Wiener Singverein [eo: Viena Kantsocieto] (oficiale: Singverein der Gesellschaft der Musikfreunde in Wien [eo: Kantsocieto de la Societo de la Muzikŝatantoj en Vieno]) estas la koncertĥoro de la Wiener Musikverein kun proksimume 240 membroj.

Wiener Singverein
ĥoro
Komenco 1858 vd
Lando(j) Aŭstrio vd
Situo Vieno
Retejo Oficiala retejo
vdr
G. Mahler: Simfonio de la milo – Wiener Singverein – Slovenský filharmonický zbor – Wiener Sängerknaben – Staatskapelle Berlin – Pierre Boulez Goldener Saal (2009)

Historio redakti

Impulso por la fondado de la Societo de la Muzikŝatantoj en Vieno estis la prezentado de la oratorio Timotheus de Georg Friedrich Händel en 1812 je la Vintra Rajdolernejo de la Hofburg[1].[2] Laŭ iniciato Antonio Salieri komencis la unuaj ĥoraj aktivecoj de la Muziksocieto, kiu ekzemple en 1824 ankaŭ kunformis la vienajn unuajn prezentadojn de Missa solemnis kaj 9-a simfonio de Ludwig van Beethoven.

Fonda jaro de la ĥoro en sia nuna formo estis 1858. Unua ĉefdirektisto ĝis sia transposteniĝo al la Viena Kortega Opero estis Johann von Herbeck. La aro de unuaj prezentadoj, kiujn la Kantsocieto decide kunstampis, etendiĝas de Franz Schubert (kantoteatraĵo Die Verschworenen, muzikdramo Lazarus), Brahms (Ein deutsches Requiem), trans Anton Bruckner (meso f-minora,[3] Te Deum), Gustav Mahler (8-a simfonio) kaj Franz Schmidt (Das Buch mit sieben Siegeln) ĝis komponistoj de la tempo post la Dua Mondmilito kiel Arvo Pärt kaj Otto M. Zykan. Al la gravaj vienaj unuaj prezentadoj apartenas en 1964 War Requiem de Benjamin Britten, direktate de la komponisto, kun la solokantistoj Peter Pears kaj Dietrich Fischer-Dieskau.

Ekde sia fondiĝo la Kantsocieto kantas sub eminentaj orkestrestroj, inter ili Wilhelm Furtwängler, Karl Böhm kaj Leonard Bernstein. Ekde 1947 ĝis 1989 Herbert von Karajan stampis la profilon de la ĥoro kaj mondfamigis la Vienan Kantsocieton ankaŭ per sonregistraĵoj kaj koncertfilmoj sur lumdisko. En 1957 la Viena Kantsocieto estis unu el la ricevantoj de la Premio Karl Renner de la urbo Vieno.[4]

Estis koncertvojaĝoj tutmonde kaj en multaj urboj kaj ĉefurboj, krome en 1959 prezentado de la Te Deum de Anton Bruckner en la Vatikano same kiel en 1985 tiu de Krönungsmesse de Mozart dum solena meso kun papo Johano Paŭlo la 2-a en la Petrokatedralo sub direktado de Karajan.

Plej elstara ĥordirektisto post Johann Herbeck estis Johannes Brahms.

Orkestrestroj, orkestroj kaj honormembroj redakti

Direktistoj de la Viena Kantsocieto estis i. a. Daniel Barenboim, Pierre Boulez, Semjon Biĉkov, Riccardo Chailly, Christoph von Dohnányi, Gustavo Dudamel, Rafael Frühbeck de Burgos, Daniele Gatti, Valerij Gergijev, Nikolaus Harnoncourt, Ton Koopman, Markus Landerer, Fabio Luisi, Zubin Mehta, Cornelius Meister, Riccardo Muti, Seiĝi Ozawa, Krzysztof Penderecki, Georges Prêtre, Wolfgang Sawallisch, Michael Schønwandt, Bruno Weil, Johannes Wildner kaj Robert Zelzer.

Inter la vienaj orkestroj kontinue muzikantaj kun la Kantsocieto nomendas krom Vienaj Filharmoniistoj, Vienaj Simfoniistoj, Radio-Simfoni-Orkestro je Vieno, Sonartisto-Orkestro je Malsupra Aŭstrujo unuafoje en 2012 ankaŭ Concentus Musicus Wien. Inter la eksterlandaj, kiuj muzikis kun la ĥoro, troviĝas i. a. Berliner Philharmoniker, Staatskapelle Berlin, Koninklijk Concertgebouworkest je Amsterdamo, Gewandhausorchester je Lepsiko kaj Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar.

Honormembroj de la ĥoro estas interalie Igor Stravinskij, Herbert von Karajan, Franz Welser-Möst kaj Vladimir Fedosejev.

Literaturo redakti

  • August Böhm: Geschichte des Singvereines der Gesellschaft der Musikfreunde in Wien. Vieno 1908.
  • Albrecht Claus: Geschichte des Singvereines der Gesellschaft der Musikfreunde 1858-1933. Vieno 1933.
  • Gottfried Möser (eldoninto): Festschrift 125 Jahre Singverein der Gesellschaft der Musikfreunde in Wien (1858-1983). Wien 1983 (Teksto: Desiree Hornek/kroniko: Rudolf Toncourt).
  • Kristin Stejskal: Der Singverein der Gesellschaft der Musikfreunde in Wien: die Struktur eines Amateurchores in einem professionellen Musikbetrieb, Muzikuniversitato je Vieno, Dipl.-Arbeit 2002, 157 Bl., graph. Darst.
  • Gottfried Möser: Der Singverein der Gesellschaft der Musikfreunde in Wien; seine Geschichte mit besonderer Darstellung der Jahre 1933 bis 2000. Diplomarbeit Universitato de Vieno 2003.
  • Gottfried Möser: Das Chorwesen in Wien in der zweiten Hälfte des 20. Jahrhunderts. Diss. Universität Vieno 2004.
  • Joachim Reiber: Wiener Singverein – Menschen Stimmen Götterfunken, Residenzverlag, St. Pölten 2007. [1]
  • Peter Boeckmann: Erinnerungen an und um Herbert von Karajan von einem, der dabei war. Verlag Berger, Horn-Wien 2011

Referencoj redakti

  1. Bildo de la prezentado de Alexanderfest (Timotheus) de Händel en Vintra Rajdolernejo Arkivigite je 2015-04-09 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. Timotheus en la Vintra Rajdolernejo la 29-an de novembro 1812.. Arkivita el la originalo je 2015-04-16. Alirita 2013-10-23.
  3. Max Auer: Anton Bruckner, Sein Leben und Werk. Vieno 1932, pj. 250-53. Vidu ankaŭ jenan artikolon en la revuo Musikfreunde, aprilon de 2013 Arkivigite je 2014-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Wiener Rathauskorrespondenz, 13. Dezember 1957, Blatt 2454