Arvo Pärt

estona komponisto

Arvo PÄRT (naskiĝis en Paide, Estonio, la 11-an de septembro 1935) estas nuntempa komponisto de minimala muziko. Pli specife, oni konsideras lin ano de la tielnomita sankta minimalismo, kune kun Henryk Górecki kaj John Tavener.

Arvo Pärt
Arvo Pärt.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1935 (1935-09-11) (87-jara)
en Paide
Lingvoj estonarusagermana [#]
Ŝtataneco EstonioSovetunioEstonioAŭstrio [#]
Alma mater Estona Muzika kaj Teatra Lernejo [#]
Familio
Edz(in)o Nora Pärt [#]
Infanoj Michael Pärt [#]
Profesio
Okupo komponisto de klasika muziko • muzikistokomponisto [#]
Aktiva en Berlino [#]
Verkado
Verkoj Für Lennart in memoriam ❦
Adam's Lament ❦
Spiegel im Spiegel ❦
In principio ❦
Für Alina ❦
Fratres ❦
Ukuaru waltz [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

En 1958 Arvo Pärt komponis sian unuan verkon por fortepiano, Zwei Sonatinen. Li studis dodekafonion kaj serian muzikon, sed li baldaŭ komprenis ke "lia persisto pri netonala muziko kondukas lin en sakstrateton" kaj tial decidis pliprofundigi la barokon kaj la gregorian kanton. Li decidis simpligi sian muzikon forigante ĉion superfluan el siaj komponaĵoj.

Pärt kreis novan stilon, rigoran kaj originalan, la tintinnabuli (tintojn de sonoriloj), komponmaniero kiu baziĝas sur la uzado de triopoj kaj skaloj.

La stiloRedakti

Pärt difinas sian manieron tiel: "Mi uzas tre malmultajn elementojn - unu, du voĉojn. Mi konstruas kun praaj materialoj - perfekta akordo, specifa tonalo. Tri notoj de unu akordo estas kiel sonoriloj."

Plejofte Pärt komponas verkojn por nur du voĉoj: unu akompanas, kantante tonalan akordon, la alia plektas la melodion. Tial tintinnabuli ŝajne estas parte polifonio, parte monodio, sed vere ĝi estas neniu el tiuj du.

VerkojRedakti

Simfoniaj verkojRedakti

Operoj por solista instrumento kaj orkestroRedakti