Norda tombejo (Jena)

La Norda tombejo (germane: Nordfriedhof) estas kun areo de 22 hektaroj kaj pli ol naŭ miloj da tomboj estas la plej granda tombejo en Jena, Germanujo.

Tomboj kun panoramo super la urbon
Pado tratombeja

Situo kaj historio redakti

Troviĝas la Norda tombejo norde de la urbocentro estante ekde 1884 municipa tombejo. Multaj eroj de ĝi hodiaŭ estas monumentprotektitaj. La unua entombigo okazis en 1889, la unua kremacio en 1898.[1]

 
La funebra halo

La ĝis hodiaŭ funkcianta funebra halo planitis en 1887 fare de la arĥitekto Karl Timler kaj konstruitis kune kun la ĉefkonstruisto Theodor Hartmann. Farite en novklasikisma stilo kiel klinkeraĵo kun kalkŝtono kaj kolonoj ĝi ankaŭ posedas orgenon.

En 1897 konstruitis surloke la unua kremaciejo, tiutempe la kvina en Germanujo. En la 3.5.2016 inaŭguritis proksime novkonstruaĵo[2], ĉar la malnova ne plu sekvis aktualajn kremacileĝojn sen paroli pli kadukaj problemoj. Ankaŭ la laborkondiĉoj tiel pliboniĝis; la malnova hodiaŭ uzatas trinkeje.

 
La nova kremaciejo, enirejo por vizitantoj (2016)

Ekzistas surtombeje ĉ. 9.050 tomboj (stato de 2013), el kiuj estas:

  • 25 tomboj por civitanoj honoraj
  • 59 protektotaj tomboj
  • 635 tomboj de viktimoj de ŝtataj perfortoj kaj militoj

Tomboj de konatuloj redakti

Multaj elstaruloj de la 19-a kaj 20-a jarcento el la kampoj de sciencoj, ekonomio, politiko, arto kaj kulturo trovis sian lastan kvieton ĉi tie.[3]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

50.94311.589