Esperanto-movado en Germanio
Historio
redaktiDe la komenco de la E-movado ĝis la fino de la Unua mondmilito
redaktiLa unuaj esperantistoj en Germanio estis interalie la eksvolapukistoj de la Mondlingva Klubo en Nurenbergo. Sed la vera komenciĝo de la germana movado estas la Esperanto-Grupo de Berlino, fondita en 1903 post instigo de la svisa esperantisto Jean Borel. En 1906 fondiĝis Germana Esperantista Societo, kiu ŝanĝis en 1909 sian nomon al Germana Esperanto-Asocio (GEA).
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Germanio. Oni povas konstati kelkajn epokojn en la evoluo de la E-movado. Ĝis 1906 agado de unuopuloj kaj malmultaj grupoj; 1906–08 ekago de GES (nun: GEA); 1908–14 rapida kreskado de la movado; 1914–24 batalo pri vivo; 1924–33 re-konstruo, iom-post-ioma refortiĝo, sed formiĝo de diversaj asocioj; komence de 1933 la nova ŝtata ordo influas la E-movadon tre senteble, eĉ tiel ke oni rajtas paroli pri ĝia novorganizo, ankoraŭ ne finita.
En marto 1906 Fritz Schuck, Braunschweig, aperigis broŝuron "Albumo de konataj E-istoj." Pri E en Germanio la eldoninto skribis jenon: "En Germanujon E longtempe ne povis penetri, malgraŭ la malnovaj amikoj Einstein, Trompeter kaj Meyer. Ili laboris energie jam de la komenco (1888). La nürnberga verkisto Einstein fondis la "E-klubon" kaj eldonis lernolibron kaj broŝuron, sed tro frue la morto forprenis lin (1890). Trompeter, termezuristo en Schalke, subtenis nin en malfacilaj tagoj. Sen lia helpo nia lingvo eble ne plu ekzistus. Li mortis en 1901. Malsano malhelpis lin jam en 1898 plie labori por E. Meier, München, aŭtoro de lernolibro, provis daŭrigi la laboron, sed li ne havis sufiĉe da kunhelpantoj. La vera iniciatoro de l' nuna stato de E en Germanio estas Jean Borel en Berlino. Li donis al ni la unuajn batalilojn, la unuan gazeton kaj la provizoran centron por komuna laboro per fondo de l' Berlina grupo kaj de l' E-eldonejo. Post malfacila komenco li trovis bonajn kunhelpantojn. Prof. d-ro Schmidt en Potsdam E-isto de 1898, fariĝis prez. de l' grupo kaj laboras per paroladoj, per propra influo ktp. Ni prezentas ankoraŭ d-ron Mybs, prof. Christaller kaj d-ron Ebner, ĉiuj konataj gvidantoj de l' germanaj grupoj; specialan citon meritas la frankfurtanoj. D-ro Hanauer kaj Barthel senlace laboras, subtenataj de multaj fervoraj amikoj, inter ili Küchler, Götz, Simon, Wallon, nun en Breslau estas unu el la fondintoj de l' grupo de Braunschweig. Li laboris ĉiam fervore kaj estas nun honora membro de l' grupo." Kiam en 1931 GEA festis sian 25-jaran fondiĝon, Jean Borel rememoris pri la epoko, el kiu naskiĝis GEA, i. a. en la sekvaj vicoj: "Unuafoje mi parolis pri eventuala grupigo de la germanaj E-istoj je la Pentekosta sabato de 1903 kun d-ro Z en Varsovio. Neniam mi forgesos la ĉarmajn horojn pasigitajn kun nia Majstro, – tiun tagon en lia tiama loĝejo, strato Dzika, kaj la sekvantan dimanĉon, kun lia familio en kampa dometo en la ĉirkaŭaĵo de l' urbo. D-ro Z unue interesiĝis pri nia Svisa E-Societo, fondita la antaŭan jaron de mia amiko Renard kaj de mi, kun monata ĵurnaleto "Svisa Espero", kiun ni kune redaktis kaj pri kies stilo kaj enhavo Z bonvolis gratuli. Ni parolis pri la SFPE, kiu jam ekzistis sub la aŭtokrata gvidado de Markizo de Beaufront. Li havis la tutan francan movadon en sia mano kaj Z estis doninta al li kvazaŭan monopolon por la plua vastigado de E. En Anglio nacia movado komenciĝis kaj Rusio jam de longe havis multajn fervorajn samideanojn, sed sen registara permeso, grupiĝi en nacia societo. Dume, en Germanio, malgraŭ la laŭdindaj penadoj de ekskapitano Ludwig Emil Meier en München, por krei nacian kunligon, nenio moviĝis. La fiasko de Volapük estis ankoraŭ tro freŝa en ĉies memoro. Pro tio Meier diris al mi, kiam mi vizitis lin, ke estos eĉ malpli facile, iniciati movadon en Berlin. Laŭ kelka vidpunkto li estis prava, sed tia ne estis la opinio de Z. Li konsilis krei en la ĉefurbo unue malgrandan centron, el kiu povus eliri pli vasta propagando en la tutan landon kaj por tio grupeto de la tie ekzistantaj malmultaj E-istoj aŭ pli vere amikoj de E sufiĉos, kondiĉe, ke oni laboru energie kaj antaŭ ĉio havu la necesajn propagandilojn, kiuj tute mankis. Li proponis sian kunlaboradon por la pretigado de lernolibro kaj de du vor-taroj: Germana-E-a kaj E-a-Germana. Nur tiam, kiam oni havos taŭgan, fidindan materialon, oni povos fari utilan laboron kaj pensi pri kreo de nacia societo. Por starigi armeon, oni bezonas soldatojn kaj batalilojn. Jen la unua tasko. Ĝi estis sufiĉe grava kaj nefacila, precipe pro manko de la laborfortoj, kiuj venis al ni nur iom post iom kaj malrapide. En fino de 1903 ni fondis E-grupon en Berlin, el kiu eliris la movado tra tuta G. dum la firmo Möller & Borel estis pretiginta la plej urĝan materialon: propagandiloj, klarigaj folioj, libretoj por memlernado, ĉar tiam neniu povis instrui la lingvon. Dum 1904 jam venis al ni kelkaj entuziasmaj homoj el diversaj partoj de G kaj Aŭstrio, sed precipe dum 1905 kreskis la nombro de personoj, kapablaj propagandi kaj instrui, kaj tiam oni povis pensi serioze pri organizo de nacia societo tutgermana. Okazis inter germanlingvanoj interŝanĝo de opinioj en la UK 1905. Laŭ mia peto d-ro Mybs, Altona, prezidis nian kunveneton, kiu okazis en la teatro, sed li ankoraŭ ne parolis flue, kaj ni interparolis germane. Estis ankoraŭ tro frue, por fari ian nacian organizaĵon, sed oni decidis labori energie dum la vintro kaj vidi, ĉu estos eble komenci serioze la sekvantan printempon. Efektive, post ok monatoj okazis en Braunschweig la ĝenerala kunveno de germanaj samideanoj el kiu eliris Germana E-Societo. D-ro Mybs fariĝis prez., d-ro Hanauer sekr. Mi mem rifuzis akcepti ian oficon en la komitato pro personaj kaj sanecaj motivoj, sed mi gardis la redaktadon de Germana E-isto, kiu fariĝis oficiala organo." Jean Borel devas esti nomata kreinto de E-movado en G. En febr. 1904 unuafoje aperis la organo de la E-grupo Berlin; ĝia titolo estis "E-istische Mitteilungen" (E-istaj Informoj); red. estis J. Borel, kiu eldonis ankaŭ varbfolioln, informilojn kaj lernolibron, kiu eĉ nuntempe estas tre ŝatata. Jam en la jul.-aŭg. n-ro de "Informoj" la redaktoro povis konstati, ke "G., kiu ĝis nun skeptike staris flanke for de la movado, komencas, serioze interesiĝi por la afero." Grupoj en Berlin, Braunschwein, Glatz, Hamburg-Altona, München estis citataj, krome izoluloj en Gotha, Gross-Schonau i. Sa., Jena, Karlsruhe, Königsberg Pr., Leipzig, Lindau Harz, Marienwerder Westpr., Pforzheim, Stuttgart, Strassburg. La sekva n-ro de "Informoj" enhavis vokon de la grupo Berlin por opiniesprimoj pri "fondo de centra kuniĝo de la germana E-istaro". Ĉi tiu voko ankaŭ okupiĝis pri centra gazeto germana. La sama n-ro informis pri naskiĝo de grupo en Frankfurt a. M.; jen la sesa germana E-grupo! Oni opiniis la fondon de ia organizaĵo tro frua, sed la firmo "Möller und Borel" informas, ke de jan. 1905 la germanaj E-istoj havas sian komunan gazeton: el la "Mitteilungen" fariĝos "Der Deutsche E-ist", la Germana E-isto. Ankaŭ en tiu jaro fondiĝis novaj grupoj: en Karlsruhe, Neu-Isenburg, Stuttgart, Göppingen i. Württ., Plauen, Dresden, Breslau, Jena. Naskiĝis la unua laborista grupo en Frankfurt a. M. Izoluloj en multaj lokoj entuziasme varblaboris. Braunschweig estis la urbo de la unua iom grava kunveno de germanaj E-istoj (1 aŭg. 1905) kaj ĝi estis la sidloko de la 1-a germana E-kongreso 19 kaj 20 majo 1906. La kongreso, prezidata de d-ro Mybs, estis sukcesa, la unuan tagon oni fondis "Deutschprachige E-isten-Gesellschaft" (Germanlingva E-ista Societo). La sola celo de la GES laŭ la statuto estas diskonigo de la int. helplingvo E laŭ la Fund. de E kaj laŭ la Deklaracio de Boulogne. La statuto fiksis i. a., ke ekzistu apud la estraro (oni nomis ĝin: centra aga komitato) aparta komitato (konsilantaro), al kiu apartenu minimume 20 konataj E-istoj el G., Aŭstrio kaj Svisio. La oficiala gazeto de GES fariĝis Germana E-isto kaj la estraron formis d-ro Mybs, prez, d-ro Hanauer, Frankfurt a. M. kaj Fr. Schuck, Braunschweig. Pro praktikaj kaŭzoj oni leĝe registrigis la societon sub la nomo "Deutsche E-isten-Gesellschaft" (Germana E-ista Societo). La 2-a germana E-kongreso (8–12 majo 1907) efektive jam elmontris la forton de la E-movado kaj vivigis grandan esperon, kies plenumiĝo estis la fakto, ke la 4-a UK okazis en Dresden. Eklaboris la "Kvaro por la Kvara": d-ro Mybs, d-ro Schramm, s-ino Hankel, d-ro Arnhold. La UK fariĝis granda sukceso. "Ifigenio" de Goethe, trad. de Z kaj prezentita de geaktoroj el Berlin, entuziasmigis la int. publikon. La praktika sukceso el ĉi tiuj tagoj estis la fondo de la Saksa E-Instituto, kiu poste transformiĝis E-Instituto de la tuta lando. Ankaŭ la jaro 1908 alportis por GEA batalon tiel interne de G. pro organizo, kiel ekstere pro la helplingvo mem. Fondiĝis "Verband Deutscher E-isten" (Ligo de Germanaj E-istoj), kies agmaniero minacis malutili al la reputacio de GES. Krome la reformemo minacis malhelpi la daŭran kaj trankvilan progreson de la