Kastelo de Brzeg/Brieg

kastelo en Brzeg, Opola provinco, Pollando

La kastelo en Brzeg/Brieg (pole Zamek Piastów Śląskich, germane Piastenschloss Brieg) en la distrikto Opole (Oppeln) estas palaca komplekso en la renesanca stilo, kies historie ĉefe liĝiĝas al la nobela dinastio de Piastoj. Ĝi estas unu el la plej gravaj renesancaj kasteloj en orienta centra Eŭropo. Ĝi situas en la nordokcidenta malnova urbocentro proksime al la Odro, kaj konsistas el la kastela konstruaĵo, pordega konstruaĵo kaj la Kapelo Sankta Hedvigo. Hodiaŭ la komplekso enhavas muzeon pri la nobela dinastio de Piastoj.

Kastelo de Brzeg/Brieg

burgo • muzea konstruaĵo
Geografiaj informoj
Lando Pollando Pollando
Geografia situo 50° 51′ 50″ N, 17° 28′ 1″ O (mapo)50.8637517.4669Koordinatoj: 50° 51′ 50″ N, 17° 28′ 1″ O (mapo)
Kastelo de Brzeg/Brieg (Opole)
Kastelo de Brzeg/Brieg (Opole)
DEC
Kastelo de Brzeg/Brieg
Kastelo de Brzeg/Brieg
Situo de Kastelo de Brzeg/Brieg
Kastelo de Brzeg/Brieg (Pollando)
Kastelo de Brzeg/Brieg (Pollando)
DEC
Kastelo de Brzeg/Brieg
Kastelo de Brzeg/Brieg
Situo de Kastelo de Brzeg/Brieg
Map
Konstruita 13-a jarcento
Retadreso http://www.zamek.brzeg.pl
vdr
fasado de la kastelo en Brzeg/Brieg

Historio redakti

 
maldekstre la Kapelo Sankta Hedvigo, dekstre la pordego

Fortikaĵo samloka estas menciita unuafoje en 1235. Ĝi estis konvertita en kastelon sub duko Bolko la 1-a von Schweidnitz.

La palaca komplekso ricevis sian nunan aspekton ĉefe dum la renovigoj inter 1532 kaj 1595. Sub la italaj arkitektoj Jacobo Parr, Franz Pahr kaj Bernhard Niuron, la palaco estis rekonstruita laŭ renesanca stilo nome de la dukoj Frideriko la 2-a kaj Georgo la 2-a. Inter 1544 kaj 1547 la nordorienta alo direkte al la Odro estis finita. En 1550 la nordorienta alo estis kompletigita, kaj en 1550 la suda alo frontanta la urbon. En 1554 la pordego kaj la logioj finiĝis. Pliaj arkitekturaj detaloj estis aldonitaj en la sekvaj jardekoj de A. Walther la Maljuna kaj G. Cuneo.

En la sekvaj jarcentoj la kastelo estis sidejo de diversaj dukoj kaj institucioj. En 1682 la kastelo fariĝis la sidejo de la imperia administracio por la piastaj propraĵoj. Krome, la kastelo estis uzita de diversaj aŭstraj kaj saksaj princoj. De 1700 ĝis 1701 la interno de la palaco estis renovigita. En 1741 du trionoj de la kastelo estis detruitaj de fajro. La detruitaj muroj estis forigitaj inter 1742 kaj 1743. La ceteraj ĉambroj estis parte renovigitaj kaj transformitaj en stokejojn. En 1744 komenciĝis rekonstruado de la nordorienta alo, kiu finiĝis en 1746.

En 1801 la nordokcidenta alo estis detruita de fajro. La rekonstruo finiĝis en 1805. En 1807 la plej valoraj mebloj estis translokigitaj al Berlino. En 1817 rekonstrua plano estis desegnita sub la arkitekto Carl Ferdinand Langhans, sed tiu plano neniam estis efektivigita. En 1922 la soldata loĝejaro en la kastelo estis fermita. Samjare la kastelon transprenis la urbo Brieg, kiu en 1930 malfermis muzeon starigitan en la suda alo.

 
ĉirkaŭa ĝardeno kun verda labirinto

En 1945 la kastelo estis parte detruita dum la batalado pri la urbo. Ĉefe detruiĝis la nordorienta alo kaj la internaj ĉambroj de la dua etaĝo. Nur la ĉirkaŭaj muroj de la nordokcidenta alo restis. La ruinoj provizore sekuriĝis inter 1947 kaj 1949. Inter 1966 kaj 1990 la palaco estis rekonstruita kaj la arkada korto estis rekonstruita. Krome realdoniĝis ĉirkaŭa ĝardeno kun verda labirinto.

Vidu ankaŭ redakti

 
la arkada kastela korto