Komika Operejo Berlino

La Komika Operejo Berlino - germane Komische Oper Berlin - estas operejo en la strato Behrenstraße de la urbodistrikto Mitte ("centro") de Berlino. Ĝi situas en la eksa orienta urboparto kaj estas la plej malgranda el la tri operejoj de la ĉefurbo de Germanio. Kun la aliaj du operejoj - Deutsche Oper Berlin kaj Staatsoper Unter den Linden - kaj aldone kun la "ŝtata baledo Berlino" (Staatsballett Berlin) kaj scenejoserva firmao ĝi konsistigas la institucion Berliner Opernstiftung ("berlina opereja fondaĵo"). La nomo "komika" ne signifus, ke la konstruaĵo estus iel ridinda, sed aludas al la ĝenro de "komikaj operoj", kiuj tradicie estis kaj estas prezentataj en la teatrejo.

Komika Operejo Berlino
operejoorganizaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo Secesio vd
Arkitekto Fellner & Helmer • Kunz Nierade vd
Estiĝo 1892
Malfermo 1892
Lando Germanio vd
Situo Berlin-Mitte
Adreso Behrenstraße 55-57, 10117 Berlin
Situanta sur Behrenstraße
Poŝtkodo 10117
Situo
Geografia situo 52° 30′ 57″ N, 13° 23′ 13″ O (mapo)52.51583333333313.386944444444Koordinatoj: 52° 30′ 57″ N, 13° 23′ 13″ O (mapo)
Komika Operejo Berlino (Berlino)
Komika Operejo Berlino (Berlino)
DEC
Komika Operejo Berlino
Komika Operejo Berlino
Situo de Komika Operejo Berlino
Map
Komika Operejo Berlino
Filioj Chorus of the Komische Oper Berlin vd
Retejo https://www.komische-oper-berlin.de/
vdr
ekstera aspekto de la operejo
la opereja enirejo
la festa ŝtuparejo de la operejo
interna impreso de pluraj loĝioj
la scenejo

Historio redakti

1892 ĝis 1944: La Metropol-teatrejo redakti

La vienaj arkitektoj Hermann Helmer kaj Ferdinand Fellner en 1892 planis la teatrejon, en kiu unu sursceniĝis la prezentaĵoj de la teatro Unter den Linden. Ekde la jaro 1898 en la ejoj ekzistis la Metropol-teatro, kiu antaŭ la Unua Mondmilito tre konatis pro siaj popularaj revuoj kun multaj gedancistoj kaj elstare stelulaj gekantistoj. Post la jaro 1918 ĝi redifinis sian programon kaj estis opereta teatrejo. En 1933 la novaj naziaj regantoj fermis la teatrejon, sed ekde 1934 uzis la ejon por malfermi tie nacisocialisman operetan teatrejon de la nazia organizaĵo „Kraft durch Freude“ ("forto per ĝojo") – en la nazia operetejo interalie okazis la premiero de la opereto Maske in Blau de la komponisto Fred Raymond. Antaŭ la fino de la Dua Mondmilito grandaj partoj de la konstruaĵo inkluzive de la enireja halo kaj la arte valoraj plafonaj pentraĵoj komplete detruiĝis, sed la sceneja spektejo restis preskaŭ nedifektita.

1947 ĝis nun: Komische Oper Berlin redakti

En 1947 la aŭstra reĝisoro Walter Felsenstein en la historia teatrejo fondis la komikan operejon Berlino: la 23-an de decembro la nova operejo inaŭguriĝis per prezentiĝo de la opereto Die Fledermaus ("la vesperto") de Johann Strauß, direktita de li mem – komenciĝis nova areo de la domo. Per la laboro de Walter Felsenstein, kiu ĝis sia morto en 1975 estis gvidanto kaj ĉefa reĝisoro de la institucio, la operejo ricevis tutmondan rekonun kiel kovejo de la moderna muzika teatro.

Pluraj el la surscenigoj de la reĝisoro ĝis la nuntempo havas preskaŭ legendan renomon, ekzemple la operetoj Les Contes d’Hoffmann ("rakontoj de Hoffmann") kaj Barbe-Bleue ("kavaliro blubarbo") de Jacques Offenbach kaj La Traviata ("la devojiĝintino") de Giuseppe Verdi. Fondiĝis komplete nova operista ensemblo kaj gvide de la dirigisto Leo Spies ankaŭ la orkestro nove formiĝis. Inter la modfamaj dirigistoj, kiuj dum la sekvaj jardekoj gvidis tiun orkestroj, estis Otto Klemperer, Václav Neumann, Rolf Reuter kaj Kurt Masur.

Inter la jaroj 1965 kaj 1966 la domo kiel prestiĝa objekto de la ŝtato GDR amplekse moderniĝis. Laŭ planoj de la arkitekto Kunz Nierade la fasado ricevis novan formon, kaj ekestis nova funkcia konstruaĵo. La 4-an de decembro 1966 la operejo estis remalfermita per la opero Don Giovanni de Wolfgang Amadeus Mozart en surscenigo de la ĉefreĝisoro Walter Felsenstein. La operejo nun havas kapaciton de 1190 spektejaj sidlokoj.

Post la morto de Walter Felsenstein en 1976, lia disĉiplo Joachim Herz ĝis inkluzive de la jaro 1980 estis direktoro kaj ĉefreĝisoro, de 1981 ĝis 1994 Werner Rackwitz estis direktoro, Harry Kupfer ĉefreĝisoro kaj Rolf Reuter orkestra ĉefdirigisto. En 1994, kvar jarojn post la germania reunuigo, Albert Kost iĝis direktoro kaj Yakov Kreizberg iĝis orkestra ĉefdirigisto kaj poste gvida muzikdirektoro de la operejo - Harry Kupfer restis gvida reĝisoro. Samjare Jan Linkens kaj Marc Jonkers iĝis artaj gvidantoj de la opereja danca teatro, kiu en la sekvaj jaroj iĝis pli kaj pli memstara baleta ensemblo. Ekde la jaro 1999 ĝis nun la gvidaj postenoj de la operejo kaj baleta ensemblo plurfoje novatribuiĝis al elstaraj, renomaj artistoj.

Eksteraj ligiloj redakti