Die Verschworenen (eo: La konspirantoj) estas unuakta kantoteatraĵo kun parolataj dialogoj de Franz Schubert (D 787). La titolon li nomis antaŭ la cenzuro Der häusliche Krieg (eo: la enhejma milito). La libreton verkis Ignaz Franz Castelli. Kiel modelo servis al li Lisistrata, ou Les Athéniennes, Comédie en un acte et en prose, mêlée de vaudevilles de François-Benoît Hoffman (Théâtre Feydeau, Parizo 1802) laŭ Lizistrato de Aristofano (411 a. K.).[1]

Die Verschworenen
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
vdr
Moritz von Schwind: Schubert-Lünette en la Viena Ŝtata Operejo (1869). Videblas Erlkönig, Der Wanderer, Der häusliche Krieg, Der zürnenden Diana, Der Fischer

Ekesto kaj unua prezentado redakti

Povas validi kiel certe, ke la kantoteatraĵo mendita de la administrado de la viena kortega opero[2] ekestis en printempo de 1823, la libreto de Castelli estis aperinta kiel presaĵo en 1822. Pri prezetado je la vivtempo de Schubert tamen konserviĝis nur neklaraj indikoj, kiuj montras sur prezentado en lernejo kun pianakompano. Schubert rezignis, kiam li eksciis, ke komence de 1824 la berlina komponisto Georg Abraham Schneider en Berlino atingis sukceson per sia samtempe ekestinta muzikigo.

La unua koncerta prezentado okazis la 1-an de marto 1861, direktate de Johann von Herbeck, fare de la Viena Kantasocio sub en ties koncertejo, la unua sceneja la 29-an de aŭgusto 1861 en la Operejo je Frankfurto ĉe Majno.

Agado redakti

Ĉar Heribert von Lüdenstein kaj liaj kunuloj estas postlasintaj siajn burgestrinojn entreprenante krucmiliton en la Sankta Lando, la virinoj decidas estonte refuzi al siaj edzoj ĉiun ampraktikon. Ĉe la virina kunveno direktata de Ludmilla tamen ankaŭ ĉeestas eskviro Udolin, sin transvestinta kiel virino, kiu perfidas la planojn al sia mastro Heribert. Nun la ĵus hejmen revenintaj viroj decidas ŝajnigi, ke ili ne plu interesiĝus pri siaj edzinoj. Sed juna, tre pasie enamiĝinta geedzoparo nome Helene kaj Astolf ne lasas sin disciplini kaj disrompas per tio la frontojn. Iom post iom viroj kaj virinoj ree interpaciĝas.

Literaturo redakti

  • Fritz Racek: Franz Schuberts Singspiel „Der häusliche Krieg“ und seine jetzt aufgefundene Ouvertüre. In: Biblos, Jg. 12 (1963), pj. 136-143, ISSN 0006-2022.
  • Robert Olaf de Clercq: L’Itinéraire Vienne-Paris-Vienne d’un opéra-comique de Franz Schubert. „La Croisade des Dames“, opéra-comique en un acte. Paroles françaises de Victor Wilder. En: Cahiers F. Schubert, kajero 2 (1993), pj. 27-47 ISSN 1168-9501.
  • T. G. Waidelich: Die Verschwornen, „umsonst komponirt“? Ignaz Franz Castellis Libretto-Adaption der Lysistrata, vertont von Franz Schubert und Georg Abraham Schneider. En: Schubert-Jahrbuch. Bärenreiter-Verlag, Kassel 1996, pj. 41-60. ISSN 1611-6291
  • T. G. Waidelich: Dem Biedermeier entronnen? Bearbeitungen und Inszenierungen von Schuberts Bühnenwerken. En: Elizabeth N. McKay, Nicholas Rast (Hrsg.): Schubert durch die Brille, Bd. 21. Tutzing 1998, pj. 26-38. ISSN 1611-6291
  • Simone Beta: Aristofane a Vienna. Le congiurate di Franz Schubert. En: Quaderni Urbinati di Cultura Classica NS 67 (2001), kajero 1, pj. 143-159. ISSN 0033-4987.
  • T. G. Waidelich: „…imitée d’Aristophane“. Die Lisistrata von Hoffman und Solié (1802) als Bindeglied zu den Verschwornen von Castelli und Schubert mit einem Ausblick auf die Rezeption des Sujets im Musiktheater (1-a parto). En: Schubert:Perspektiven. 9, 2010, pj. 216–228.

Referencoj redakti

  1. Unu detalo de la agado, nome Udolino transvestita kiel virino, kiu partoprenas al la renkontiĝo de la virinoj, estas inspirita de la aristofana La Tesmoforioj, alikaze tamen nur Lisistrato estis modelo, la pli malfrua La virinkunveno tamen havas tute alian agadopaso. Vidu Pipers Enzyklopädie des Musiktheaters, vol. 5, p. 664.
  2. Vd. Joseph Hüttenbrenners Entwurf eines Aufsatzes mit der ersten biographischen Skizze Schuberts (1823) und zwei Fragmente seines ungedruckten Schubert-Nachrufs (1828). En: Schubert : Perspektiven 1 (2001), pj. 37–73.

Eksteraj ligiloj redakti