Siret (rivero)
Siret (ukraine Серет, hungare Szeret, germane Sereth) estas alfluanta rivero de Danubo sur ties maldekstra flanko. Ĝi fontas en Karpatoj, en Ukrainio (iama norda Bukovino), poste fluas 470 km en Rumanio suden, kaj sude de la urbo Galați alfluas Danubon. Oni nomis ĝin en la antikvo Hierasus.
Siret (rivero) | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 740 km |
Fluo | |
Enfluejo | Danubo |
Geografio | |
Landoj | Rumanio |
Regionoj | Ĉernivca provinco |