Trio (muzika formo)
Trio aŭ triteto[1] estas en kelkaj muzikaj formoj interaĵo, kiun enkadras du trairaĵoj de la ĉefa triparta muzikpeco. Ekzemple en menueto en sinfonio, sonato aŭ suito la sinsekvo de la formpartoj estas jene: menueto -trio - menueto. Trioj ankaŭ ekzistas en skercoj kaj marŝo. La nomo devenas el la itala, kie ĝi signifas triopo. Historie ĝi unue estis intermuzikaĵo por tri muzikistoj, sed poste la nomo havis neniun rilaton al la nombro de muzikistoj.
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redaktiMeyers Handbuch über die Musik. Hrsg: Heinrich Lindlar / Redaktion Musik des Bibliographischen Instituts Mannheim/Zürich 1966