta alianco (kvankam kunlaboris kun ili Konrad la 1-a de Mazovio) havis aliajn celon. Vladislao Maldikakrura tuj reakiris Lebus kaj aliancanoj helpis al li forigi fratidon. Leszek Biały atingis formalan regadon por cetera parto de Pollando kaj atingis “traktaton pri pli longa vivo” kun pli maljuna ol li je dekkelko da jaroj Vladislao Maldikakrura. “Traktato pri pli longa vivo” funkciis en mezepoka Pollando kaj signifis traktaton inter du regantoj, laŭ kiu, unu el ili tiu, kiu pli longe vivos, estos regonta por ambaŭ regnoj (regionoj). Kaj profitoj al Henriko Barbulo pro alianco ne estas evidentaj. Dum la kelke da sekvaj jaroj la kunlaboro estis perfekta. La unua ekzameno okazis dum elekto de nova arkiepiskopo de Gniezno post morto de Henriko Kietlicz. La aliancanoj volis elekti “Iwo Odrowąż”-on, tamen la papo malaprobis la nomumon kaj nur nova kandidato, Wincenty Niałek, atingis aprobon de ĉiuj. Tamen la ĉefa agado de aliancanoj estis militaj invadoj kontraŭ pagana, ne kristana balta tribo – prusoj. La invadoj oni okazis en jaroj 1222 kaj 1223, tamen malgraŭ financa kaj milita penego oni ne akiris solidajn sukcesojn. Probable tiam Henriko Barbulo, havinte kontaktoj en Germanio, donis proponon, ke oni venigu al Pollando Ordeno de germanaj kavaliroj. Ĉi tiu propono efektiviĝis en 1226 jaro.

Militakiro de Krakovo en 1225 kaj la dua milito pri Lebus.Redakti

 
Malsupra Silezio dum regado de Henriko la 1-a Barbulo

En 1223 jaro en la alianco komencis ekaperi pli kaj pli grandaj difektoj. Al Grandpollandon venis Władysław Odonic kaj militakiris Ujście ĉe rivero Noteć helpe de princo por Gdańsk Świętopełek la 2-a Wielki. Vladislao la 3-a Maldikakrura pro embarasoj kun la fratido devis haltigi siajn politikajn intencoj pri tuta Pollando. Neatenditaj eventoj okazis en 1225 jaro kiam Henriko Barbulo profitinte, ke Leszek Biały okupiĝis pri Rusio, ruze rompis aliancan traktaton kaj milite invadis Krakovon. Tamen milito inter Leszek kaj Henriko oni ne okazis pro tio, ke landgrafo de Turingio Ludoviko la 4-a invadis al Lebus. Verdire pro traktato el Sądowel ĉi tiu tereno apartenis al Vladislao Maldikakrura, tamen Henriko Barbulo ne riskinte perdon de tiu grava tereno, decidiĝis al interkonsento kun postkurintaj militistaroj de Leszek Biały kaj de Konrad de Mazovio. Ne estas konata enhavo de subskribita ĉe rivero Dłubna traktato, probable ĉiu mediaciinto konsentis al resti pri tiama stato. Bataloj pri tereno de Lebus daŭris ĝis 1230 jaro. Kiam Ludoviko la 4-a rezignis pri Lebus, tiam en 1229 jaro arkiepiskopo de Magdeburgo postulis pri ĉi tiu tereno. Do fine Henriko aligis la strategie gravan terenon al sia regno kun konsento de Vladislao Maldikakrura. Kroma akiraĵo, bedaŭrinde por mallonga tempo, estis murzonita urbo Cedynia, kiun Henriko militakiris pro loka konflikto kontraŭ princo de Okcidenta Pomerio - Barnim la 1-a.

 
Pollando en jaroj 1201-1241

Kunveno en loko Gąsawa kaj morto de Leszek Biały.Redakti

En 1227 jaro Leszek Biały ekprovis solvi la plej urĝajn problemojn. Pro tio li organizis kunvenon de piastaj princoj en loko Gąsawa. Al Gąsawa krome de sekularaj kaj ekleziaj altranguloj venis Leszek Biały, lia frato Konrad la 1-a de Mazovio, Władysław Odonic kaj Henriko la 1-a Barbulo. Pro nekonataj kaŭzoj ne venis al kunveno Vladislao la 3-a Maldikakrura, kio estis mirinde pro tio, ke unu el plej gravaj aferoj por solvi estis konflikto kontraŭ lia fratido. Alia grava kaŭzo de kunveno estis, laŭ opinio de Leszek Biały, tro memstara politiko de Świętopełek, princo de Gdańsk. Leszek Biały postulis, ke devigu lin al rezigno pri memstareco aŭ tute forigu lin. Tamen Świętopełek havis alian planon kaj organizis atakon de kavaliroj (probable helpis al li Władysław Odonic), pro kio mortis Leszek Biały, princo por Krakovo kaj Sandomierz. Henriko Barbulo estis grave vundita, kaj li savis nur danke al oferdono kaj fideleco de kavaliro Peregryn el Wiesenburg, kiu ŝirmis lin pere de propra korpo. La eventoj en Gąsawa oni okazis la 24-an de novembro 1227 jaro kaj tute ŝanĝigis politikan situacion. Nova milito pri vakinta trono en Krakovo ekestis certa.

