Katalin Lőrinc [lOrinc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőrinc Katalin estas hungara dancisto, koreografo, ĵurnalisto, altlerneja instruisto. Ŝia patro estis György Lőrincz (baletisto), ŝia patrino Zsuzsa Merényi, ŝia dua edzo János Eifert, ŝia filino Lili Walters.

Katalin Lőrinc
Katalin Lőrinc en 2015
Katalin Lőrinc en 2015
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1957 (1957-09-26) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro György Lőrincz (baletisto)
Patrino Zsuzsa Merényi
Edz(in)o János Eifert
Infano Lili Walters
Okupo
Okupo ĵurnalisto • koreografo • dancisto
vdr

Katalin Lőrinc[1][2] naskiĝis la 26-an de septembro 1957 en Budapeŝto.

Katalin Lőrinc en 1996

Biografio redakti

Katalin Lőrinc akiris diplomon en Ŝtata Baleta Instituto en 1977, poste ŝi studis jaron en fr:École Mudra. Ŝi estis dancisto de en:Cullberg Ballet inter 1978–1981, sed ŝi ankaŭ studis en en:London Contemporary Dance School. Inter 1981–1984 ŝi estis baletisto-dancisto de Nacia Teatro (Pécs), poste 3 jarojn en Tanztheater Wien, inter 1988-1997 ŝi ne ligiĝis al teatra trupo.

Ŝi instruis ekzemple en de:Konservatorium der Stadt Luxemburg (1989–1991), en la menciita instituto (jam levita al altlernejo) (1997–2008), ekde 2015 jam kiel universitata instruito, en dancista mezlernejo en Győr (2001–2006), en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) (2010–2015). Ŝi dancis en Teatro Petőfi (Veszprém) (1992–1997), ŝi akiris ĵurnalistan diplomon en 1997, ŝi akiris sciencan gradon DLA en 2014. Ŝi estis tre aktiva en la internacia danca vivo kaj ŝi ofte kontribuis en revuoj. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1997-2019. Ŝi edziniĝis dufoje pro vidviniĝo, ŝi naskis filinon en 1991.

Dancaj roloj (elekto) redakti

  • &Echó (2006)
  • Honvágy (2012)
  • Mérgezett almák (2016)

Ŝiaj koreografiaĵoj (elekto) redakti

Ŝiaj libroj (elekto) redakti

  • Martha Graham nyomában (2007, tralaborita 2011)
  • A test mint szöveg (2018)

Ŝiaj elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti