Otto Klemperer

Otto Klemperer (n. 14-an de majo 1885 en Breslau; m. 6-an de julio 1973 en Zuriko) estis germana dirigento kaj komponisto. Li estas konsiderata kiel unu el la plej elstaraj de la 20-a jarcento.

Otto Klemperer
Persona informo
Otto Klemperer
Naskiĝo 14-an de majo 1885 (1885-05-14)
en Breslaŭo, Germana Regno
Morto 6-an de julio 1973 (1973-07-06) (88-jaraĝa)
en Zuriko
Tombo Israelite Cemetery Upper Frisian Mountain vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioIsraelo vd
Alma mater Universitato de Artoj Berlino • Hoch Conservatory • Klindworth-Scharwenka Conservatory • Stern Conservatory vd
Familio
Edz(in)o Johanna Geisler vd
Infanoj Werner Klemperer • Lotte Klemperer vd
Parencoj Victor Klemperer • Georg Klemperer • Felix Klemperer vd
Profesio
Okupo dirigentokomponisto vd
Aktiva dum 1906– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Super ĉio, lia famo ripozas sur liaj interpretoj de la germana repertuaro, kiun li kutime prezentis kun severeco kaj grandiozeco (ĉu en koncertejoj aŭ sur registradĵoj). Liaj prezentoj je liaj pli postaj jaroj ofte estis konataj por ĝiaj malrapideco.

Vivo redakti

Junaĝo kaj unuaj profesiaj jaroj redakti

Klemperer naskiĝis en la silezia Breslau. Sian studon komencitan ĉe Dr. Hoch’s Konservatorium en Frankfurto ĉe Majno li daŭrigis en Berlino ĉe Stern’schen Konservatorium kun James Kwast (piano) kaj Hans Pfitzner (kompozicio kaj orkestrodirigentado). Kiam li en 1905 ĉe la 2simfonio de Gustav Mahler rajtis dirigenti sub Oskar Fried la fororkestron, li trafis sur la komponiston persone. La du amikiĝis, kaj Klemperer ricevis en 1907 laŭ rekomendo de Mahler la postenon de ĥordirigento, poste tiun de kapelmajstro ĉe la germana landoteatro en Prago. En 1910 li asistis Mahler-on ĉe la unua prezentado de ties 8-a simfonio.

Teatrokariero en la Germana Regno redakti

Dum sia plua kariero li iris al la urbaj teatroj de Hamburgo (1910–1912) kaj de Barmen (1912–1913). Ekde 1914 ĝis 1917 li estis reprezentanto de Pfitzner ĉe la urba teatro en Strasburgo kaj ĉefdirigento de la Strasburgaj Filharmoniistoj. Poste sekvis agado kiel kapelmajstro, pli poste kiel ĝenerala muzikdirektoro ĉe la opero en Kolonjo (1917–1924). Ekde 1924 ĝis 1927 Klemperer aktivis kiel ĝenerala muzikdirektoro en Wiesbaden, lia plej bela epoko, kiel li poste manifestis. Per la katolika ekleziulo Franz Xaver Münch, kun kiu li estis amike ligita, li trovis kontakton en 1918 al la abatejo Maria Laach kaj konvertis en 1919 al katolikismo.

En Kolonjo li geedziĝis en 1919 kun la kantistino Johanna Geisler. Post plua laboro ĉe la ŝtata teatro en Wiesbaden (1924–1927) li direktis ĝis 1931 la Krolloper-on en Berlino. Klemperer famiĝis pro siaj prezentadoj de samtempulaj verkoj, ekzemple de Glückliche Hand de Arnold Schönberg, de la opero Aus einem Totenhaus de Leoš Janáček, de Oedipus Rex de Igor Stravinski kaj Cardillac de Paul Hindemith .

Klemperer akiris famon per siaj furoraj prezentadoj en la tempospaco inter la fino de la unua mondmilito kaj la potencakiro de Adolf Hitler en 1933 kiel unu el la vere elstaraj dirigentoj de la Germana Regno[1].

