Barmen

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

Vidu ankaŭ Barmen (apartigilo)


Barmen
Industria metropolo
kvartalo • urbego [+]

LandoGermanio

- koordinatoj51° 16′ 0″ N, 7° 12′ 0″ O (mapo)51.2666666666677.2Koordinatoj: 51° 16′ 0″ N, 7° 12′ 0″ O (mapo) [+]

HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Barmen (Nordrejn-Vestfalio)
Barmen (Nordrejn-Vestfalio)
DEC

Barmen (Germanio)
Barmen (Germanio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Wuppertal-Barmen (district) [+]
vdr
Barmen en 1870

Barmen estas iama industria metropolo de la regiono de Bergisches Land (la historia duklando Berg), Germanio, kiu en 1929 kunfandiĝis kun kvar aliaj urboj por formi la urbon Wuppertal. Barmen estis la loko de naskiĝo de Friedrich Engels kaj kune kun la apuda urbo Elberfeld fondis la unuan elektran pendan unurelan tram-sistemon, la pendotrajnon. Barmen estis pionira centro por la frua industria revolucio sur la eŭropa kontinento, kaj por la socialisma movado kaj ĝia teorio. Ĝi estis la loko de unu el la unuaj koncentrejoj en nazia Germanio, KZ Wuppertal-Barmen, poste pli bone konata kiel koncentrejo Kemna.

Historia luksa vagono de la ŝvebotrajno

La loĝloko estas la fondoloko de du grandaj prisanaj asekuroj de Germanio, nomataj Barmer kaj Barmenia.

Oberbarmen (Supra Barmen) estas la orienta parto de Barmen, kaj Unterbarmen (Malsupra Barmen) la okcidenta parto.

Famuloj redakti

En Barmen naskiĝis hungara baletisto Zsuzsa Merényi.