2-a simfonio (Mahler)

La 2-a simfonio en c-minoro de Gustav Mahler estas simfonio en kvin movimentoj por soprano- kaj aldo-soloistinoj, miksita ĥoro kaj granda orkestro. Pro la uzado de kantvoĉoj la verko apartenas al la ĝenro de la simfonikantato. Foje oni kromnomas la simfonion ankaŭ releviĝosimfonio, sed ĉi tiu nomo ne devenas de la komponisto.

Indikoj pri la verko redakti

La orkestro estas subdividita en du orkestrojn, la ĉefan samkiel la fororkestron (nur 5-a movimento). La ĉeforkestro konsistas el 4 transversaj flujtoj (alterne kun flutetoj), 4 hobojoj (alterne kun angla korno), 3 klarnetoj en B♭ (3-a ankaŭ basklarneto), 2 klarnetoj en E♭, 4 fagotoj (4-a alterne kun kontrafagoto), 6 kornoj, 6 trumpetoj, 4 trombonoj, bastubjo, orgeno, 2 harpoj, 6 timbaloj (2 ludantoj), frapilaro (granda tamburo, cimbaloj, 2 tamtamoj, triangulo, malgranda tamburo, kampaneto, 3 sonoriloj, vergo), arĉinstrumentoj. La pli malgranda forokestro konsistas el 4 kornoj (ankaŭ 7-a ĝis 10-a korno en la ĉeforkestro), 4 trumpetoj (2 kiel 5-a kaj 6-a trumpeto ankaŭ en la ĉeforkestro), timbalo, granda tamburo, cimbaloj kaj triangulo. Krome aldoniĝas soprana kaj alda soloisto samkiel miksita ĥoro.

La unua prezentado de la unua tri movimentoj okazis la 4-an de marto 1895 en Berlin, la kompleta simfonio estis unuafoje prezentata ankaŭ en Berlino la 13-an de decembro 1895, ambaŭ prezentadoj kun Mahler kiel dirigento. La soloistinoj en la 2-a simfonio estis Josephine v. Artner (s) kaj Hedwig Felden (a). Ludis la Berlinaj Filharmoniistoj.

Ekestohistorio redakti

La ekestohistorio de la tuta simfonio etendiĝas – pro la laborstreĉo de Mahler kiel dirigento – sur plurajn jarojn. En septembro 1888 la instrumentado de la unua movimento, kiu tiutempe portis la titolon "mortintosolenaĵo", jam estis preta. Evidente Mahler ne sukcesis daŭrigi la verkadon je la simfonio pro la eklaborado kiel operestro en Budapeŝto kaj sia posta translokiĝo al Hamburgo, tiel ke li pretigis la duan kaj trian movimentojn nur en 1893, la tutan simfonion nur en 1894.

Strukturo kaj analizo redakti

La simfonio konsistas el kvin movimentoj tre diferencaj

  1. Allegro maestoso
  2. Andante moderato
  3. (Skerco) En trankvile flua movado
  4. 'Pralumo'. Tre solena, sed modesta
  5. Laŭ tempo de la skerco

Jam la nombro de la taktoj, kiu pro la ĉirkaŭ egalaj ĉeftempoj respegulas ankaŭ la tempajn proporciojn de la movimentoj, montras iliajn malsamajn ampleksojn: 445, 299, 581, 68 und 784 taktoj.

Per totala ludotempo de ĉ. 85 ĝis 90 minutoj la 2-a simfonio apartenas al la plej longaj el la simfonioj de Mahler.

La kvinmovimenta subdivido de la verko jam montras, ke la klasika kvarmovimenta skemo de simfonio, konsista el kapmovimento, malrapida movimento, dancmovimento kaj finalo ĉi tie ne sen pluaĵoj povas esti aplikata. Unua kaj kvina movimento plejeble konformus al ĉi tiu temo, La dua movimento aperas kiel kvinparta kantoformo, dum kiam la skerco havas dancan karakteron. La kvara kaj plej mallonga movimento, la 'pralumo', samtempe estas malrapida movimento kaj trankvilopunkto antaŭ la eksplodo de la finalo.

Unua movimento redakti

La unua movimento tenas el inter la restaj elstaran pozicion. Mahler notis ĉe la fino de la unua movimento: „Jen sekvas paŭzo de almenaŭ 5 minutoj.“

Interese krome estas, ke la komponisto post pretigo de la unua movimento en sia unua versio la 10-an de septembro 1888 titolis tiun ĉi kiel "simfonio en c-minoro", poste anstataŭigis ĉi tiun titolon per (mortintosolenaĵo) kaj ankoraŭ la 16-an de marto 1896, tri monatojn post la unua prezentado de la kompleta simfonio, prezentis la unuan movimenton nur sub ĉi tiu titolo.