Elmigrado en 1933 redakti

La Leksikono pri la judoj en la muziko proskribis Klemperer-on per jena aserto: "Sian ĉefan taskon Klemperer vidis en la konscia misformado de germanaj majstroverkoj". En 1933 sekvis malpermeso de prezentadoj kun la aserto, ke li estas "kulturbolŝevisto". Ĉar Klemperer estis judo, li elmigris jam samjare en Usonon, kie li fariĝis dirigento de la Filharmonia Orkestro je Los-Anĝeleso. Dum sia tempo en Usono li koncentriĝis precipe sur la verkoj de la germanaj klasikistoj kaj romantikistoj kiel Beethoven, BrahmsMahler.[2]

Reveno al Eŭropo en 1947 redakti

 
Otto Klemperer (maldekstre) en 1954 en la radiostudio de WDR

Post la fino de la dua mondmilito li revenis al Eŭropo kaj fariĝis muzika direktisto de la ŝtata opero en Budapeŝto (1947–1950). Post kiam li ankoraŭ tri jarojn aktivis i.a. ĉe Simfoniorkestro je Montrealo, li ekloĝis en 1954 en Svisio kaj laboris ĉefe kun la Filharmonia Orkestro de Londono, kie li en 1959 ricevis la postenon de ĉefdirigento dumvive.

En la budapeŝta opero li sukcesis per memorindaj operprezentadoj, tamen ankaŭ ekestis unu el la skandaloj tipaj por Klemperer: Je la fino de la gralorakonto en prezentado de Lohengrin la 24-an de oktobro 1948 la fervora publiko aplaŭdegis pro la elstara prezentado de Jozsef Simandy, por eldevigi ripeton. Klemperer, kiu vidis interrompita la muzikan fluon, reagis ĉagrenite, post kiam la publiko jam ne volis fini la muĝan aplaŭdon, li ĉesis sian dirigentadon, sin turnis kaj vokis en la publikon: „impertinenteco“ kaj tuj forlasis la orkestrofosaĵon. La publiko vokis „Otto, Otto“, mallonge poste li revenis kaj findirigentis la operon.

La dokumento eĉ hodiaŭ estas ricevebla sur lumdisko de Firmao Gramofono 2000.

La komponisto Klemperer redakti

Kvankam Klemperer malpli famiĝis kiel komponisto, li tamen verkis multnombron de propraj verkoj, inter ili ses simfonioj, unu meso, naŭ arĉkvartetoj, ĉirkaŭ 100 lidoj kaj unu operon kun la titolo Das Ziel (la celo).

 
La tombo de Klemperer en la Juda Tombejo Oberer Friesenberg en Zuriko.

Lumdiska produktaĵo ekzistas de liaj simfonioj n-o 1 kaj n-o 2 samkiel de kvar el liaj simfoniaj verkoj (Merry Waltz, Marcia funèbre, Recollections, Scherzo), ludataj de la Staatsphilharmonie Rheinland-Pfalz sub direktado de Alun Francis (cpo 999 987-2).

Lastaj vivojaroj redakti

En sia pli malfrua vivo Klemperer suferis je parta paralizo, kiu verŝajne rezultis de kirurgio en la jaro 1939, kiam oni lin kuracis lin pro tumoro en la kapo. Krome li malsaniĝis je dupola ĝenaĵo (mania-depresiva malsaniĝo), pro kiu li dumtempe estis en malsanulejo. Malgraŭ tio li restis aktiva ĝis en la jaro 1971. Post tiu ĉi tempo li retiriĝis el la publika mondo, ĝis kiam en 1973 li mortis en Zuriko.

Lia filino Lotte (1923–2003) zorgis por li ĝisfine kiel estro, sekretario kaj prizorganto.


Literaturo redakti

  • Peter Heyworth (Hrsg.): Gespräche mit Klemperer. S. Fischer Verlag, Frankfurt am Main 1974, ISBN 3-10-033501-5.
  • Charles Osborne: Otto Klemperer - Sagen Sie doch einfach Otto. Piper, München 1981, ISBN 3-492-02430-0.
  • Peter Heyworth: Otto Klemperer. Dirigent der Republik 1885-1933. Siedler, Berlin 1988, ISBN 3-88680-166-7.
  • Peter Heyworth: Otto Klemperer. His Life and Times: 1933-1973. Cambridge University Press, Cambridge, 1996, ISBN 0-521-24488-9.

Notoj redakti

  1. Peter Heyworth nomis lin pli malfrue en sia biografio „Dirigento de la respubliko“.
  2. Ernst Klee, Das Kulturlexikon zum Dritten Reich - Wer war was vor und nach 1945, S. Fischer Verlag, Frankfurt, ISBN 978-3-10-039326-5

Eksteraj ligiloj redakti