Henriko Barbulo, regento-anstataŭinto en Krakovo.Redakti

 
Henriko Barbulo kun edzino Hedviga kaj geinfanoj (de maldekstra flanko staras: Gertruda, Agnesa, Henriko la 2-a la Pia, Boleslao; sidas: Zofia kaj Konrad), bildo el la 14-a jarcento.

Leszek Biały postlasis jaraĝan filon Boleslaon (Boleslao la 5-a la Ĉasta). Do almenaŭ ĝis aĝo, kiam li povus regi, regento por Krakovo estu iu alia. De komenco la plej grava kandidato estis princo de Grandpollando Vladislao Maldikakrura, kiu antaŭ la kunveno en Gąsawa kontraktis kun pli juna Leszek “traktaton pri pli longa vivo”. Tamen li ne transprenis senprobleme tronon en Krakovo, ĉar Konrad de Mazovio postulis heredaĵon post sia frato. Analoga situacio estis en princlando de Sandomierz, kie junaĝa Boleslao la 5-a la Ĉasta ekestis aprobita kiel hereda reganto, kaj anstataŭe regis lia patrino Grzymisława kun helpo de lokaj altranguloj. Tamen baldaŭ ŝi devis respekti suverenecon de unu el kandidatoj al regado en Krakovo. Konforme al “traktato pri pli longa vivo”, Vladislao Maldikakrura iĝis anstataŭinto de juna Boleslao. Sed komplikiĝis situacio en Grandpollando, kie sekva foje Władysław Odonic superecis dum interna milito. Pro tio al Krakovo venis Henriko Barbulo, sed ne kiel princo, sed kiel anstataŭinto de Vladislao Maldikakrura. Pro ĉi tio Henriko certe atendis profitojn kaj kontraŭ la militara helpo al princo de Grandpollando li akiris aprobon, ke genealogia linio de sileziaj piastoj estos heredontoj en Etpollando (kies ĉefurbo estis Krakovo) kaj Grandpollando. Pro ĉi tio sentis sin maljustitaj Konrad de Mazovio kaj Władysław Odonic.

Mallibereco kaj militperdo de Etpollando.Redakti

En 1228 jaro plenforte okazis milito, kaj bonŝanco estis varia. Komence prosperis Henriko Barbulo, kiu forpuŝis invadon de Konrad de Mazovio dum bataloj ĉe lokoj: Międzyborze, Skała kaj Wrocieryż.
Baldaŭ la situacio tute ŝanĝis. Henriko preferis potencan princan regadon kio ne plaĉis al krakovaj altranguloj. Krome, Henriko Barbulo ekposedis la etpollandan tronon (kvankam kiel anstataŭanto) sen ilia konkordo. Henriko volis moderigi la konflikton kaj en 1229 jaro kunvokis regionan mitingon en Spytkowice. Ĉi tio ne estis tro bona ideo, ĉar dume meso la princo estis atakita, denove vundita kaj malliberigita en Płock.

Konrad de Mazovio triumfis, des pli, ke ankaŭ en Grandpollando situacio disvolviĝis laŭ liaj intencoj. Kvankam granda invado, kiun komence de 1229 jaro li organizis kun helpo de rusoj, fiaskis ĉe remparo de Kalisz, sed jam en la sama jaro Władysław Odonic venkis kaj forigis Vladislaon el Grandpollando. Vladislao Maldikakrura venis al ekzila loko Racibórz. Konrad de Mazovio triumfis kaj senprobleme ekposedis la tronon en Krakovo. La milito ne estis jam finita, ĉar Henriko la Pia pro mallibereco de sia patro transprenis regadon en Silezio kaj komencis prepari militan invadon al Etpollando, sed venko jam estis preskaŭ certa.

Interveno de edzino Hedviga kaj kvazaŭa rezigno pri Krakovo.Redakti

Neatendite helpis al Henriko Barbulo lia pia edzino Hedviga, kiu venis al Płock. Detaloj de la mediacioj ne estas konataj, do tamen Konrad, kiu eĉ scipovis murdi politikaj kontraŭuloj, ekdecidis liberigi Henrikon. Ne faris ĉi tion senkoste, li liberigis Henrikon kondiĉe, ke li rezignu pri pretendado al Etpollando. Silezia princo tamen ne rezignis kaj jam kelke da monatoj post la reveno al Vroclavo atingis de papo liberigon de perfortita ĵura promeso.
Tamen la milito estis haltigita pro tio, ke Henriko jam ne interesiĝis pri tio, kio okazis en Etpollando. Kaj en Etpollando multe oni okazis. Antaŭ ĉio altranguloj pli kaj pli malkontentis pro senkompromisa rego de Konrad de Mazovio. Ankaŭ ne plaĉis al ili tio, ke de sia fratido Boleslao deprenis regon en regiono de Sandomierz kaj tie regigis sian filon Boleslao la 1-a de Mazovio. Tiatempe Henriko Barbulo ekinteresiĝis pri reakiro de Grandpollando por Vladislao Maldikakrura.

Morto de Vladislao Maldikakrura. Henriko Barbulo denove en Krakovo.Redakti

En 1231 jaro ĉe remparo de Gniezno finiĝis malvenke milita invado. Sed en la sama jaro feliĉe por Henriko Barbulo, mortis en Środa Śląska Vladislao Maldikakrura. Mortigis lin germana knabino, kiun li provis sekse perforti. La ununura posteulo kaj heredanto post Vladislao Maldikakrura, samtempe por Grandpollando kaj Etpollando ekestis tiam Henriko Barbulo. Tamen la regadon por ĉi tiuj terenoj li devis akiri perforte. Komence Henriko decidis okupiĝi pri Etpollando. Precipe pro tio, ke post morto de Kazimierz la 1-a opolski, princo por princlando de Opole kaj Racibórz, Henriko protektis vidvinon Wiola kune kun ŝiaj filoj - Mjeŝko kaj Władysław, kio helpis al li pro strategia lokiĝo de ĉi tiu princlando survoje al Krakovo, ĉefa urbo de Etpollando. Kaj la plej grava por li estis protekto de etpollanda familio Gryfici kaj ankaŭ protekto de princino Grzymisława, kiu kune kun filoj denove respektis regadon de Henriko. Konrad de Mazovio ne rezignis pri Etpollando, tamen pro granda favoro al Henriko Barbulo de etpollandaj loĝantoj, fine en 1232 jaro li devis forlasi la princlandon.

La unua provo por militakiro de Grandpollando. Duba interkonsento kun Konrad de Mazovio.Redakti

En 1232 jaro por Henriko Barbulo ekestis ŝanco por militakiri de Grandpollando. La granda invado finis malsukcese pro tio, ke Henriko ne ricevis helpon de grandpollandaj altranguloj kaj Władysław Odonic havis protekton de ekleziaj altranguloj. Milito en Etpollando finis sukcese. En 1233 jaro en Chełm estis subskribita interkonsento inter Henriko Barbulo kaj Konrad de Mazovio. Silezia princo rezignis pri kunligita kun Etpollando regiono de Łęczyca kaj Sieradz, kontraŭ kio li ricevis tutan aprobon de sia regado en Krakovo. Henriko Barbulo denove kuratoris pri Boleslao la 5-a la Ĉasta, al kiu Konrad de Mazovio penis depreni heredaĵon. Boleslao kune kun patrino estis eĉ tra mallonga tempo malliberigitaj. Reciprokaj militaj luktoj pri Etpollando tamen daŭris preskaŭ ĝis morto de Henriko.

La dua milito kontraŭe Władysław Odonic pri heredaĵo post Vladislao Maldikakrura.Redakti

Somere 1234 jaro Henriko Barbulo decidis denove interveni en Grandpollando. Ĉi foje kampanjo okazis alie maniere ol tiu antaŭ du jaroj. La plej grava kaŭzo estis tio, ke Władysław jam ne havis protekton de lokaj altranguloj, kiam li transdonis parto de princaj prerogativoj al arkiepiskopo de GnieznoPełka. La sukceso estis kompleta kaj Odonic volinte savi restaĵo de sia potenco subskribis traktaton, laŭ kiu li devis perdi duonon de Grandpollando kun plej gravaj urboj: Kalisz kaj Poznań. Analoge kiel en Etpollando, ankaŭ ĉi tie oni ne atingis plenan pacon ĉe limoj de princlando. Reciprokaj militaj luktoj plu daŭris kaj por ekzemple en 1235 jaro Władysław Odonic ruze reakiris murzonitan urbon Śrem.
Pro tio, ke Henriko Barbulo militakiris Grandpollandon, li ankaŭ povis solvi problemon pri princlando de Opole, kiu estis strategie grava pro sia lokiĝo ĉe vojo de Vroclavo al Krakovo. En 1234 jaro Henriko decidis eligi el princlando de Opole terenoj de Kalisz kaj Wieluń por princoj de Opole (certe sub sia estreco), kontraŭ kio mem regis en Opole.

