Topf & Söhne estis germana firmao kun sidejo Daberstedt, kvartalo de Erfurto, kiu dezajnis kaj konstruis la forbruligofornojn uzitaj fare de la nazioj en koncentrejoj dum la Holokaŭsto.

Topf & Söhne
negoco vd
Dum 1878 - 1996
Sidejo Erfurto
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr
Eksa administradejo, nun memorigloko.
Tiujn fornojn en Buchenwald fabrikis la firmao erfurta.

Frua historio redakti

La firmao estis fondita en 1878 en Erfurto kiel produktanto i.a. de cindrigiloj, maltigaj ekipaĵoj, maŝinoj bierfaradaj, siloj, kamentuboj kaj gasorezistaj pordoj kaj fenestroj. La firmao estis proksime al la monteto Ettersberg, kie poste estos la internigejo Buchenwald. Kun la vastiĝo de kremacio en Germanio kiel funebra rito en la 1920-aj jaroj, la ambicia ĉefinĝeniero de la firmao Kurt Prüfer ellaboris produktojn observantajn la striktan regularon fiksitan perleĝe en 1934 pri konservado de la digno de la korpo. Nuda flamo ne venu en kontakto kun la ĉerko, kaj kremacioado estu sen fumo kaj odoro. .

Holokaŭsto-implikiĝo redakti

En 1939, post masiva ekapero de tifo en Buchenwald, la entreprentistoj estis kontaktitaj de NSDAP-oficialuloj serĉantaj solvon de rapida forigo de la kadavroj. La firmao metis mobilan forbruligofornon je la dispono de la internigejo. La aparato estis komparebla al fornospeco uzita en agrikulturo por la forbruligo de bestokadavroj kaj estis estinta jam en la produktsortimento de la firmao. Tiu movebla forbruligilo poste estis anstataŭigita per permanenta konstruo, kio estis kaj pli granda, kaj pli efika. Ĝi estis duoble pli rapida.

Danke al tiuj pruvoj de efikeco, la nazioj kontraktis kun la firmao pri liverado de similaj fornoj por la sekvontaj lokoj: Belzec, Dachau, Mauthausen, Gusen kaj Auschwitz. En totalo, ili konstruis 66 muflojn por fornojn krematoriaj en diversaj lokoj; el ili 46 funkciis nur en Aŭŝvico.

La firmao-estraro vidis klare pri la uzo de iliaj produktoj, ĉar vizitoj komercaj fariĝis en Auschwitz kaj Dachau. Fakte, Kurt Prüfer, la origina dezajnisto de la fornoj, deklaris dum sia esplordemandado antaŭ sovetiaj oficialuloj: "Mi sciis ekde printempo 1943 ke senkulpaj homoj estis likviditaj en aŭŝvicaj gasĉambroj kaj ke iliaj kadavroj poste estis forbruligitaj." Krome, li parolis pri pli oftaj afervojaĝoj, ke li mem vizitis Auschwitz ne malpli ol kvin fojojn, dume la fornoj laboris: "La unuan fojon en la komenco de 1943, por ricevi instrukciojn de la SS-anoj pri la akurata areo kien la fornoj konstruotas. La duan fojon por inspekti. La trian en aŭtuno 1943 por ripari difektojn en la kamentuboj. La kvara fojo estis komence de 1944, pro inspektado de la riparitaj kamentuboj. La kvinan fojon estis en septembro-oktobro 1944, kiam mi vizitis Auschwitz lige kun intencita translokigo de la instalaĵoj, ĉar la batalofronto alproksimiĝis. Tio ne estis realigita pro manko de laboruloj."[1]

redakti

En 1945 Kurt Prüfer estis arestita de la amerikanoj kaj tenita en kaptitejo, sed post kelkaj semajnoj liberigita. Poste li estis malliberigita fare de la sovetianoj, esplordemandita kaj sekve sendita al gulago, kie li restis ĝis sia morto en 1952.

Ludwig Topf, la ĉefdirektisto de la firmao dum la milito, faris sinmortigon en 1945. Lia frato, kiun Ernst-Wolfgang fuĝis al Okcidenta Germanio kaj estis metita sub juran akuzon fare de la amerikanoj. Li substrekis sian senkulpon, asertante ke li ne sciis la intencitan uzon de la faritaĵoj kaj metante la tutan kulpigon sur lian fraton Ludwig kaj Prüfer. Li malfermis novan firmaon similan kiu bankrotis en 1963.

