Roland HOFFMANN (naskiĝinta la 14-an de majo 1938 en Brieg, nun Brzeg en Pollando) estas protestantisma teologo germana kaj retiriĝinta landa episkopo de la Evangelia Eklezio en Turingio.

Roland Hoffmann
landa episkopo de la Evangelia Eklezio en Turingio
Regado 1992-2001
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1938 (1938-05-14) (85-jaraĝa)
en Brieg (nun Brzeg en Pollando)
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo teologo vd
Aktiva en Jena vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Roland Hoffmann deĵoris inter 1965 kaj 1976 kiel paroĥestro en Großbreitenbach antaŭ ol transpreni en la jaro 1976-a la oficon de superintendanto de la superintendatujo Dermbach en la turingia Rhön-regiono. En 1988 finfine li nomumitis supera eklezikonsilisto por la inspektotujo sud (Kreiskirchenamt Meiningen) de la landa eklezio. En 1992 li elektitis posteulo de Werner Leich kaj ekrezidis en Eisenach; tiufunkcie (landepiskopece) li restis ĝis retiriĝo en 2001. Lia posteulo iĝis Christoph Kähler.

Kromaj funkcioj redakti

Inter 1994 kaj 2000 Hoffmann estis viculo de la Gvidanta episkopo de Unuiĝintaj evangeliaj eklezioj en Germanujo (VELKD) kiuj unuigas nuntempe sep landajn germanajn ekleziojn.

Verkoj redakti

  • Predikaj meditadoj kaj predikoj en diversaj fakserioj
  • "Vom Wert der Seelsorge", en: Gott glauben - gestern, heute und morgen, 1997

Literaturo redakti

  • Wer ist wo in der evangelischen Kirche? Personen und Funktionen, eldonis. Thomas Krüger, Frankfurt am Main, 1999. - ISBN 3-932194-29-2

Eksteraj ligiloj redakti