Kastelo Tautenburg

Kastelo Tautenburg (germane Burgruine Tautenburg) estas ruino spronburga sur alteco de 272 metroj ĉ. 11 kilometrojn nordoriente de Jena meze de la Tautenburga arbaro sur eta monto, ĉirkaŭ kiu troviĝas la samnoma komunumo Tautenburg en formo de u-o.

Kastelo Tautenburg

burga ruino
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 59′ 26″ N, 11° 42′ 56″ O (mapo)50.990611.7156Koordinatoj: 50° 59′ 26″ N, 11° 42′ 56″ O (mapo)
Kastelo Tautenburg (Turingio)
Kastelo Tautenburg (Turingio)
DEC
Kastelo Tautenburg
Kastelo Tautenburg
Situo de Kastelo Tautenburg
Kastelo Tautenburg (Germanio)
Kastelo Tautenburg (Germanio)
DEC
Kastelo Tautenburg
Kastelo Tautenburg
Situo de Kastelo Tautenburg
Map
Konstruita 1100
vdr
Tautenburg, fosaĵo ĉe la ĉefa burgejaro

Historio redakti

 
Tautenburg, opus-spicatum-muraĵo de la ringo masona de la ĉefa burgejaro
 
Tautenburg, rondarka alta enirejo kaj kvarsegmenta fenestro ĉe la pordegoturo

Supozatas ofte ke la komplekso estiĝis jam meze de la 12-a jarcento kiel burgo de oficista dinastio regna. Tio baziĝas kvazaŭ nur je jam je la fino de la 19-a jarcento proponita kunteksto kun loko Tutenberc citita ĉe Arnold von Quedlinburg kiu tre gravis por la historio de la voktoj de Weida. Tio eblas malgraŭ malverŝajneco. Pro al ĝenerala floro burga ĉi-regiona tamen eblis ke ja fonditis ekde 1150 burgo ĉi tie. Ĉar tiam multo da burgoj en la meza Saale-valo aŭ novkonstruitis aŭ alikonstruitis, ekz. la supra Kastelo Lobdeburg (antaŭ 1166), Kastelo Camburg (ekde ĉ. 1133) kaj Kastelo Kunitzburg. Primezepokaj elfositaĵoj kaj esploradoj ĝis nun ne faritis por gajni absolutan certecon pridemande.

Mencio unua estis endokumente la unuan fojon en 1223. En konfirmdokumento de fondaĵo nomatas la senjoroj Tuto von Tautenburg (Tutenberg) kaj lia samnoma filo kiel ankaŭ ties kuzoj, i.a. certa Tuto von Kohren. La fondaĵo verŝajne faritis por la anima savo de la mortintaj nevoj Tuto kaj Friedrich. Tuto ŝajne estis la gvida nomo de la malfrua dinastio kaj patronis ankaŭ nomdone por la burgo. Tamen daŭre malklaras en ĉiu generacio nia aparta Tuto aperas! Ĉar la en 1223 nomita Tuto ne devis esti la unua Tuto en la familio. Jam en la agnoskodokumento de episkopo Udo la 1-a de Naumburg temas pri iu Tuto: tamen ekzistas tie ĉi ankaŭ la legado Udo.

En 1227 la kavaliro Tuto von Tautenburg denove aperis en konekso kun donacado. Tiutempe regis kastele la senjoroj de Lobdeburg-Saalburg. Mallonge post, ankoraŭ antaŭ 1232, ĝi transiris kiel lobdeburga maldirekta feŭdaĵo al la senjoroj Schenken von Vargula. Post la morto de Hartmann de Lobdeburg-Saalburg la vargula-oj ricevis en 1243 enfeŭdigite fare de imperiestro Frederiko la 2-a Kastelon Tauteburg (dokumente unue en 1244).

En 1343 la tautenburg-oj devis preni burgon sian fare de la schwarzburg-oj, kaj en 1345 fare de la wettin-oj. La ĉi-tie hejma linio de Schenken estingitis en 1640. La albertidaj wettin-oj englutis la ujon kiel feŭdaĵon finitan kaj uzis la burgon ĝis 1776 kiel administradejon princ-elektistan por Amt Tautenburg. En 1780/81 la plejmulto malkonstruitis por povi utiligi la brikojn je konstruo de kastelo kaj justicejo en Frauenprießnitz.

Restintaĵoj kaj datumado redakti

La komplekso konsistas hodiaŭ el du partoj, de kiuj videblas ankoraŭ kelkaj fosoj kaj terasaĵoj. En al sudorienta angulo de la uesta, pli malnova parto konserviĝis pordega turo kun murkrono kaj transirejo. La turo ofte malkorekte nomiĝas belfredo. Ĝia datumo ne klaras - plej ofte datumatas ĝi je la unua duono de la 13-a jarcento (kiu tre verŝajne simple orientiĝas je la unua mencio). Mutaĵo kun (opus spicatum) kaj sen kalkmortero supozigas onin je pli frua estiĝo. Sed tia masona tekniko estis en uzo ankoraŭ longe post 1200. Alia datumigilo estus fenestro kvarsegmenta (ankaŭ ĝis la mezo de la 13-a jarcento). Eble la turo kuntekstas kun la nov- aŭ alikonstruadoj fare de la schenka Rudolfo la 2-a de Vargula post akiro de la burgo dum la 1230-aj kaj 1240-aj jaroj. Tio validas ankaŭ por la masivaj murorestaĵoj de nordeosta alo, kiu laŭdire enhavis kapelon (laŭ enskribaĵo pri konstruo en 1232). Ueste najbaris trietaĝa loĝeja komplekso kiu havis norde orielan turon.

Literaturo redakti

  • Hermann Stöbe: "Eine unbekannte Urkunde Kaiser Friedrichs II. Ĉe: Deutsches Archiv für Geschichte des Mittelalters, Band 1, p. 504–510, Böhlau Verlag, Weimar 1937, ISSN 0258-4883.
  • Michael Platen / Richard Schäfer: "Burgen um Jena. Von der Camburg bis zur Burg Orlamünde." Ĉe: Schriften des Stadtmuseums Jena 26/1978, p. 27–33.
  • Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen. 430 Burgen, Burgruinen und Burgstätten (Gudensberg-Gleichen 2000), p. 208-209, ISBN 3-86134-631-1.
  • Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen, 2-a eldono, München 2003, p. 1213, ISBN 3-422-03095-6.
  • Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze, dua eldono, Jena 2003, p. 276 ISBN 3-910141-56-0, ISBN 3-910141-57-9.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Burgruine Tautenburg en la germana Vikipedio.