 
Ĉeftemo de la 1-a movimento

Dua movimento redakti

Andante moderato. Tre trankvila. Neniam hasti!

 
Temo de la 2-a movimento

La dua movimento estas trankvila Ländler (bavara-aŭstra danco en 3/4-takto) kaj grave kontrastas kaj la unuan kaj la sekvantajn movimentojn.

Tria movimento redakti

"En trankvile flua movado", c-minoro

La tria movimento de la simfonio estas ne-preteraŭdeble ligita kun la lido "Des Antonius von Padua Fischpredigt" (La fiŝprediko de Antonio de Padovo - el Wunderhorn-lidoj). De Mahler ne provizita per klara nomigo, la movimento ofte estas nomata skerco, ĉarĝia aperaĵo laŭas la principojn de skerco en la formo A-B-A'. La A-prto je tio sin apogas lige sur la pianolidon, dum kiam la B-parto, t.e. la trio, estas novkomponita.

La movimento ekestis laŭ la pianolido, kiu servis kiel modelo, tamen antaŭ la orkestroversio de la pianolido.

 
Detalo el la tria movimento

Mahler mem diris pri la elverkado de la pianolido al skerco de la simfonio:

"En la 'fiŝprediko' [...] regas [...] iomete dolĉacida humuro. La sankta Antonio predikas al la fiŝoj, kaj liaj vortoj tuj transformiĝas en ilian lingvon, kiu tute ebrie eksonas (en la klarneto). [...] Ka kiel la kunveno tiam, kiam la prediko finiĝis, fornaĝas al ĉiuj flankoj:

La prediko plaĉis,
Ili restas kiel ciuj

kaj eĉ ne komprenis eteton de la senco, kvankam la sanktulo al ili grandioze prezentiĝis! - La satiro pri la homamaso en tio tamen nur la plej malmultaj komprenos"

Kvara movimento redakti

La kvara movimento portas la titolon „Urlicht (el des Knaben Wunderhorn)“. Laŭ la taglibro de Natalie Bauer-Lechner (januare 1896) Mahler pri ĉi tiu movimento: „la 'Urlicht' [= pralumo] estas la demandado kaj luktado de la animo pri Dio kaj pri la propra dia ekzisto trans ĉi tiu vivo.“

La movimento estas pregata per trankvila, modesta humoro. Aldistino kantas, akompanate en simpla ĝis triobla piano far la orkestro „O Röschen rot!“ el Des Knaben Wunderhorn (origine ĉi tiu lido estis parto de Des Knaben Wunderhornde Mahler) . Kiel ankaŭ la aliaj movimentoj ĉi tiu estas pregita per kontrastado de popolmuzikaj elementoj, ekz. la violonsoloo kun (i.a.) klarneta akompano, kun malsame pli sensivaj partioj, personigite precipe per la aldistino.

 
Violonsoloo kaj klarneto, detalo
 
Aldosoloo, detalo

Prezentinstrukcio: Tre solena, sed modesta (ĥoraleca).

Jen la teksto:

Ho roza flor'!
Suferas homo pro dolor'!
Suferas homo pro mizer'!
Ĉielo estas mia prefer'!
Larĝan vojon nun suriris mi;
Venis anĝelet' kaj volis min rifuzi.
Ho ne! Mi ne lasis min rifuzi!
Mi estas de kaj re-volas al Di'!
La kara Di' regalos min per-lume,
Ĝis mia vivo eterna ĝi brilas dume!

Kvina movimento redakti

Laŭ tempo de la skerco. Furioze elirante.

La teksto baziĝas sur poemo „Die Auferstehung“ (la releviĝo) de Friedrich Gottlieb Klopstock. Mahler muzikigis la unuajn du srofojn de la klopstoka teksto, kiujn li kompletigis per propra aldona poeziaĵo. La tekston kantas sopranisto, aldisto kaj ĥoro.

Ĥoro kaj soprano:

Releviĝo estos via solv'
post ripoz', mia polv',
Donos al vi ja senmortan vivon
tiu, kiu vin vokis.
Reekfloros vi, semato vi
La majstro de l' rikolt'
kolektas garbojn
nin, kiuj mortis.

Aldo:

Ho kredu, mia kor'! Kredu
Nenion vi ja perdos!
La sopiratan havas vi,
Kion vi amis, por ĝi luktanta!
Ho kredu: vi ja ne naskiĝis vane!

Soprano:

Ne vane vi vivis, suferis!

Ĥoro:

Kio ekestis, tio pereos!
Kio pasis, releviĝos!

Ĥoro kaj aldo:

Ĉesu tremadi!
Preparu vin por vivi!

Soprano kaj aldo:

Ho doloro penetra!
De vi mi forluktis!
Ho morto subiganta!
Nun vi estas sube
Per flugiloj, kiujn akiris
mi en arda amstrebo
al lum' forŝvebos,
Al kiu okulo ne iris!