E-movado. La duobla batalo kaŭzis perdojn al GES, sed la rezultoj el pli ol du jardekoj ne plu povis esti neniigitaj. La naskiĝinta (same 1908 en Dresden) UEA trovis inter la membroj de GES multajn anojn kaj apogon flanke de GES mem, kiom estis eble konsidere al la diversaj celoj de la du organizaĵoj. Kiam la prez. de GES kunvokis la membrojn por la 3-a germana kongreso 21–23 majo 1909 en Gotha, li skribis la taskon de la estonta laboro jene: "Nia organizaĵo devas esti kunkordigata kun tiu de la UEA, la bazo, sur kiu ni daŭrigu nian laboron, estas speciala agnosko de ĉi tiuj du grandaj faktoroj kiel oficialaj reprezentantoj de la E-movado en la en- kaj eksterlando." Rezulto el la konsideroj kaj diskutoj de ĉi tiu kongreso estis kompleta novordigo en la organizo de GES. Ankaŭ la estraro ŝanĝiĝis, prez. fariĝis Mybs, Hamburg, vicprez. d-ro Mobusz, Lübeck, trezoristo kaj afergvidanto d-ro Kandt, Bromberg; prez. de la konsilantaro patentadvokato Schiff, Berlin; prez. de la ekzamenkomisiono R. de Ladeveze, Hamburg. Laŭjure sidejo restis Berlin, kaj el la nomo GES fariĝis GEA (asocio). Jam en ĉi tiu epoko rimarkiĝis E-istaj laboristoj, kiuj kelkloke ne harmoniis kun la t n. burĝa asocio. Speciale notindaj konfliktoj ankoraŭ ne naskiĝis, sed la sekvintaj jaroj montris plifortigon de la E-movado inter laboristoj, kiuj proklamis E-n ilo por siaj celoj. La germanaj E-istoj, kunvenintaj en Augsburg (1910) povis ĝoje konstati, ke la reorganizita GEA bone funkcias; ĝi kapablis, por la kongreso en Lübeck (1911) aperigi la 1-an volumon de serio da publikaĵoj sub la titolo "Das E ein Kulturfaktor", kiun prilaboris d-ro Möbusz. La 2-a volumo aperis por la kongreso en Danzig, 1912 prilaborita de d-ro Ledermann, Augsburg; la 3-a aperis por la kongreso en Stuttgart 1913 (de prof. Christaller) kaj la 4-a por Leipzig 1914 (de pastro Lösche el Wurzen). En Danzig oni elektis novan estraron, prez. Reinking, Braunschweig, vicprez. prof Christaller, Stuttgart, afergvidanto von Frenckell, Dresden, trezoristo d-ro Arnhold. En tiu epoko GEA havis 179 lokajn grupojn kaj entute 4260 membrojn. Kvankam montriĝis ioma malkresko ekde 1910, ĉi tiu fakto tamen ne pruvas malkreskon de la E-movado, ĉar fakaj ligoj kaj la intertempe (1911) formita "Arbeiter-E-Bund" (Laborista E-Asocio) tiris al si nove varbitajn E-anojn kaj ĝistiamajn membrojn de GEA. Oni povas diri, ke la E-movado en G. tiutempe estis rimarkinde forta kaj vigla. Krome estas fakto, ke ĝuste en la epoko 1909-14 la germanlingvaj E-anoj prezentis konsiderinde grandan nombron en la membraro de fakaj int. ligoj. Ekz. la Int. Ligo de E-istaj Poŝt- kaj Telegrafoficistoj fondita de Schmidt, Dresden, kaj gvidata de 1911 de Behrendt, havis en la somero 1914 pli ol 500 membrojn, inter kiuj la plimulto estis germanlingvaj; ĉi tiuj membroj plejparte apartenis nur al la faka ligo, ne ankaŭ al GEA. Simile estis rilate al kuracistoj, juristoj, bankistoj, ktp. Oni certe ne tro taksas, indikante por 1914 la ie organizitajn germanlingvajn E-anojn per la cifero 8000. Dum la milito la germanaj E-istoj same kiel tiuj el aliaj nacioj utiligis E-n por la informado al la tuta mondo favore al G. Servis pere de E al sia lando Ellersiek, Markau, Reber, Behrendt. Ankaŭ E-istoj el Leipzig kaj Dresden instruistoj Wilhelm, Rossel kaj Bennemann tradukis kaj dissendis la militraportojn en la neŭtralan eksterlandon, kolektis ĵurnalojn el la antant-ŝtatoj kaj transdonis ilin al la registaro. D-ro Albert Steche, saksa industriisto, en la parlamento pledis por E kaj sekve la registaro finance ebligis la cititajn laborojn. Okaze de la Ruhr-invado en 1923 Behrendt eldonis samcelan bultenon pri la politika situacio. |
De la fino de la Unua mondmilito ĝis 1933
redakti
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Fine de 1919 GEA estis parte rekonstruita, havinte 49 grupojn kaj entute iom pli ol 1000 membrojn. Kunveno en Eisenach (majo 1920) elektis kiel prez. d-ron Steche, d-ro Arnhold fariĝis afergvidanto kaj trezoristo, von Frenekell prez. de l'konsilantaro. La 10-a kongreso de GEA en Essen (majo 1921) kompletigis la estraron: d-ro Vogt, Stuttgart, fariĝis vicprez. La membraro ampleksis 127 grupojn kaj entute 2300 membrojn. Ĉi tiu kongreso speciale distingiĝis per parolaĵo de d-ro Steche, multe priparolita de la ĵurnalaro: "E-nacia postulo." Rajte d-ro Steche povis deklari en sia saluto por la nova jaro 1922, ke "GEA finis la epokon de rekonstruiĝo." Kunvenoj de distriktaj ligoj, apartenantaj al GEA, estis pruvintaj, ke GEA ree fortiĝis.
Sed venis la inflacio en 1923 kaj ŝajnis, ke ĉi tiu mizero mortigos la E-movadon en G. Denove la gvidanto d-ro Steche kun helpantoj (Junker kaj Brakel, Köln; Ranft, Dresden kaj aliaj) saĝe kaj prudente sciis venki la danĝeron kaj bonkonscie kapablis promesi novan rekonstruon okaze de la kunveno en Nürnberg, interne de la 15-a UK 1923. La esperon pri nova fortiĝo pravigis la sinteno de grandaj E-eldonejoj. Hirt und Sohn, Leipzig; Ellersiek kaj Borel, Berlin; Jung, Horrem apud Köln, kiuj ne perdis kuraĝon kaj fidon. En ĉiuj mizeroj de GEA estis kaj restis ĝia forta helpo kaj apogilo la asocia gazeto Germana E-isto, kies eldonanta firmo ofte ŝanĝiĝis: Möller und Borel; Ader und Borel, Dresden, Ellerslek und Borel; R. Mosse, kaj fine Fr. Ellersiek. La plej grandan meriton havas la nuna eldonanto, Ellersiek, kiu savis la gazeton spite al ĉiu inflacia danĝero. La plifortiĝon de la ĝenerala movado kaj sekve ankaŭ de tiu en G. multe helpis E Triumfonta (nuntempe Heroldo de Esperanto), eld. de Teo Jung komence en Horrem, poste en Köln, ekde 1919 kiel semajna gazeto (kelktempe eĉ kiel duonsemajna). HDE vivas nun sian 15-an, sed Germana E-isto jam sian 31-an jaron, ĝi estas la dua E-ista gazeto laŭaĝe. Kelkaj indikoj atestas la forton de la E-movado en G. En fino de 1923 GEA havis 184 lokajn grupojn, 12 distriktajn ligojn aŭ unuiĝojn. Ekzistis laborkomuno en Baden, ligo en Saarteritorio, ligo en Danzig, Laborista E-Asocio (85 lokaj grupoj) kun aparta gazeto; fakunuiĝoj de instruistoj, komercistoj, fervojaj oficistoj, policistoj k. a., Germana Scienca E-Societo, Unuiĝo de Junuloj, Katolika E-Ligo, Kristana E-Ligo. Okazis en 1923 la 15-a UK kaj int. katolika E-kongreso, ambaŭ en Nürnberg, krome kongreso de SAT en Cassel. La E-Instituto por la Germana Respubliko havis 26 ekzamenkomisionojn, konfirmitajn de la registaro. Speciale menciinda estas la fakto, ke laŭ la statistiko dum 1922 en 126 lernejoj 172 instruistoj instruis E-n al pli ol 7000 lernejanoj. "Komerca Revuo" eld. de KEU, Dresden, klopodis sukcese servigi E-n por komercaj celoj. Vigla laboro ĉiea vekis novan esperon. Tamen la sekvintaj kongresoj devis precipe organizi, rekonstrui: 1924 en Plauen, 1925 Magdeburg. La oficejo de GEA translokita en 1924 al Nürnberg (Max Honigsberger kaj Otto Pilhofer), reiris fine de 1925 al Berlin (A1. Schwarz). En Magdeburg oni elektis novan estraron: d-ro Kliemke prez-d-ro Vogt, Stuttgart, unua, L. Guhe, Berlin, dua vicprez., d-ro Eberler Berlin, trezoristo, Al. Schwarz, Berlin, afergvidanto. En la Berlin-a oficejo eklaboris kiel sekretario Georg Habellok. La malferma kunsido de la kongre-so en Magdeburg estis disaŭdigata per radio. Je la unua fojo radio kaj E solene kuniĝis. En siaj salutvortoj Behrendt, Berlin, profetis la estiĝon de kvazaŭ universala universitato per helpo de la du faktoroj: E kaj radio. Ankaŭ por la Magdeburga kongreso aperis la 5-a volumo de "Das E ein Kulturfaktor", prilaborita de studkonsilisto d-ro Trogel, Auer-bach. La 6-a volumo aperis en 1926 de studprof. Schmalzl, Weiden, la 7-a en 1927 de instr. Dahmen, Horrem, la 8-a en 1928 de Al. Schwartz, kiu en-havis ankaŭ festparoladon de d-ro Tro-gel "Individuo - Nacio - Homaro". En 1925 oni disdonis je la unua fojo la ĵus fonditan honoran in-signon de GEA al du pioniroj, no-me al d-ro Steche kaj d-ro Arnhold. En la sekvantaj jaroj la insigno estis donata al jenaj same honorindaj per-sonoj: Jean Borel, San Remo, prof. Christanell, Stuttgart, d-ro Mobusz, Lübeck (1926), Marie Hankel, Dres-den, prof. d-ro Schmidt, Potsdam, eklezia konsilisto Becker, Breslau (1927); prof. d-ro Dietterle, Leipzig (1929); von Frenckell, Dresden, Hahn, Gohlis (1930); d-ro Vogt, Stuttgart, Kathe Jahns, Braunschweig, Felix Epstein, Bünemann, Hamburg (1931). La 15-a germana kongreso okazis en München 1926. La kunvenintoj po-vis konstati, ke nun GEA denove sta-ras sur fortika bazo; helpis la multaj kursoj dissenditaj tiutempe pere de ra-dio. La 16-a okazis en Köln 1927, la 17-a en Potsdam 1928, kiam rimark-iĝis la parolaĵo de d-ro Vogt "Organizo kaj propagando en E-ujo", kiu montris la necesecon de unueca E-movado. La 18-a kongreso estis aranĝita en Frankfurt a. M. 1929, kiam oni elektis ankaŭ novan estraron. Prez. fariĝis Behrendt, Berlin, d-ro Vogt unua, kaj instr. Markau dua vicprez., trezoristo restis d-ro Eberler, afergvidanto A. Schwarz, kiun en fino de 1929 anstataŭis la ĝistiama GEA-sekr. Georg Habellok, kiu nun prenis sur sin du-oblan laboron. La E-movado mem en Germanio jam havis tian amplekson, ke ne plu estis eble, registri ĉiujn kursojn, parolaĵojn por varbado, ekspoziciojn, kunvenojn, ĉiu-specajn aranĝojn Laborista E-Asocio havis fine de 1927 ĉ. 3000 membrojn en 120 grupoj. GEA prezentis 135 grupojn; krome konataj estis ĉ. 100 grupoj ne organizitaj; E-unuiĝo de germanaj instruistoj havis 300, E-ligo por blinduloj 116 membrojn. Ekzistis aliaj unuiĝoj, kiuj ne apartenis al GEA kiu jam nelonge ne plu estis la sola kuniĝo de E-istoj sur germanlingva teritorio. Moko kaj rido pri E estis maloftaj, kvankam kontraŭdiroj ne tute silentis. Post la 19-a germana E-kongreso en Dresden 1930, la 20-a en Hamburg 1931 fariĝis la unua jubilea kongreso de la germana E-istaro: GEA nun vivis 25 jarojn. En fino de 1930 GEA havis 123 grupojn kaj entute 2371 membrojn; samdate Laborista E-Asocio ampleksis 228 grupojn kun 3887 membroj. Jam por 1928 la statistiko, prilaborita de E-Instituto por la Germana Respubliko, konstatis en G. 441 grupojn kun 8490 membroj E jam fariĝis publika afero, ne plu vegetis en kluboj. Estas notinde, ke krom en Saksio, en Berlin okazis E-kursoj por lerneja-noj: komence de la vintra duonjaro 1930-31 ĉ. 900 lernejanoj en 22 popollernejoj estis instruataj. Sed la ekonomia situacio pli kaj pli premis ankaŭ la anaron de GEA, kaj nemirige, ke la 21-a germana kongreso en Chemnitz 1932 ne montris tre grandnombran ĉeestantaron; tamen ĝi pasis kontentige spite al multaj malfacilaĵoj kaj distingiĝis per la festparolado de d-ro Kraner, Dresden, pri "Ĝojo pri E". Jam en Hamburg 1932 la kongres programo enhavis specialan parolaĵon kun sekvanta diskuto, ambaŭ en E. En Chemnitz parolis d-ro Wicke, Chemnitz, pri "E kaj nacio", krome Hahn. Gohlis, pri "Praktika E-laboro en lernejo kaj grupo". Spite al la ekonomia mizero fine de 1932 GEA havis 125 grupojn kaj entute ĉ. 2370 membrojn, propran oficejon, gazeton; krome GEA eldonis specialajn informilojn por la ĵurnalaro. Samdate Laborista E-Asocio ampleksis 230 grupojn kun ĉ. 4000 membroj; ankaŭ ĝi eldonis sian propran gazeton. Ekzistis ankaŭ Socialista E-Asocio por la germanlingva teritorio kun ĉ. 1450 membroj kaj gazeto. Krome notindaj: E-Unuiĝo de germanaj instruistoj, Leipzig (550 mem-broj); E-Unuigo de saksaj instruistoj, Gohlis apud Dresden (417 membro); Tutmonda Asocio de Geinstruistoj E-istaj, Leipzig, Germaria E-Unuiĝo de Blinduloj, Breslau (120 membroj); Universala Unuiĝo de Blinduloj E-istaj, Köln-Ehrenfield (400 membroj); Katolika E-Ligo Ludwigshafen. Por la fako E kaj radio sukcese laboris kaj laboradas Jungfer, Lüb-ben kaj helpantoj, tiel ke la plimulto de la germanaj sendstacioj estis E-emaj ĝis 1933. Fakaj ligoj de juristoj, scienculoj, fervojistoj, policanoj, komercistoj laboris por kaj per E, foiroj utiligis E-n pli kaj pli amplekse. Ministerioj rekomendis la studon de E. Unuvorte: la E-movado sur germanlingva teritorio kontentige statis kaj prosperis. |
Sub la regado de la nacisocialismo (1933 ĝis 1945)
redaktiLa 30-an de januaro 1933 ekregis la nacisocialista partio. Ŝanĝiĝis la tuta publika vivo elfunde; malaperis marksismo kaj ĉio simila, malaperis ankaŭ ĉiu unuiĝo de esperantistoj, kiu iel kontraŭstaris al la reganta partio. Germana Esperanto-Asocio (GEA) restis, sed submetiĝis al la principoj, kiuj ekregis kaj postulis novan ordigon en la organizacio. GEA akceptis en Kolonjo en aŭgusto 1933, okaze de la 25-a Universala Kongreso de Esperanto, la novan ordon; provizora gvidanto de GEA fariĝis Arnold Behrendt; membroj estis la unuopaj esperantistoj, ne plu grupoj. Ili devas adaptiĝi al la vidreguloj de la germana registaro. Celo de GEA fariĝis "diskonigo kaj utiligo" de Esperanto. Sekve germanaj esperantistoj tuj ekklopodis ankaŭ per Esperanto diskonigi informojn pri la situacio en Germanio. GEA partoprenis laŭ povo en informa laboro. La gazeto Germana Esperantisto estis utiligata por tiu ĉi celo. En oktobro de 1933 aperis La Nova Germanlando Internacia Informilo en Esperanto por „ekkoni kaj kompreni la nunan situacion en Germanlando kaj pri ties nacisocialista revolucio" eldonito de Esperanto-Unuiĝo de Saksaj Geinstruistoj[1].
La totalisma registaro de nazia Germanio celis elsociigi judojn. Tial ĝi ordonis al asocioj, ankaŭ al esperantistaj, forigi ilin. Malgraŭ ke judoj proporcie gravis en la germana movado, GEA elpelis ilin por ne kontraŭi la potenculojn. Krome ĝi malakceptis ĉiun, kiu ne senrezerve submetiĝas al la nova ŝtata reĝimo. Kvankam la oficialaj postuloj pligrandiĝis kaj atakis la internan ideon kaj ĝenis la funkciadon de la movado, la restantaj esperantistoj celis savi la movadon per obeo. En 1934 la membraro de GEA sumiĝis je 2200. La nombro estis despli konsiderinda, ju pli multaj judoj ne ree aniĝis.
Fondiĝis ankaŭ "Neue Deutsche Esperanto-Bewegung" (NDEB, Nova Germana Esperanto-Movado), kiu konsistu - laŭ la statuto - nur el anoj de la arja raso.
Malpermeso de instruo
redaktiMalgraŭ la obeemo, la nazioj decidis Esperanton fundamente malkongrua kun la idearo de la nazia reĝimo. Tion detale priskribis Ulrich Lins en sia verko La danĝera lingvo.
Je la 17-a de majo 1935 Bernhard Rust, la ministro pri scienco, eduko kaj popolklerigo malpermesis la instruadon de Esperanto en germanaj lernejoj. La dekreto mencias kiel kaŭzon (ref?), ke la uzo de tiu ĉi lingvo rezultas en "malfortigo de esencaj valoroj de la nacia individueco". Tio estis oficiala konfirmo de la politiko de subpremo de la esperantomovado, kiu komencis en la jaro 1933.
Multaj el la lernejaj Esperanto-kursoj ĉesis jam antaŭ la dekreto, la radiokursoj tuj post la ekrego de la nazioj.
Neniigo de la asocioj
redaktiInter marto kaj decembro 1933 okazis malpermeso kaj senposedigo de la laboristaj E-organizaĵoj. Multaj laboristoj-esperantistoj estis arestitaj.
En februaro 1936 la nacisocialisma partio malpermesis al siaj anoj esti membroj de asocio por planlingvo. Tio etendiĝis al suborganizaĵoj kiel Hitler-junularo, instruistaro ktp., tial la malpermeso trafis tre multajn personojn.
La 20-an de junio 1936 dekreto de Heinrich Himmler, policestro kaj gvidanto ("Reichsführer") de "SS", postulis de GEA (DEB) dissolvi sin ĝis la 15-a de julio. Alikaze minacus deviga dissolvo. Sub tiu premo GEA mem dissolvis.
De la fino de la Dua mondmilito ĝis 1991
redaktiEn 1947 GEA estis refondita, sed rajtis agadi nur en la okcidentaj partoj de Germanio. Unua postmilita prezidanto estis Siegfried Ziegler. En GDR nur ekde 1965 la esperantistoj rajtis organiziĝi kadre de laborrondoj ene de Kulturligo de GDR. En la jaro 1981 fondiĝis Esperanto-Asocio de GDR (mallongigo: GDREA), same sub la tegmento de Kulturligo. La organizaĵoj el okcidento kaj oriento kunfandiĝis en 1991, sub la malnova-nova nomo GEA.
...
Specialaj temoj
redakti
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
==== Instituto ====
La unua gvidanto de la Saksa E-Instituto estis d-ro Albert Schramm. Laŭ dekreto de l'tiama reĝa saksa ministerio por internaj aferoj (12 nov. 1908, n-ro 1610 III. F.), la Instituto estis metata sub la aŭtoritaton de ĉi tiu ministerio, sekve ĝi fariĝis (duon)oficiala institucio dum la unuaj jaroj la Instituto direktis sian agadon speciale al la diskonigo de E, instruante kaj helpante laŭ povo ĉi-tiurilate. Jam en 1909 d-ro Schramm aranĝis oficialajn ekzamenojn ĉe la Instituto, kies kroma agado koncernis la tradukon de prospektoj kaj kores-pondaĵoj de firmoj, foiroj ktp. Schramm entreprenis multajn prop. vo-jaĝon, verkis artikolojn por ĵurnaloj kaj, fakaj gazetoj kaj per tio tre multe atribuis al la bonfamo de l' Instituto kaj la disvastigo de la E-movado. Ĝis 1913 la Instituto loĝis en Dresden, de ĉi tiu jaro en Leipzig. De 1914 la gvidanto de la Instituto fariĝis prof. d-ro Johannes Dietterle. Kiam la milito eksplodis, la laboroj estis daŭrigataj de la Leipzig-a Ligo de E-aj grupoj, ĉar Dietterle kaj ankaŭ la ĝistiama sekr, instr. Hahn soldatiĝis. En komenco de 1916 Dietterle estis oficiale instalata kiel direktoro, kiu prenis sur sin ankaŭ la administradon de la ŝtata saksa E-biblioteko kun ĉ. 1200 volumoj. Unu el la plej gravaj taskoj de la Instituto fariĝis la zorgo pri fidinda statistika materialo el la E-movado ne nur en Germanio, sed ankaŭ en la tuta mondo: sekve la Instituto akiris int. gravecon. Konsekvenco de tia agado montriĝis per tio, ke la ministerio por internaj aferoj de la respubliko konsentis, nomi la Instituton E-Instituto por la Germana Respubliko, aprobis ĝian regularon kaj metis la Instituton sub