Lubuŝio, orienta parto de ĝi estas Lubuŝa Provinco (pole Województwo lubuskie, germane Land Lebus, Lebuser Land, pole Ziemia Lubuska, latine terra Lubus) estas la nomo de glaciepoke ekestinta altebenaĵo kaj de historia kultura pejzaĝo ambaŭflanke de la rivero Odro. Ĝia kultura kaj centro estis longe la nomdonanta urbo Lubuŝo (Lebus).

Lubuŝio
Regiono
historia regionoregiono • kultura regiono • altebenaĵo [+]

LandoPollando

ĈefurboLebus


Lubuŝio (Tero)
Lubuŝio (Tero)


Vikimedia Komunejo:  Lebus Land [+]
vdr

Fruaj spuroj de loĝado troviĝas jam el la Bronzepoko, ĉ. 1000 a.Kr. De la 10-a ĝis la 13-a jarcento p.Kr. Lubuŝio estis aparta reglando kiun regis la Sileziaj PiastojBoleslao la Brava k.a. Post la fondo de Frankfurto ĉe Odro, la urbo perdis signifon, kaj la lando venis sub la regadon de la margrafoj de Brandenburgio.

Post la limŝanĝoj sekve de la Dua Mondmilito, la parto okcidente de la rivero Odro apartenas al Germanio, de 1949 ĝis 1990 estis parto de la ŝtato GDR kaj de tiam apartenas al la germana federacia lando Brandenburgio, dum la parto oriente de la rivero konsistigas la Lubuŝan Provincon de Pollando. Kvankam la provinca nomo de la orienta parto eksplicite prenas referencas al la historia regiono kaj en Esperanto foje simple titoliĝas "Lubuŝio", necesas atenti ke efektive la historia pejzaĝo estas translima kaj la pollanda provinco konsistigas nur la orientan parton de ĝi. Sian nomon la regiono havas de la urbeto Lebus nun en Brandenburgio. Ĉefurboj de la provinco estas Gorzów Wielkopolski kaj Zielona Góra.

Supozata grandeco de la Pollando de Mjeŝko la 1-a, la unua pola duko
Preĝejo en urbeto Lebus