Operejo je Frankfurto ĉe Majno

La Operejo je Frankfurt estas la opero de la urbaj teatroj en Frankfurto ĉe Majno. Ĝi apartenas al la plej gravaj operprezentejoj en Eŭropo kaj estis distingita en 1995, 1996 kaj 2003 fare de la operrevuo Opernwelt kiel „operejo de la jaro“. Konstanta operensemblo ekzistas en Frankfuro ekde 1792. En 1880 malfermiĝis la monumenta operejo en la stilo de nov-renesanco. Tiu ĉi Malnova Operejo, militdetruita en 1944 kaj en 1976 ĝis 1981 rekonstruita, nun servas kiel koncertejo kaj kongresejo.

Operejo je Frankfurto ĉe Majno
operejo • opera trupo
Lando Germanio vd
Situo Frankfurto ĉe Majno
Situo
Geografia situo 50° 6′ 29″ N, 8° 40′ 27″ O (mapo)50.10818.67417Koordinatoj: 50° 6′ 29″ N, 8° 40′ 27″ O (mapo)
Operejo je Frankfurto ĉe Majno (Germanio)
Operejo je Frankfurto ĉe Majno (Germanio)
DEC
Operejo je Frankfurto ĉe Majno
Operejo je Frankfurto ĉe Majno
Situo de Operejo je Frankfurto ĉe Majno
Map
Operejo je Frankfurto ĉe Majno
vdr
Operejo kaj teatrejo je Frankfurto
Rigardo en la spektantejon de la Opero je Frankfurto

La Opero je Frankfurto ekde 1951 havas sian prezentejon ĉe Willy Brandt-Placo, la antaŭa Teatroplaco. La artan direktadon tenis ekde tiam la ĉefaj muzikdirektistoj Georg Solti (1952–1961), Christoph von Dohnányi (1968–1977), Michael Gielen (1977–1987), Sylvain Cambreling (1993–1996) kaj Paolo Carignani (1999–2008). Je la sezono 2008/2009 Sebastian Weigle transprenis la artan direktadon. Intendanto de la opero estas ekde 2002 Bernd Loebe. La Frankfurta Opera kaj Muzea Orkestro estas la konstanta orkestro de la domo.

Eksteraj ligiloj redakti