la zorgon de la sekcio III en la ministerio per dekreto de l' 4-a de aprilo 1923, III 2741. La Instituto fariĝis ankaŭ modelo por la fondo de simplaj institufoj en eksterlando. GEA rezignis jam en 1922 pri la aranĝo de ekzamenoj, por ke la instituto povu starigi unuecan siste-mon por ekzamenoj. Ampleksan laboron plenumis la instituto sub la gvido de Dietterle kune kun siaj ekzamen-komisionoj, dislokitaj en G. dum 1927- 32. Ne malpli ol 435 ekzamenoj estas faritaj dum tiuj jaroj kun sukceso inter ili la simpla "ekzameno pri kapableco" estas plej multe reprezentata (251); ĝi donas laŭ la ekzameno-regu-laro "ateston pri la kapableco, E-e es-primi siajn pensojn en simplaj parolado kaj korespondado." La iom malpli facila "ekzameno por kursgvidantoj" estas farita de 77 personoj, la "ekzameno pri scienca pedagogia kapableco" por personoj, kiuj intencas instrui E-n en lernejoj, de 102 personoj, la "ekzameno pri scienca kapableco por personoj, kiuj deziras havi "ateston, ke ili fundamente estas pritraktintaj E-n kaj la E-movadon de sur scienca bazo, kaj ke ili scipovas diskuti sciencajn demandojn en E" de 5 personoj. 1 okt. 1932 d-ro Friedrich Schreiber anstataŭis d-ron Dietterle kaj gvidis la Instituton ĝis la 31-a de marto 1933; de tiu dato d-ro Albert Steche plenumas la gvidlaboron. La sekr. de la Instituto de 1918 estas f-ino E. Wunderlich, kiu partoprenas en ĉiuj institutaj laboroj. A. BEHRENDT. Laborista movadoLa unuaj lab. grupoj fondiĝis en 1908-10 en Breslau, Chemnitz, Hamburg, Mün-chen, Nürnherg k. a. lokoj. En 1911 jam ekzistis kelkaj dekoj da grupoj kaj parto el ili kuniĝis tiujare en Germana Lab. E-ista Asocio (GLEA). La fondon de GLEA antaŭiris okazintaĵoj, en kiuj iu L. Schlaf, komercisto el Dresden, ludis iom strangan rolon. Nomita S. faris multan propagandon en lab. rondoj, organizis prop. kunvenojn, starigis kursojn kaj fondis grupojn. Li eldonis en 19l0 monatan gazeton "Der Arbeiter-E-ist" (Lab. E-isto), kiel organon de iu Germana Laboristara E-ista Ligo. Ĉi tiu "Ligo" estis kreaĵo de S., li mem estis la prez.; la grupoj neniel partoprenis en ĝia starigo kaj ne havis influon sur ĝia konsisto kaj agado. Pri tio pluraj grupoj ne estis kontentaj; ili faris proponojn por kaj pri okazonta kongreso, sed S. aŭtokrate ne publikigis ilin, prokrastis la kongreson kaj eksigis la Hamburgan grupon, kiam ĉi tiu sendis siajn proponojn, kun kritiko pri la ag-ado de la prez. rekte al la ceteraj grupoj. Laŭ peto de kelkaj gravaj grupoj la Hamburga preparis kongreson, kiu okazis je Pasko 1911 en Leipzig kaj kie oficiale fondiĝis GLEA. Oni esploris la agadon de S, konstatis, ke li ne agis honeste kaj forigis lin el la kongreso. Entute ĉeestis 45 grupoj, el kiuj 25 kun 600 membroj aliĝis al la asocio. Kiel prez. oni elektis F. Zuckarolli, al kiu oni ankaŭ komisiis la redaktadon de la aperigota asocia organo "Antaŭen". La starigon de GLEA sekvis regu-la kreskado de la movado. En la fino de 1911 la asocio jam nombris pli ol 700 membrojn, en 1913 ĝi havis 70 grupojn kun 1400 membroj. Ĝi eldonis prop. broŝuron germanlingvan "La germana laboristo kaj la mondhelplingvo E" de P. Werner kaj Adre-sareton. Krom Zuckarolli ankaŭ F. Hegewald, G. Stein, A Schiemeck kaj A. Mehlhorn servis kiel estraranoj. En 1913 okazis en Frankfurt la dua kon-greso de GLEA, kiun partoprenis ankaŭ kelkaj alilandaj delegitoj por ĉe-esti la priparolojn pri la temo Int. Organizo. La GLEA-estraro projektis detalan statuton, laŭ kiu la fondota Internacio konsistu el landaj asocioj, estu religie kaj politike neŭtrala kaj celu ĉefe subteni la propagandon. Ne funkciinte dum la mondmilito, GLEA reekvivis en 1919 kaj reaperigis sian gazeton Antaŭen. En 1920 ĉi tiu alinomiĝis "Deutscher Arbeiter E--ista" (Germana Lab. E-isto) Redaktoro: P. Rauschenbach, aliaj funkciuloj: Hegwald, A. Müller, Schiemeck kaj Mehlhorn. La 3-a kongreso okazis en majo 1920 en Hannover. Reprez-entitaj estis 18 grupoj. Oni ĉefe pritraktis internajn aferojn. La punkton "Int. Aferoj" oni ne priparolis pro fo-resto de alilandaj delegitoj. Estis stari-gata Int. Informejo, gvidata de K. Schmidt, kiu celis helpi "ĉiujn demandantojn pri laborkondiĉoj kaj ĉiuj aliaj lab. aferoj". De tiam GLEA denove firmapaŝe antaŭeniris. En majo 1922 ĝi havis 85 grupojn kun ĉ. 2000 mem-broj. Propra lernolibro verkita de F. Hegewald aperis en