Sidonie (slovake Sidónia) estas domaro en Ĉeĥio, parto de urbo Brumov-Bylnice en distrikto Zlín situanta en Blankaj Karpatoj en senpera najbareco de ĉeĥa-slovaka ŝtatlimo en supermara alteco 355 m s. m. Plimulto de la konstruareo en longeco 4,5 km en valo laŭlonge laŭ fluo de rojo Vlárka, sed al Sidonie apartenas ankaŭ regiono de Vlara montpasejo kun la samnomata stacidomo. Estas ĉi tie registritaj 133 adresoj kaj vivas ĉi tie 236 loĝantoj (2021).

Sidonie
slovake: Sidónia
vilaĝo
Dělnická kolonie, Sidonie, Brumov-Bylnice okres Zlín.jpg
Laborista kolonio
Oficiala nomo: Sidonie
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Zlín
Administra municipo Brumov-Bylnice
Historiaj regionoj Moravio, Slovakio
Parto de Valaĥio
Montaro Blankaj Karpatoj
Domoj 133 2011
Rojo Vlárka
Situo Sidonie
 - alteco 355 m s. m.
 - koordinatoj 49° 02′ 39″ N 18° 04′ 38″ O / 49.04417 °N, 18.07722 °O / 49.04417; 18.07722 (mapo)
Katastro 7,52 km² (752 ha) Sidonie
Loĝantaro 236 (2021)
Denseco 31,38 loĝ./km²
Fondo 1815
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 763 34
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Sidonie (Brumov-Bylnice)
Retpaĝo: www.sidonie.wbs.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Sidonie estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 7,52 km².

HistorioRedakti

Sidonie estis devene, same kiel la najbara Svatý Štěpán, vitrofarista vilaĝo. En la jaro 1788 establis ĝin posedanto de senjorujo en Brumov Jan Křtitel Iléšházy kaj li nomis ĝin laŭ sia edzino Sidonie Iléšházyová. La vitrofarista gisejo troviĝis en hungara parto de la domaro. Unue la domaro nomiĝis Svatá Sidonie kaj ĝi apartenis al municipo Bylnice. En la jaroj 1899 ĝis 1908 estis en Sidonie konstruita vitrofarista laborista kolonio (domoj n-ro 65-71). En la jaro 1933 la gisejo finis sian agadon kaj en jarŝanĝoj 1937 kaj 1938 ĝi estis detruita. La 1-an de januaro 1952 la moravia parto de la domaro fariĝis memstara municipo, sed formale la apartigo estis farita nur ĝis la 1-a de januaro 1954. Pro decido de la gottwaldova distrikta nacia komitato la municipo estis al la 1-a de julio 1964 alinomita je Sidonie. Ekde la jaro 1976 Sidonie estas konsisto de urbo Brumov-Bylnice.

Post pereo de Ĉeĥoslovakio fine de la jaro 1992 la nova ŝtatlimo estis devene gvidita tra fluo de Vlárka. Plimulto de la domaro troviĝas sur la dekstra, moravia bordo de la rivereto, sed grupo de kelke da domoj en la centra parto de la vilaĝo, kiun enloĝis naŭ familioj, situas sur la maldekstra bordo, kiu falis al Slovakio. Ununura alira ŝoseo, kondukanta el Vlara montpasejo, pli la fluon de Vlárka kelkfoje transpaŝas. La slovaka parto de la domaro kun nomo Sidónia fariĝis konsisto de municipo Horné Srnie kaj al multaj familioj tre komplikiĝis la vivo kunigita kun la resto de la vilaĝo, troviĝanta nun jam en alia ŝtato.[1] La 25-an de julio 1997 okazis reguligo de la landlimo de Ĉeĥio kaj Slobvakio kaj la malgranda teritorio sur la maldekstra bordo kun kelke da domoj en la centro de Sidonie fariĝis konsiston de Ĉeĥio (ŝanĝita je domaro U Sabotů ĉe Javorník). La ŝtatlimo estas ankaŭ ekde tiu tempo gvidita meze de ŝoseo el Vlara montpasejo.

MemorindaĵojRedakti

  • Kapelo de sankta Marteno
  • Pana forno - kultura kaj teknika memorindaĵo. Ĝi servis al vitrofaristoj en Sidonie por baki panon kaj festotagaj bakaĵoj. En Sidonie konserviĝis sole nur 7 da ili. En kelkaj oni bakas ĝis hodiaŭ. Devene estis 19 fornoj. Verŝajne plej fama forno estas en la tn. Rajčůrna. La tegmento estas kovrita per ŝindo.[2]

Pluaj fotojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Fuksová, Jana. Domaron Sidonie apartigis la limo, homoj revenis al si nur post la jaroj. Idnes.cz. Alirita 2016-12-30.
  2. Kolonie sklářů a chlebová pec Arkivigite je 2021-07-11 per la retarkivo Wayback Machine, vychodni-morava.cz