Ĥoro:

Per flugiloj, kiujn akiris
mi, mi do forŝvebos!
Mortos mi, por ree vivi!

Ĥoro, soprano kaj aldo:

Releviĝo estos via solv'
Subite, mia kor'!
Kion vi batis,
Al Di' tio vin portas!

Diskografio (selekto) redakti

De la 2-a simfonio de Gustav Mahler ekzistas pli ol 120 registraĵoj sur lumdisko resp. sondisko. Ĉisekve oni trovas nur kelkajn elstarajn mejlŝtonojn el la interpreta historio. Kompleta diskografio troviĝas sub Ligoj eksteren.

  • Bruno Walter, Maria Cebotari (Sopran), Rosette Anday (Alt), Konzertvereinigung Wiener Staatsopernchor, Wiener Philharmoniker. Andante (1948, live)
  • Hermann Scherchen, Wiener Staatsopernchor, Mimi Coertse Sopran, Lucretia West (Alt), Decca (1958)
  • Leonard Bernstein, Lee Venora (Sopran), Jenni Tourel (Alt), The Collegiate Chorale, New York Philharmonic. CBS/Sony (1963)
  • Otto Klemperer, Elisabeth Schwarzkopf (Sopran), Hilde Rössel-Majdan (Mezzosopran), Philharmonia Chorus & Orchestra. EMI (1963)
  • Otto Klemperer, Heather Harper (Sopran), Janet Baker (Alt), Chor und Symphonieorchester des Bayerischen Rundfunks. EMI (1965)
  • Georg Solti, Heather Harper (Sopran), Helen Watts (Alt), London Symphony Chorus and Orchestra. Decca (1966)
  • Rafael Kubelik, Edith Mathis (Sopran), Norma Procter (Alt), Chor und Symphonieorchester des Bayerischen Rundfunks. Deutsche Grammophon (1969)
  • Leonard Bernstein, Sheila Armstrong (Sopran), Janet Baker (Alt), Edinburgh Festival Chorus, London Symphony Orchestra. CBS/Sony (1974)
  • Zubin Mehta, Ileana Cotrubas (Sopran), Christa Ludwig (Mezzo-Sopran), Wiener Staatsopernchor, Wiener Philharmoniker. Decca (1975)
  • Eliahu Inbal, Helen Donath (Sopran), Doris Soffel (Alt), Chor des NDR Hamburg, Radio-Sinfonie-Orchester Frankfurt. DENON (1985)
  • Leonard Bernstein, Barbara Hendricks (Sopran), Christa Ludwig (Alt), Westminster Choir, New York Philharmonic Orchestra. Deutsche Grammophon (1987)
  • Gilbert Kaplan, Benita Valente (Sopran), Maureen Forrester (Alt), London Symphony Orchestra. IMP (1987)
  • Gilbert Kaplan, Latonia Moore (Sopran), Nadja Michael (Alt), Wiener Singverein, Wiener Philharmoniker. DG (2002)
  • Claudio Abbado, Eteri Gvazava (Sopran), Anna Larsson (Alt), Orfeon Donostiarra, Lucerne Festival Orchestra. Deutsche Grammophon (2004, live)
  • Pierre Boulez, Christine Schäfer (Sopran), Michelle DeYound (Mezzosopran), Wiener Singverein, Wiener Philharmoniker. Deutsche Grammophon (2006)

Akceptado de la verko redakti

Multaj aŭskultintoj kritikis la duan simfonion de Mahler. Mahler priskribas la reagon de Hans von Bülow jene: „kiam mi ludis antaŭ li mian mortintosolenaĵon, li eniris nervozan teruron kaj klarigis, ke Tristan kompare kun mia peco estas simfonio de Haydn, kondutis kiel frenezulo.“ Brahms nomis Mahler pro ĉi tiu simfonio „reĝo de la revoluciuloj“.

Literaturo redakti

  • Natalie Bauer-Lechner: Erinnerungen an Gustav Mahler, E. P. Tal & Co, Leipzig 1923
  • Christoph Metzger: Mahler-Rezeption – Perspektiven der Rezeption Gustav Mahlers. Florian Noetzel, Wilhelmshaven 2000, ISBN 3-7959-0769-1
  • Rudolf Stephan: Gustav Mahler. II. Symphonie c-moll. Meisterwerke der Musik Bd. 21. Fink, München 1979, ISBN 3-7705-1737-7
  • Renate Ulm (Hrsg.): Gustav Mahlers Symphonien. Bärenreiter und dtv, Kassel u. München 2001, ISBN 3-7618-1533-6
  • Ferdinand Pfohl, Gustav Mahler, Eindrücke und Erinnerungen aus den Hamburger Jahren. (Hrsg. Knud Martner), Musikalienhandlung Karl Dieter Wagner, Hamburg 1973, S. 67-72

Eksteraj ligiloj redakti