Zsuzsa Merényi

hungara baletisto

Zsuzsa Merényi [ĵuĵa merEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Merényi Zsuzsa estis hungara baletisto, altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis György Lőrincz (baletisto), ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Lőrinc Györgyné, ŝia filino estis Katalin Lőrinc.

Zsuzsa Merényi
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1925 (1925-06-24)
en Barmen
Morto 18-an de aŭgusto 1990 (1990-08-18) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o György Lőrincz (baletisto)
Infano Katalin Lőrinc
Okupo
Okupo baleta majstro • baleta dancistoinstruistoilustristo
vdr

Zsuzsa Merényi[1] naskiĝis la 24-an de junio 1925 en Barmen (nun parto de Wuppertal), ŝi mortis la 15-an de aŭgusto 1990 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zsuzsa Merényi devenis el juda familio. Ŝi studis baleton en privata lernejo de Olga Szentpál. Dum la nazia erao (1944) ŝi estis deportita al koncentrejo de Bergen-Belsen. Hejmenveninta en 1945 ŝi estis privata baletisto de Nacia Teatro (Szeged). En 1952 ŝi akiris baletmajstran diplomon en Leningrado, poste ŝi instruis en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo, pli poste en Ŝtata Baleta Instituto. Ŝi ankaŭ kontribuis pri baleto, esploris vivon de Olga Szentpál kaj en la televizio ŝi prezentis historion de danco en 1989. Ŝi ricevis 3 gravajn premiojn inter 1981-2012 (la lastan postmorte). Ŝi edziniĝis en 1952, ŝi naskis filinon en 1957.

Ŝiaj libroj (elekto) redakti

  • Kis könyv a táncról (kunaŭtoro, 1961)
  • Methodik des klassischen Tanzes (1-4 volumoj, kunaŭtoro, 1964, 1975, 1976)
  • A klasszikus balett módszertana (1985)
  • A kombináció készítés módszertana (1987)
  • Szabad tánc irányzatok (ĉapitro en alies libro, 1989)

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

  • premio "Merényi Zsuzsa"

Fontoj redakti

Referencoj redakti