La Popoldomo Jena (germane: Volkshaus Jena) estas multfunkcia domo en la centro de Jena, Germanio, Carl-Zeiss-Ring nr. 15.

Popoldomo Jena
plurcela halo • koncerta domoFolkets hus [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoJena
- koordinatoj50° 55′ 38″ N, 11° 34′ 48″ O (mapo)50.927211.58Koordinatoj: 50° 55′ 38″ N, 11° 34′ 48″ O (mapo)

Popoldomo Jena (Turingio)
Popoldomo Jena (Turingio)
DEC
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Popoldomo Jena

Vikimedia Komunejo:  Volkshaus Jena [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La popoldomo
Abbe-pavilono

Historio redakti

La popoldomo inaŭguritis en la 1.11.1903. La arkitekto Arwed Roßbach planis la tuton en la stilo de turingia renesanco. La koncepto de multfunkcia domo malfermita al ĉiuj politikaj partioj, kun biblioteko popola kaj legadosalonego, estis usona kaj apogitis de la scienculoj kaj bonfarulo Ernst Abbe mem. Je lia honoro faris la fama arkitekto Henry Van de Velde pavilonon memorigan kiu inaŭguritis en la 30.7.1911 kontraŭe al la popoldomo. Ĝi similas templon kaj brilas inter eŭropaj monumentaj artaĵoj!

La unuajn jarojn koncertis tie ĉi ofte fremdaj orkestroj (ekz. de la Ŝtata opero de Dresdeno). Dum la Muzikfesto en 1930 kaj 1931 gastis ĉi tie eĉ la Berlinaj Filharmoniistoj sub la muzika regado de Wilhelm Furtwängler. Nur en 1934 fonditis propra orkestro en Jena (Städtisches Sinfonieorchester) kiu ŝanĝis la nomon en 1969 je Jenaer Philharmonie. Koncertoj filharmoniaj okazas surloke ĝis nun. Inter 1922-24 kolektoj, kiuj troviĝas nuntempe en la Optika muzeo, estis elmontritaj en la popoldomo.

Post la rekonstruo post la damaĝoj faritaj dum la Dua mondmilito la komplekso estis i.a. kulturdomo por VEB Kombinat Carl Zeiss Jena. Tiam estis ankaŭ multaj "popolartrondoj" kaj aliaj grupoj de la ŝtata tegmenta organizaĵo Kulturbundtie ĉi.

Post 1990 redakti

Post la Turniĝo kelkaj postvivis, ekz. Sinfonieorchester Carl Zeiss Jena e.V., Tanztheater Jena e.V.. Ankaŭ la societo Jenaer Kunstverein (malpermesite en 1937) refonditis. La Ernst-Abbe-bilbioteko servis kiel urba biblioteko ĝis la 20a de julio 2019 antaŭ translokiĝo en la iaman okulklinikon[1]; en la 11.9.1991 la urbo estis transpreninta la ŝirmfunkcion pri la popoldomo kaj la biblioteko. Hodiaŭ oni tre antaŭenpuŝas la amuzigan karakteron de la spektakloj.

Literaturo redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 4, 2011, ISBN 978-3-7954-2501-2, p. 157-158

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti