Malfermi la ĉefan menuon

Kurt MASUR (naskiĝinta la 18-an de julio 1927 en Brzeg, mortinta la 19-an de decembro 2015 en Greenwich / Konektikuto[1]) estis germana direktisto.

Kurt Masur
Kurt Masur TA 2012 cropped.jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1927 (1927-07-18)
en Brzeg
Morto 19-an de decembro 2015 (2015-12-19) (88-jara)
en Grenviĉo
Mortokialo Parkinsona malsano
Tombo Südfriedhof Leipzig
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko
Profesio
Profesio dirigento • universitata profesoro
TTT
Retejo http://www.kurtmasur.com/
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Masur studis en Vroclavo (1942-1944) kaj en Lepsiko (1946-1948). Inter 1951 kaj 1953 li estis unua orkestromajstro en Erfurto, Lepsiko (1951-1953) kaj Dresdeno (1955-1958) direktante. En 1958 li nomumitis en Schwerin generalmuzikdirektoro kaj iris en 1960 kiel supera reĝisoro ĉe la operejon Komische Oper Berlinon. Tie li restis ĝis 1964.

Post la reveno Dresdenon en 1967 li estis ĉefdirektanto de la Dresdenaj Filharmonikistoj (ĝis 1972) transprenonte en 1970 samtempe la postenon renomitan de Gewandhaus-kapelestro en Lepsiko. Li sukcesis rangigi la orkestron inter la plej bonajn de la mondo. En 1991 li iĝis muzika direktoro de la Novjorka Filharmonio. En 2000 Masur iĝis ĉefo de London Philharmonic Orchestra en Londono (ĝis 2007), en 2002 de Orchestre National de France en Parizo (ĝis 2008).

Rolo en 1989Redakti

Masur estas subsignanto de la alvoko je paceco, kiu helpis ke ne verŝitis sango dum la lepsika demonstracio lunda en la 9.10.1989 dum la Turniĝo en GDR.

FontoRedakti

Theilacker, Jörg: "Masur, Kurt", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti