Vlara montpasejo (284 m s. m.), (ĉeĥe: Vlárský průsmyk, slovake: Vlársky priesmyk), estas breĉa valo de rivero Vlára en montaro Blankaj Karpatoj sur limo de Ĉeĥio (urbo Brumov-Bylnice, distrikto Zlín) kaj Slovakio (municipo Horné Srnie, distrikto Trenčín).

Vlara montpasejo
ĉeĥe: Vlárský průsmyk, slovake: Vlársky priesmyk
montpasejo
Vlara montpasejo, vido al slovaka flanko de ĉeĥa-slovaka limo (domaro Rybníky)
Oficiala nomo: Vlara montpasejo
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Slovakio Slovakio
Regionoj Regiono Zlín, Regiono Trenčín
Distriktoj Distrikto Zlín, Distrikto Trenčín
Historiaj regionoj Moravio, Slovakio
Montaro Blankaj Karpatoj
Fervojo Vlara fervojo
Rivero Vlára
Situo Vlara montpasejo
 - alteco 284 m s. m.
 - koordinatoj 49° 01′ 54″ N 18° 03′ 16″ O / 49.03167 °N, 18.05444 °O / 49.03167; 18.05444 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Portalo pri Geografio

La estiĝo de Vlara montpasejo estas ekzemplo de la tn. piratado de akvaj fluoj, kiam Vlára pro agado de rea erozio tratranĉis montodorson de Blankaj Karpatoj kaj disvastigis tiel akvokolektan areon de Váh je konto de akvokolekta areo de Moravo. Enkadre de Blankaj Karpatoj apartigas Vlara montpasejo du geomorfologiajn subtutaĵojn: Lopenická hornatina sudokcidente kaj Chmeľovská hornatina nordoriente. Sur la dekstra flanko de la valo elstaras monto Čaganov (575 m s. m.), sur la maldekstra flanko elstaras montoj Okrouhlá (654 m s. m.) kaj Kalinka (493 m s. m.), inter kiuj, fakte en la tuta ŝtatlimo, enfluiĝas en Vlaron rojo Vlárka (en kies flanka valo troviĝas domaro Sidonie).

La valo de Vlaro prezentas signifan transportan kunigilon de Moravio kun Pováží. Kondukas tra ĝi ŝoseo I/57, samkiel ankaŭ la tn. Vlara fervojo, fervojlinio, Brno - Veselí nad Moravou - Trenčianska Teplá, trafikigita la 28-an de oktobro 1888 (sur la ĉeĥa flanko portas la apartenanta fervoja sektoro en horaro por vojaĝantoj markigon 341, en la slovaka 123). Rekte en la montpasejo sur la ĉeĥa teritorio situas fervoja stacio Vlárský průsmyk. Tra la loko ankaŭ kondukas ruĝe ruĝa turisma marko markita turisma vojo el Sidonie al monto Javorník (782 m s. m.), konsisto de Vojo de herooj de SNR.

Rilataj artikoloj redakti

Pluaj fotoj redakti