Ludwig von Döderlein

Johann Christoph Wilhelm Ludwig von DÖDERLEIN (naskiĝinta la 19-an de decembro 1791 en Jena, mortinta la 9-an de novembro 1863 en Erlangen) estis germana filologo.

Ludwig von Döderlein
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1791 (1791-12-19)
en Jena
Morto 9-an de novembro 1863 (1863-11-09) (71-jaraĝa)
en Erlangen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo
Familio
Patro Johann Christoph Döderlein
Okupo
Okupo lingvisto • klasika filologo • universitata instruisto
vdr
Memorigtabulo en Erlangen

Vivo redakti

Post la frekvento de la gimnazio en Schulpforta li studis en München, Heidelberg, Erlangen kaj Berlin kaj iĝis en 1815 profesoro pri klasika filologio ĉe la akademio de Berno. En 1819 li ekestis lernejestro de la gimnazio en Erlangen kaj paralele profesoro en la surloka universitato. En 1827 li iĝis unua profesoro de filologio kaj retoriko kaj direktoro de la filologia seminario.[1]

Verkoj redakti

Oni ŝuldas al li - pri sinonimoj kaj etimologio - admiron pro la jenaĵoj: »Lateinische Synonyme und Etymologien« (Leipzig 1826–38); »Lateinische Wortbildung« (Leipzig 1838); »Handbuch der lateinischen Synonymik« (Leipzig 1839); »Handbuch der lateinischen Etymologie« (Leipzig 1841); »Homerisches Glossarium« (Erlangen 1850–58).

Krome li eldonis »Oedipus Coloneus« de Sofoklo (kun L. Heller, Leipzig 1825), ĉiujn verkojn de Tacito (Halle 1841–47), »Germania« de Tacito kun germana traduko (Erlangen 1850), »Epistulae« de Horacio kun germana traduko (Leipzig 1856–58), »Satiroj« de Horacio (Leipzig 1860), »Ilias« de Homero (Leipzig kaj London 1863–64). »Reden und Aufsätze« aperis kiel kolekto en Erlangen 1843–47, kaj »Öffentliche Reden« en Frankfurt 1860.

Referencoj redakti

  1. Tiu artikolo aligas tekston el publikaĵo nune en la publika havaĵo: Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Döderlein, Johann Christoph Wilhelm Ludwig". Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press.