Penoj pri reĝa krono. Provo pri garantio por filo reĝa heredaĵo.Redakti

La militakiro de Grandpollando kreis el ŝtato nomita de historiistoj „Monarkio de Sileziaj Henrikoj” kiel plej grava regiono de Pollando. Tamen la ŝtato ne estis teritorie kaj politike kohera. Konstanta minaco de Konrad de Mazovio kaj Władysław Odonic kaŭzis, ke en 1234 jaro Henriko Barbulo devis permesi al sia filo ankaŭ Henriko formale kune regi. Ankaŭ sekvis disdivido de kortego kaj kompetentecoj inter ambaŭ Henrikoj. De ĉi tiu tempo, la patro havis titolon de princo por Silezio kaj Krakovo, kaj filo havis titolon de princo por Silezio kaj Grandpollando. Henriko Barbulo atingis interkonsento kun krakovaj altranguloj, danke al kio lia filo heredis regnon en Krakovo. Por plena asekureco Henriko komencis klopodi pri kronado de sia filo. Tial li ekinterrilatis kun germana imperiestro Frederiko la 2-a. Tamen kreskinta konflikto kun kristana eklezio kaj baldaŭa morto neniigis lian ambician planon.

Interna politiko.Redakti

En interna politiko Henriko Barbulo penis gardi pri grandaj rajtigoj al princoj. Por neŭtraligi potencon de altranguloj, li klopodis protekti mezrangajn kavalirojn. Li ankaŭ reduktis gravecon de bienaj oficistoj, kaj precipe de kastelestroj.
Interrilatoj kun kristana eklezio ne estis tro bonaj, kaj precipe komplikiĝis fine de lia vivo. En senfina milito kontraŭ Władysław Odonic, Władysław estis protektita de eklezio. Ili ambaŭ eĉ provis atingi justecon de papo sed senrezulte. Henriko fine de sia vivo konfliktis kontraŭ episkopo de Vroclavo pro rompo de imuneco en ekleziaj posedaĵoj. Pro tio silezia princo estis anatemita. Lia filo Henriko la 2-a la Pia havis problemoj por entombigi patron en konsekritan lokon. Nur liaj malsuperoj kaŭzis, ke eklezio neniigis anemon. Malgraŭ ĉi tiuj konfliktoj, Henriko Barbulo scipovis bone kunvivi kun klerikoj. Por ekzemple, bone kunlaboris kun episkopoj de Lebus, al kiuj permesis organizi dominikanan mision en princlando de Haliĉ.

Alia grava aspekto de interna politiko estis ekonomia agado, kio donis rapidajn, konkretajn profitojn – Silezio plimultigis sian riĉecon. Rimedo por plikreski ekonomian nivelon estis intensa koloniado laŭ magdeburga juro en preskaŭ senloĝintaj terenoj de montetaro apud Sudetoj kaj de ĉelimaj praarbaroj. La koloniado ne nur tuŝis vilaĝajn terenojn, Henriko Barbulo donis al dekkelko da lokoj urborajton (la unua estis Złotoryja en 1211 jaro).

Morto kaj opinioj pri Henriko Barbulo.Redakti

Henriko la 1-a Barbulo mortis la 19-an de marto 1238 jaro en Krosno ĉe Odro. Lia unua vivinta tiam filo Henriko la 2-a la Pia heredis tutan heredaĵon. De edziĝo kun Hedviga el Andechs li havis kvar filojn (krome Henriko, ankaŭ Boleslao kaj duan, nekonatan de nomo, kiu mortis infanaĝe antaŭ 1208, kaj Konrad la Buklohara, kiu mortis en 1213 pro akcidento dum ĉasado) kaj kvar filinojn (Agnesa, Zofia, Anna, kiuj mortis infanaĝe kaj Gertruda, kiu estis fianĉigita al Otto de Vitelsbaĥoj, kaj kiu poste estis abatino por monaĥejo en Trzebnica).

Henriko la 1-a Barbulo estas opiniata kiel unu el plej eminentaj Piastoj dum periodo 11381320, kiam Pollando estis dividita je regionoj, kvankam lia verko neniiĝis jam post tri jaroj pro neatendita invado de mongoloj. Kiel kapabla politikisto kaj mastro kaŭzis, ke Silezio, sed ankaŭ parte Etpollando kaj Grandpollando povis kunevolui kun rapide ŝanĝinta Okcidenta Eŭropo. Lia persona signo estis turnita arko kun meze lokita kruco – forme blanka bendo lokita sur flugiloj de nigra aglo restis sur blazono de Silezio.

FontoRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Henryk I Brodaty en la pola Vikipedio.