Lazarus (Schubert)

Lazarus (D 689) estas eklezia kantverko de Franz Schubert.

Ekesto redakti

La libreton de ĉi tiu muzika dramo verkis August Hermann Niemeyer (1754–1828) por la magdeburga komponisto Johann Heinrich Rolle, kiu tiun ankaŭ unuafoje muzikigis en 1778. Ĝi rakontas laŭ la evangelio laŭ Johano (Joh., 11, 1-45) la vekadon de Lazaro.

Franz Schubert komponis la verkon Lazarus februaron de 1820 por ses solistoj, ĥoro kaj orkestro. Ĝi konsistas el tri aktoj – kiujn Schubert akorde kun la indikoj de la libretisto Angaben des Librettisten„agadoj“. Ĝi estas miksaĵo el kantato, oratorio kaj iaspeca eklezia opero. Lazarus estas nur fragmente postlasita. La konserviĝinta parto de la muziko derompas je la entombigo.

La unua prezentado de la verko okazis nur en 1863 fare de la Viena Kantasocio sub Johann von Herbeck en la domo de la Muzikasocio.[1]

En 1996 Helmuth Rilling surdiskigis la verkon sur lumdisko, inkluzive la kompletigo, kiun verkis por ĉi tiu celo la rusa komponisto Edison Denisov.

Agado redakti

  • Unua agado

La libreto enkondukas la unuan agadon jene: „La sceno estas ĝardeno antaŭ kampara domo. Maria kaj Martha, la fratinoj de Lazarus, kondukas la malsanan fraton el la domo, sub ombran palmarbon kaj apogas lin milde sur florhavan razenon. Lia vizaĝo estas pala, sed ne misformita.“ Ĉi tie en la ĝardeno Lazarus volas antaŭ sia morto „ĝue ĝoji pri la kreitaĵo de Dio“ kaj konsolas siajn fratinojn Maria kaj Martha, ke ili ne ploru pri li. Iom post iom alvenas Nathanael, Jemina samkiel aliaj amikoj. Lazarus mortas.

  • Dua agado

La libreto enkondukas la duan agadon jene: „ La sceno estas verda kampo plena je tomboŝtonoj, ĉirkaŭplantita per palmoj kaj cedroj. En la fono arbareto kaj en la malproksimeco la vojo al la loĝejo de Lazarus.“ Alvenas Simon, amiko de Lazarus. Kune la amikoj kuŝigas mortintan Lazarus en lian tombon kaj priplendas lian morton.

  • Tria agado

La libreto enkondukas la trian agadon jene: „La sama sceno kiel en la unua agado, antaŭ la domo de la mortinto.“ Martha alrapidas kaj raportas, ke ŝi „flugis renkonte al la sanktulo“ kaj kaj petegis lin: „Se vi, ho se vi estus estinta ĉi tie, mia frato ne estus mortinta“. Tiu ĉi respondas per la demando, ĉu Martha kredas je tio, ke li estas la „reviviganto“ kaj la „vivo“. Maria ĝojas pri la mesaĝo de ĉi tiu renkonto kaj ĉerpas esperon. Je tondro kaj la glorado de la ĉeestantoj Lazarus aperas. Lazarus raportas, ke lin resendis la „malmortiganto“ kaj bonvenigas siajn fratinojn kaj amikojn.

Ensemblo redakti

  • Maria – soprano
  • Martha – mezsoprano
  • Jemina – soprano
  • Lazarus – tenoro
  • Nathanael – tenoro
  • Simon – baso
  • ĥoro - (S, A, T, B)