tria eldono. Ok di-versaj flugfolioj estis eldonitaj. Akci-oj de la "Dua monpruntado 1920-24" estis jam en 1922 parte repagataj. Sespaĝa, grandformata aperis ĝia gaz-eto. En la 4-a kongreso en Düsseldorf en 1922 estis proponate - sub influo de la tendenco al pli da per-E-a laboro - la malfondo de GLEA. Ĉi tiu propono estis malakceptata. La kongreso esprimis la opinion, ke SAT estas la subteninda mondorganizo de la lab. E-istaro. Oni decidis liveri al la membroj la SAT-organon "Sennacieca Revuo" kun germanlingva aldo-no. Hegewald, prez. kaj Rauschen-bach, red. estis anstataŭataj de W. Keller kaj A. Sproeck. Adm. iĝis J. Münch, kiu ankaŭ prizorgis la Librej-an Fakon. Oni ŝanĝis la nomon de la asocio je Lab. E-Asocio por la germanlingvaj regionoj. La decidon pri livero de SR oni devis baldaŭ repreni pro monmanko. AE daŭris aperi, sed en malpliigita amplekso. De sept. 1924 ĝis la fmo de 1925 AE servis kiel oficiala publikigilo de la Aŭstria Lab. Ligo E-ista. La red. de AE, A. Sproeck, ne estis favora al SAT kaj lia vidpunkto kompreneble iel influis lian redaktagadon. Ĉi tio okazigis en 1927 konflikton inter la tiama estraro, konsistanta el H. Hempel, O. Bässler, k. a. kaj la red. Temis i. a. pri artikolo ataka al la komunista movado, kiun la redaktoro volis enpresigi kon-traŭ la deziro de la estraro kaj pri al-dono de la SAT-gazeto "La Lernanto" al AE kun samtempa malampleksigo de la lastnomita gazeto. Kaŭze de ĉi tio okazis Paskon 1927 eksterordinara kongreso, kiu aprobis la agadon de la estraro kaj elektis kiel redaktoron de AE K Peubler. Oni devas konstati, ke LEA kvankam ĝi regule funkciis dum 1923-27, ne multe progresis. En 1923 la membronombro estis ĉ. 3200, en 1924 ĉ. 2900, en 1927 ĉ. 2900. Kaj tamen okazis en tiuj jaroj kursoj kun entute kelkaj miloj da partoprenantoj La Libreja Fako, starigita en 1922 kaj de 1924 prizorgata de la salajrata oficisto A. Birke, eldonis krom diversaj propagandiloj lernolibron de F. C. Richter kaj en 1925 unu lernolibron gramatik-metodan de K. Deubler kaj unu rektmetodan de L. Puff. En 1927 ĉi tiu Fako gajnis pli ol 5000 markojn. Jam en 1922 LEA starigis Gazetar-Servon, kiun gvidis tiam B. Viktorin. Ŝajne ĝi ne prosperis, ĉar en 1924 oni oficialigis la Proletan E-Servon de la grupo Leipzig. Ĝin gvidis sinsekve E. Lammerhirt, O. Bässler, W Kampfrad. En l928 ĝi aperigis pli ol 800 por kaj pli ol 300 per-E-ajn artikolojn en la lab. gazetaro. En 1929 ĉi tiuj nombroj estis 1300 kaj 380. Estas menciinda provo praktike utiligi E-n por lab. celoj per aperigo de granda duomnonata, germanlingva gazeto "Spegulo de la Popoloj", eldonita de la Leipzigaj lab. E-istoj. La gazeto raportis pri lab. vivo, laborkon-diĉoj, politika kaj ekonomia situacio en ĉiuj landoj. La tuta materialo konsistis el leteroj de E-aj korespondant-oj, artikoloj el SAT-gazetoj ktp. Aperis 16 numeroj. Laŭ la raportoj en la kongreso en Nürnberg 1928 LEA havis tiujare 163 grupojn kun 3116 membroj. Du jar-ojn poste la membraro nombris 3600. Okazis la 8-a kongreso en Essen. Ĝia plej grava decido estis, ke LEA aliĝu al IFA, komunistema grupiĝo de kulturorganizoj. Per ĉi tio LEA forlasis sian supertendencan starpunkton kaj la sekvo de tio estis, ke multaj nekomunistemaj LEA-anoj eksiĝis el la asocio. De tiam LEA pli agadis laŭ komunista starpunkto, agitis por kontakto kun Sovetio, aliĝis al IPE kaj propagandis por ĝi, ktp. Ĝi vigle kaj sukcese laboris ĝis kiam en 1933 la stariĝo de la nacisocialista reĝimo finis ĝian ekziston. Parto de la eksiĝintaj anoj starigis en 1930 la Socialista E-asocion (SEA), kiu pretendis daŭrigi la tradicion de LEA, akceptante kiel membrojn ĉiu-tendencajn lab. E-istojn. En 1933 ĝi havis ĉ. 1500 membrojn. Kiel ĝia oficiala organo servis "La Socialisto" de ALLE (Aŭstrio). Ĝi eldonis, "La Lab. E-ismo", de Lanti en la germana lingvo, kantaron, lernolibron kaj infan-gazeton "Amikecon!" Estraranoj estis i. a A. Sproeck kaj L. Puff. Ankaŭ ĉi tiu asocio estis malpermesata de la nova reĝimo. Kelkaj ankoraŭ nemenciitaj aktivuloj: P Bennewitz, A. Bolle, J. Burger, E. Bitzer, F. Deiters, A. von der Heid, K. Hubricht, P. Kockeritz, H. Nonnenmann, H. Remers, J. Roth, H. Theobald, A. Schwenk, L. Speth, Willi Vildebrand, G. Volkert, A. Wendt. |
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Aŭstria Esperantisto (revuo) n.102 (nov 1933)