Kvin involvitaj muntistoj poste membriĝis al la supre, unu estis oficiale eĉ konsiderita viktimo de la reĝimo, aliaj venis al la orientgermana polico respektive laboris por la sekreta servo[2].

Memorig- kaj klerigadloko redakti

En 1997 la kulturscienca fakulo Eckhard Schwarzenberger donis la unuajn instigojn pripensi memorigilan uzon de la eksa sidejo de la firmao. Tiam nur malmultaj erfurtanoj ankoraŭ konsciis pri la krimoj. Ekde tiam iniciativgrupo evoluigis konceptojn.

Dum 2001-09 la areo estis okupita fare de aktivuloj, kiuj volis malhelpi la malkonstruon de fabrikhaloj[3]. Post la finigo de la okupado iĝis ilia malkonstruo escepte de la eksa administradejo. Ĝi ekde tiam montras daŭran ekspozicion pri tiu ĉapitro malhela de la erfurta historio. Ĝi apartenas al la urba muzeo.

Kiel decas por historia-politika klerigadloko troviĝas ankaŭ riĉa (referenca) fakbiblioteko surloke kun la sekvantaj temoj: nacisocialismo, juda historio, industria historio, memor-kulturo, ekonomio kaj etiko, dekstra ekstremismo kaj aliaj. Intertempe ĝi iĝis eĉ filio de la Urba biblioteko de Erfurto. Videblas en daŭra ekspozicio i.a. ŝlosilaj dokumentoj pri holokaŭsto kaj el la entreprena arkivo, fotoj kaj raportoj de koncentrejanoj: de simpla manko respekti kunhomojn kaj entreprenista avido fariĝis tiel unuaranga kompliceco de la nazia ideologio.

Literaturo redakti

  • Aleida Assmann, Frank Hiddemann, Eckhard Schwarzenberger (Hrsg.): Firma Topf & Söhne - Hersteller der Öfen für Auschwitz. Ein Fabrikgelände als Erinnerungsort? Eldonejo Campus, New York/Frankfurt a. Main 2002, ISBN 3-593-37035-2.
  • Firma J. A. Topf & Söhne. En: Bruno Baum: Widerstand in Auschwitz. Eldonejo Kongress, Berlin 1957, 1962, p. 55f./ 57f.
  • Philipp Kratz: Ernst-Wolfgang Topf, die Firma J. A. Topf & Söhne und die Verdrängung der Schuld in der Nachkriegszeit. En "Zeitschrift für Geschichtswissenschaft 56/2008", p. 249–266.
  • Jean-Claude Pressac: Die Krematorien von Auschwitz. Die Technik des Massenmordes. Piper Verlag, München 1995, ISBN 3-492-12193-4.
  • Steffen Raßloff: "Topf & Söhne, Erfurt". Vom Umgang mit schwierigen Kapiteln der Stadtgeschichte. En: Stadt und Geschichte. Zeitschrift für Erfurt. 30 (2006), p. 27.
  • Annegret Schüle: Technik ohne Moral, Geschäft ohne Verantwortung. En: Irmtrud Wojak, Susanne Meinl (eld.): Im Labyrinth der Schuld. Frankfurt 2003, ISBN 3-593-37373-4, p. 199–229
  • Annegret Schüle: Industrie und Holocaust. Topf & Söhne – Die Ofenbauer von Auschwitz. Begleitband zum Erinnerungsort. Göttingen 2010, ISBN 978-3-8353-0622-6.
  • Eckhard Schwarzenberger: Topf & Söhne. Arbeiten an einem Täterort. 3-a eldono. Berlin 2001
  • Stiftung Gedenkstätten Buchenwald und Mittelbau-Dora, Volkhard Knigge (Hrsg.): Techniker der "Endlösung": Topf & Söhne. Die Ofenbauer von Auschwitz. Katalogo de ekspozicio. Weimar 2005, ISBN 3-935598-10-6.

Eksteraj ligiloj redakti

Subnotoj redakti