Movimentoj redakti

  • Unua agado
  1. (Lazarus) „Hier lasst mich ruhen“
  2. (Martha) „Noch einen Augenblick“
  3. (Maria) „Trübe nicht mit Klagen deine Seele“
  4. (Ario de Maria) „Steh im letzten Kampf dem Müden“
  5. (Lazarus) „Voll Friede“
  6. (Nathanael) „So segne mich“
  7. (Lazarus) „Willkommen, mein Nathanael“
  8. (Ario de Nathanael) „Wenn ich ihm nachgerungen habe“
  9. (Martha) „Nathanael, bewundern kann ich dich“
  10. (Maria) „O Martha, bliebst du stiller“
  11. (Maria) „Der Trost begleite dich hinüber“
  12. (Maria) „Wenn nun mit tausendfachen Qualen“
  13. (Arie Maria) „Gottes Liebe, du bist seine Zuversicht“
  14. (Jemina) „Ach so, finde ich noch“
  15. (Lazarus) „Jemina, Tochter der Auferstehung“
  16. (Ario de Jemina) „So schlummert auf Rosen die Unschuld ein“
  17. (Jemina) „Nun entflog auf schnellen Schwingen“
  18. (Jemina) „Ach seht, er wird so bleich“
  19. (Lazarus) „Ich sterbe, ach nun kommt“
  20. (Ĥoro) „Allgnädiger, heile du unsrer Seele Wunde“
  • Dua agado
  1. Enkonduko
  2. (Simon) „Wo bin ich“
  3. (Ario de Simon) „O könnt ich, Allgewaltiger“
  4. (Nathanael) „Wes ist der Klage Stimme“
  5. (Ĥoro) „Sanft und still schläft unser Freund“
  6. (Nathanael) „So legt ihn in Blumen“
  7. (Ario de Martha) „Hebt mich der Stürme Flügel“
Enmeze de ĉi tiu ario la partituro de la ŝuberta fragmento derompas. La sekvajn partojn muzikigis nur J. H. Rolle aŭ E. Denisov
  1. (Nathanael) „Einst-wenn vom Abend und vom Morgen her“
  2. (Junulo) „Mein stiller Abend ist gekommen“
  3. (Ĥoro) „Wiedersehen! sei uns gesegnet“
  • Tria agado
  1. (Martha) „Ich habe ihn gesehen“
  2. (Ario de Maria) „Auferwecker!“
  3. (Martha) „Maria! Ach wenn er den Schlummernden“
  4. (Maria) „Ich folge, meine Schwester!“
  5. (Simon) „Wie ich wanke! Wie ich irre!“
  6. (Ĥoro) „Preis dem Erwecker!“
  7. (Ĥoro) „Er kam, mit Trost des Himmels“
  8. (Ĥoro) „Preis dem Erwecker!“
  9. (Nathanael) „Simon! Simon, noch so trübe dein Auge“
  10. (Lazarus) „Willkommen, meine Brüder“
  11. (Ario de Lazarus) „O dass mit Himmelsharmonien“
  12. (Ĥoro) „Mehr! viel mehr! Kein Harfenklang“
  13. (Simon) „O Tag des Jubels“
  14. (Ario de Simon) „In Wetterwolken eingehüllt“
  15. (Nathanael) „Was wird jener Tag sein“
  16. (Lazarus) „Ich will dich singen“
  17. (Ĥoro) „Heilige Stätte“
  18. (Ĥoro) „Komm, Wonnetag“

Literaturo redakti

  • Reinhold Kubik: Ambivalenz als Gestaltungsprinzip. Untersuchungen zur Deklamation in Schuberts „Lazarus“. In: Franz Schubert: Jahre der Krise 1818–1823. Bericht über das Symposion Kassel 30 Sept. bis 1. Okt. 1982. (eldonistoj: Werner Aderhold, Walther Dürr, Walburga Litschauer). Kassel 1985.
  • Christine Blanken: Franz Schuberts „Lazarus“ und das Wiener Oratorium zu Beginn des 19. Jahrhunderts. (Schubert : Perspektiven. Studien, 1). Stutgarto 2002
  • Rita Steblin: Who Commissioned Schubert’s Oratorio „Lazarus“? A Solution to the Mystery. Salieri and the Tonkünstler-Societät. In: Schubert:Perspektiven. 9, 2010, pj. 145–181.

Referencoj redakti

  1. Pli frua viena unua prezentado – ekzemple, kiel ofte asertite la 11-an de aprilo 1830 (paska dimanĉo) – ekzistis definitive ne, temis je la ĥoraĵo prezentita en 1830 pli alia eklezia verko de Schubert, la germana Stabat mater (D 383) laŭ teksto de Friedrich Gottlieb Klopstock,komp. T. G. Waidelich: Franz Schubert. Dokumente 1817–1830, Tutzing 1993, n-ro 770.

Eksteraj ligiloj redakti